Mostrando postagens com marcador Gonzaguinha. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Gonzaguinha. Mostrar todas as postagens

Mi rekomencus ĉion

(Originala titolo: Começaria tudo outra vez)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Flávio Fonseca

Mi rekomencus ĉion plu kaj plu
Se necese estus, mia amo
La flamo en la brusto
Ade brulas, sciu,
Ke nenias van'

En miaj manoj la drinkaĵo
Por kuraĝ'
La damo lilvestita
Vundas koron kiel braĝ'
Pro la soifo senti
Vian korpon
Gluiĝintan al mi

Do mi kantadus dum la tuta nokto
Kiel kantis jam, kantos plu
Ĉiuj aferoj, kiujn mi
Jam havis kaj rehavos kun ĝu':

La fidon en la estont'
Kaj ĝojon pri ebleco de
Retrorigard'
Kaj vidi ke denove mi kun vi
Revivos en ĉi
Tiu ega salon'

Je l' son' de ĉi bolero
Vivo, iru ni
En daŭra kompani'
Vidu, ho am'
La orkestro nin atendas
Pro bonvol'
Nur plia foj' al rekomenc'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Semo de l’ morgaŭo

(Originala titolo: Semente do Amanhã)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Cícero Soares

Infano dum ludad’ al mi hieraŭ diris ke
Hodiaŭ estas la morgaŭa sem’…
Por ne timi perdi tian penson al forges’
Nutru vian revon
Tenu forte vin sen ĉes’

Tute ne rezignu, renaskiĝu ĉe l’ maten’
Lasu sunon montri vojon al via haven’

Fidu vivon, fidu homon
Fid’ je la futur’
Ĉar ni povas multon
Multas ne ni nur
Ni aldonu brikon al la tur’



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Perkutilo: Guilherme Nascimento


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La morgaŭa semo

Kio do kio do

(Originala titolo: O que é o que é)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Vitor Mendes

Plaĉas pli al mi respond’ pureca de l’ infanoj
Estas bela estas bela, ja la vivo!

Por ni, estu vivo sen honto ĉe nia ĝoj’
Ni kantu ni kantu sen halt’
Pri l’ belec’ esti ĉiam lernant’ en la voj’
Mia Di'! Ja ver’, ja ver'
Ke la vivo ja devus kaj estos pli bona viv’
Sed por ne diri ne estas motivo:
Estas bela, estas bela ja la vivo!

Kaj la vivo?
Kio estas la viv’? Diru nun mia frato
Estas ĝi, diru min, de la koro la bato?
Estas dolĉiluzi’ sur la strato?

Sed kaj la vivo?
Ĉu ĝi estas mirinda aŭ estas sufero?
Ĉu ĝi estas la ĝoj' aŭ mizero
Kio do, kio do, mia frato?

Oni diras ke nia vivad'
Daŭras je palpebrumo
Estas gut’ en la tempo
En rapido de l' lumo

Oni diras ke estas mister’
Aŭ la dia cerbumo
De l’ Kreanto ĝi estas la blov’
En la ampleno de Lia kormov’

Laŭ vi estas batal’ aŭ plezur'
Laŭ li viv’ estas la vivo nur
Laŭ ŝi estas per morto forkur’
Pli alloga al ŝi ĉar al am' estas mur’

Mi nur scias pri fid’ al fraŭlin’
Kaj mi scias pri la de ĉi fido la rol’
Estas ni kiuj faras la vivon
Laŭ la eblo, la povo, la vol’

Ĉiam dezirata eĉ se malĝustigata
Mort’ logas neniun, san’, bonŝanc’ logas ĉiun
Kaj la demando rulas, de l’ kap’ ekscit’ motivo
Plaĉas pli al mi repond’ pureca de l’ infanoj
Estas bela estas bela, ja la vivo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Senfina deziro

(Originala titolo: Infinito desejo)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, la senfina deliro nomata deziro
Ĉi malsato de kisoj, inspiroj
Ĉi soifo senĉesa pri am'
Ha, ĉi batalo de korpoj ŝvitplenaj
Ardantaj kaj vere senĝenaj
Ĝemantaj pro volo de tuta sindon'

Tiam subite la tempo finhaltas
Dolora plezura eksplod'
Jen la vivo, la vivo, la vivo kaj multe pli
Kaj via rideta vizaĝo
Spegulas la mian je ĝoja vulkano
Mi amas, mi volas vin ĉiam, ne min lasu vi

Mi sentas knabinon ĝermantan
Denove el belo de l' plena virin'
Ho sankta matura naivo
La bono de ĉio por ĉiam kaj plu
Kaj kio plej gravas: pluteni la flamon
Ĝis kiam ne plu povos mi
Kaj nun eĉ ne gravas
Se ne volos la propra Di'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sangverŝanta

(Originala titolo: Sangrando)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Vitor Mendes

Ĉe l' mia voĉoliberigo
Bonvole komprenu
Ke nun vort-post-vorte jen ĉi tie ĉi persono tute sindonanta
Kun la kor' en buŝo, brust' malferma
Sangverŝanta
La batalojn de ĉi nia vivo
Jen mi diskantanta
Ĉe la malferm' de l' gorĝo mia
Tiu forto tia
Ĉion kion iam aŭdos vi, vi kredu min
Estos mi vivanta
Tiun brilon en rigardo
Miajn tremajn manojn ĉi
Mia korpo jen ŝvitanta, 
Transbordanta je grandega emoci'

Kaj se mi ploros kun la plor' en mia rido.
Vi ne timu, rimu vian kanton, mian forton por kantad'
Ĉe l' mia voĉoliberigo
Bonvole komprenu
Estas ĝi nur manier' per kiu mi
Vivas en am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vojoj de la kor'

(Originala titolo: Caminhos do coração)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Cícero Soares

Delonge mi eliris el la hejmo
Delonge mi vojaĝas for de l' domo
Delonge mi min sentas viva homo
Mia vivdezir', deziro pri feliĉ'

Feliĉo pro denova la reven'
al ĉiuj belaj lokoj, tiom da renkont'
Ke restis tie fazeol' kun rizo,
ĉirkaŭbrak' amika, loko por la dorm' kaj la sonĝ'

Mi lernis do, ke ĉiam ni dependas
de multenombraj homoj senpretendaj
La homanimo estas mem la markoj
instruataj - Tag' post tago, hom' post hom'

Tiele belas, kiam ni komprenas,
ke ulo estas ero de pli larĝa homular'
Tiele belas, kiam ni korsentas,
ke sola ni ne restas ĉie estas solidar'

Tiele belas, kiam ni survojas firme
tra linioj de la mano, kiel nova Kristofor'
Tiele belas, kiam spertas ni la vivon
tra la vojoj kie batas ĝoje forte nia kor'

Batas la kor', forte la kor'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝenerala konduto

(Originala titolo: Comportamento geral)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: James Rezende Piton

Nepre malkovru vi, ke finiĝis la mon'
Kaj vi diru, ke vi plu trankvilas
Nepre batalu vi por la legomrestaĵoj
Kaj vi diru, ke vi tre jubilas

Nepre prezentu vin kun kontenta mieno
Kaj agnosku la benan favoron
Nepre preĝadu vi por la estra prosper'
Eĉ se mankas al vi la laboro

Vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Biero, sambo kaj do, karul',
Se finiĝos al vi karnaval'?

Nepre pretigu vin por la kapoklinado
Kaj parolu: mi kore vin dankas
Tiuj vortoj al vi estas plu permesataj
Ĉar vi hom', kiu tute senmankas

Nepre agadu vi por la bon' de l' Patri'
Kiel saĝa lake', sen diskuto
Kaj por vi unu groŝ', mia kara mortal',
Kun diplomo pri bona konduto

Vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Biero, sambo kaj do, karul',
Se finiĝos al vi karnaval'?

Vi tamen meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Biero, sambo kaj do, karul',
Se finiĝos al vi karnaval'?

Vi plej, vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Ĉio en ord' pri la real'
Kaj groŝo por vi, mortal'
Vi ĝin meritas
Kaj diplomo pri bona konduto
Vi ĝin meritas
Vi ĝin meritas
Kaj forgesu pri via servuto
Vi ĝin meritas
Vi ĝin...
Ĉio en ord' pri la real'
Nur mirindaĵoj


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La morgaŭa semo

(Originala titolo: Semente do Amanhã)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Vitor Mendes

Iam diris al mi, infano en ludad'
Estas nuna temp' morgaŭa sem'
Por ke vi ne timu ĉar la tempo flugas for
Vi ne malesperu, portu revojn en la kor'
Kaj vi ne rezignu, vi naskiĝu ĉe l' maten'
Brilu la sunlum' en via ĉiela okulpar'
Fidu vivon, la homaron, la morgaŭon fidu ĉar
Ni ja povas ĉion, ni ja povas pli
Kio estos do, ni faru ja.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Semo de l' morgaŭo

La linda lago de amo

(Originala titolo: Lindo lago do amor)
Verkis: Gonzaguinha
Traduko: Cícero Soares

Babilas prie la paser’.
Papago grakas en aer’.
Ridetis luno al la sun’
Kaj benis kune kun.

Ke li feliĉas kriĉas niz’.
Anaso, “Jes!”, per analiz’.
Demandis “Kial?’ la ibis’.
La koko kokokriis.

Li banis sin en akvo freŝa-freŝa
De linda lago de amo
Mirinde klara bela hela akvo
De linda lago de am’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).