Mostrando postagens com marcador Zé Ramalho - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Zé Ramalho - I. Mostrar todas as postagens

Maĉgumo kun banano

(Originala titolo: Chiclete com banana)
Verkis: Gordurinha k Almira Castilho
Traduko: Flávio Fonseca

Mi uzos la bopon en la sambo
Nur se onklo Sam muzikos per kuik',
Per la tamburino kaj same per zabumbo
Kaj ne plu konfuzos la sambon kun la rumbo

Nur tiam kombinos mi
Miamon kun Kopakabano
Maĉgumon mi kombinos kun banano
Kaj mia sambo iĝos tia ĉi:

Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Regos tuj la tohuvabohu'

Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Jen la sambo-roka ambigu'

Sed aliflanke, min
Ŝokas pensi pri bugio
Per gitar' kaj tamburin'
Dubas mi pri onklo Sam per la fritilo
En la batukado de Brazilo

Rim:
- batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de Allan Kardec Afonso Costa).
- bopo (anglalingve bebop) - Speco de ĵazo kreita en la 40-aj jaroj kiel evoluigo de svingo. (laŭ Roko kaj Popo).
- bugio (anglalingve boogie-woogie) - Speco de piana bluso en 8/8-takto kun ripetfraza promenbaso. (laŭ Roko kaj Popo).
- fritilo - la aŭtoro uzis la vorton frigideira (t.e. fritilo), kiu en Brazilo povas havi ankaŭ la signifon "muzikinstrumentaro kiu sonas kvazaŭ metalaj fritiloj batantaj unu la alian aŭ batataj de alia instrumento". (laŭ Wikipedia).
- kuiko (portugallingve cuíca) - brazila tipa perkutinstrumento (laŭ Dicionário de Túlio Flores).
- Miamo (anglalingve Miami) - usona urbo (laŭ Vikipedio).
- zabumbo (portugallingve zabumba) - brazila tipa perkutinstrumento (neologismo kreita de la tradukinto).


Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ve, kia resopiro pri vi

(Originala titolo: Ai que saudade d’ocê)
Verkis: Vital Farias
Traduko: James Rezende Piton

Vi tute ne supriziĝu
Se iam venos kolibr'
Viziti vian dompordon,
Vin kisi kun granda vibr'
Jen kiso en komisio
Por kontentig' de l' pasio,
Delonge nur nostalgio,
Mi resopiras pri vi

Se iam vi rememoros
Vi skribu noton al mi
Vi tuj ĝin sendu per poŝto
Kun kelkaj frazoj, lini':
Delonge nur nostalgio,
Por kontentig' de l' pasio,
Jen kisoj en komisio
Ho resopiro sen fin’

Kaj se nia amindum'
Plu restas en la memoro
Ĉiam mia forvetur'
Al vi estigis tuj ploron
Tra la vojo miaj larmoj
Por kio tia destin'
La labor' nur mia sorto
Mi amas sendube vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sabiao

(Originala titolo: Sabiá)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: Flávio Fonseca

Al ĉiuj mi ripetas "psiŭ" (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Demandante pri ŝi ja (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Mia koro estas tiu
Kiu ade diras "psiŭ"
Ankaŭ al la sabia'

Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Ĉar vi ĉien flugis jam (sabia')
Ĉar vi bone aŭdas ĉiujn
Estu via dir' balzam' (sabia')

Kompatu min (sabia')
Kaj diru nun (sabia')
Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Kie estas mia sun' (sabia')


Rim: "Psiŭ" estas sonfiguro uzata por alvoki iun (ankaŭ uzatas la formo "psst").


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Turdo

Sebastiana

(Originala titolo: Sebastiana)
Verkis: Rosil Cavalcanti
Traduko: Vitor Mendes

Vokis mi baptaninon Sebastianan
Por ŝaŝado-dancad’ en Paraibo
Dancis ŝi dancon vere diferencan
Kaj saltadis ŝi kvazaŭ best’ gŭaribo
Kaj kriadis A E I O U ipsilono

Kiam lacis ŝi meze de ludado
Kaj dancadis ŝi ne plu laŭ la takto
Prenis mi “Bastianan” per la brako
Kriis mi: malbone ne agu
Kaj varmiĝis ŝaŝad' en gafiejro
Sebastiana ne plu venis al domo
Kaj kriadis A E I O U ipsilono


Rim:
- Paraibo - brazila subŝtato, en nordoriento de la lando.
- ŝaŝado - brazila muzikstilo.
- gŭaribo (portugallingve guariba) - komuna nomo al pluraj specioj de simioj de Suda kaj Centra Amerikoj.
- gafiejro (portugallingve gafieira) - populara tipa balo kaj ankaŭ samba noktoklubo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Indiĝeno

(Originala titolo: Um índio)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Afonso Camboim

Descendos indiĝen’ de plurkolora stelo ege brilplena,
De stelo alvenonta en rapideco fulma kapturnigema
Kaj surteriĝos en la kor’ de suda hemisfer’
En Amerik’ en hor’ konvena.
Tuj poste la eksterm’ de la lasta naci’ indiĝena
Kaj de la spirito de l’ birdoj de l’ fontoj de pura akvo,
Pli rafinita ol la plej rafinita el la rafinitaj teknologioj.

Jen li,
Sentima eĉ pli ol Muhammad Ali
(ĉar vidis mi)
Pasie, sed pasie kiel Peri
(ĉar vidis mi)
Trankvila, nevenkebla kiel Bruce Lee
(ĉar vidis mi)
L’ aŝe’ de l’ afoŝe’ Filoj de Gandhi,
Jen li.

Integra indiĝen' korpfizike prezervita
En ĉia gas’, ĉia solido, kaj en ĉia likvo
En vortoj, atomoj, anim’, kolor’
En gesto, lum’, odor’, en ombr’, en grandioza son’.
En samdistanca punkt’ al Atlantik’ aŭ al Pacifiko
De l’ objekto radiluma suben venos l’ indiĝen’,
Kaj tio, scias mi, kion li diros/faros
Mi ne scias diri, ve, eksplicite.

Jen li,
Sentima eĉ pli ol Muhammad Ali...

Kaj tio kio tuje revelaciiĝos al la gentoj
Al ĉiuj miregigos, ne pro esti ekzota
Sed pro la fakto, ke ĝi povis kaŝiĝadi
Fariĝinte tiam evidento.


Rim:
- Peri = Ĉefrolulo de l' historia romano O Guarani (t.e. La Gvaranio) verkita de la fama brazila verkisto José de Alencar.
- Aŝeo (originale axé) = La sankta forto de ĉiu oriŝao, kiu plivigliĝas, laŭ kandombleo, pro la oferaĵoj kaj ritoj far la kredantoj.
- Afoŝeo = Ankaŭ nomata "strata kandombleo", estas karnavala strata irantaro. Temas pri afrik-brazila manifestacio kies radiko apartenas al la iorubaa popolo. Ĝenerale, ĝiaj anoj estis ligataj al kandomblea aŭ umbanda templo. La esploristoj konsentas, ke afoŝeo naskiĝis en Bahio.
- Filoj de Gandhi (originale Filhos de Gandhi, kun la prononco "Ganĝi") = La plej granda kaj onidire la plej bela afoŝeo de la Salvadora karnavalo. Ĝi konsistas ekskluzive de viroj kaj inspiriĝas je la principoj de ne-perforto kaj paco de la hinda pacifisto Mahatmo Gandhio. La grupo prezentas la afrik-religian tradicion per la ritmo de agogo (perkutilinstrumento) kaj per iĵeŝaaj kantikoj en iorubaa lingvo. Ili uzas blankajn littukojn kaj bantukojn kiel kostumoj, por simboli la hindajn vestaĵojn.



Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mallonga ŝoto

(Originala titolo: Um pequeno xote)
Verkis: Zé Ramalho
Traduko: James Rezende Piton

Ĉiu persono meritas pli da feliĉo
Tiu kondiĉo por bona vivoesper'
Bonas la mond' laŭ kompren' pri la afer'
Ke la prospero fontas el la vol-liber'

Sed lasu, fajro incendias
Lasu en urb' estu fandem'
Ĉar la popolo nostalgias
Mia deziro estas ene de vi mem


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Luna taksio

(Originala titolo: Táxi lunar)
Verkis: Alceu Valença k Geraldo Azevedo k Zé Ramalho
Traduko: James Rezende Piton

Al mi ŝi venis kun amor', en engaĝ'
En la deksesa tag' de majo, ekvojaĝ'
De kosmoŝipo mi trafita, je miraĝ'
En maltranvkvila amoserĉo

Refreno:

Jen mi ĉe la marbord', jam en taksi'
Survoje al la lun-staci'
Ĉe l' marbord', jam en taksi'
Survoje al la lun-staci'

Bela, linda kreitaĵo, tre bela,
Nek knabino, nek virin'
Kun spegulo en la neĝa vizaĝo
Nek knabino, nek virin'

(Refreno)

Kaj tra ŝiaj ruĝaj haroj, la marko,
Tra radioj de la sun-pafarko
Kaj tra ŝia korpofajro, la sparko
Belradioj de la sun'

(Refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Admirinda nova brutaro

(Originala titolo: Admirável gado novo)
Verkis: Zé Ramalho
Traduko: Vitor Mendes

Jen vi en tiu ĉi amasiĝado
subtenas la projektojn de l’ futuro
Jen vi pene marŝanta tra la strato
donant’ ja multe pli ol ricevant’
Jen vi deviga pruvi la kuraĝon
Kaŝanta ja ke vi estas timant’
kaj pensas iri sur alian plaĝon
pro rust’ al la dentrad’ jen vi restant’

He, oo', jen la brutaro
Popol’ markita ve
Feliĉas ĝi

Ekstere la veter’ estas agrabla
Kaj la polico zorgas pri l’ normal’
Aŭtomobiloj aŭdas la novaĵojn
de homoj publikitaj en ĵurnal’
Kaj homoj kuras tra la frumateno
La nura majuneco alvenanta
kaj restas ĉi homar’ en la malpleno
surstrate la restaĵojn rakontanta

He, oo’, jen la brutaro...

Popolo fuĝas de l’ malscia emo
Malgraŭ ke de ĝi estas tre proksima
Kaj revas pri la forpasinta viv’
kaj miras vivon en la kaĝo ŝlima
Esperas iun novan eblon ian
la vidon de la krev' de l' mondo-rad'
Noela bark', balono direktebla
Ne ŝvebas kaj ne eblas la flugad’

He, oo’, jen la brutaro...


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sephora trajno

(Originala titolo: O trem das sete)
Verkis: Raul Seixas
Traduko: Afonso Camboim

Jen, jen la trajn’:
ekaperas el poste la bluaj montegoj, la trajn’.
Jen, jen la trajn’:
ĝi alportas el foro la cindrojn de l' olda eon’
Jen, venas jam
elfumante, fajfante, vokante sciantojn pri trajn’.
Jen, estas trajn’:
pasbiletoj, pakaĵoj, nenio necesas en trajn’.

Ĉu ploros aŭ ĉu ridos ni?
Kiuj do for? Kaj kiuj ĉi?
Ĉar la trajno jam alvenas;
ĝi alvenas al stacidom’;
estas la sephora trajno;
estas ĝi por ĝiaj homoj... ĝiaj homoj.

Jen la ĉiel’:
jam ne plu la ĉielo konita de vi, jam ne plu.
Kia ĉiel’!
estas ĝi nebulega, striita, pendita aer’.
Jen la signal’:
la trumpeta signal’ de anĝeloj kaj de gardanĝel’.
Jen, venas Di’
glitkurant' el ĉiel’ en nebuloj de mil megatunoj.
Jen la Malbon’:
brakumata ĝi venas kun Bono en astra roman’.
Amen.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).