(Originala titolo: Oh! Chuva)
Verkis: Luís Carlinhos
Traduko: Flávio Fonseca
Vi, kiu ial timas pluvon
Vi ne faritas el paper'
Kaj ne estas miele fragila
Ĉar vi ne estas el suker'
Vi provu iam bani sin de la pluvo
Ekkoni energion el la ĉiel'
La energion de ĉi akvo plejsankta
Kiu nin benas tute ĝis orel'
Ho pluvo
Mi petas, ke lantiĝu la fal'
Nur malsekigu ĉiujn per la ĝojo
Kaj neniam plu la mal'
Kaj neniam plu la...
Ho pluvo!
Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Ŝoto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Ŝoto. Mostrar todas as postagens
Ŝoto de la knabinoj
(Originala titolo: Xote das meninas)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: James Rezende Piton
Jamakaru', kiu floras en senpluvo
Indikas pluvon tuj, por la baldaŭa hor'
La junulino, kiu lasas sian pupon
Montras, ke ies am' instaliĝas en la kor'...
Ne nur pri ŝtrumpoj kaj la ŝuoj kun talono
Revas ŝi ankaŭ pri rob', la ĉemizoj iru for!
Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...
En la maten' ŝminkaĵ' preludas
Ŝi reve nur suspiras,
La patro senkonkludas...
Vizit' al kuracist' - jen kion li altrudas
Ŝi fastas kaj ne lernas,
Ne dormas, ne plu ludas...
Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...
Sed la doktor' sen ekzameno
Tuj vokas ŝian patron kaj diras kun sereno
Normale por la aĝo, daŭros la ĉagreno,
Ne estas kuracilo por tiu fenomeno...
Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...
Rim: Jamakaru' estas tipa brazila kakto, kiu floras rare (vidu angle en Wikipedia).
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca

Mallonga ŝoto
(Originala titolo: Um pequeno xote)
Verkis: Zé Ramalho
Traduko: James Rezende Piton
Ĉiu persono meritas pli da feliĉo
Tiu kondiĉo por bona vivoesper'
Bonas la mond' laŭ kompren' pri la afer'
Ke la prospero fontas el la vol-liber'
Sed lasu, fajro incendias
Lasu en urb' estu fandem'
Ĉar la popolo nostalgias
Mia deziro estas ene de vi mem
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Zé Ramalho
Traduko: James Rezende Piton
Ĉiu persono meritas pli da feliĉo
Tiu kondiĉo por bona vivoesper'
Bonas la mond' laŭ kompren' pri la afer'
Ke la prospero fontas el la vol-liber'
Sed lasu, fajro incendias
Lasu en urb' estu fandem'
Ĉar la popolo nostalgias
Mia deziro estas ene de vi mem
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Assinar:
Postagens (Atom)