Karnavalja en Esperantujo
Verkis: Marisa Monte k Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown
Parodio: Cícero Soares
Venu ni kunvenu en UK konvena kongresu ni
Nia aĝo festu, ĉian manifeston forgesu ni
Ni komunu en la loĝejo kie vi
Malfermiĝu tuj malsolene antaŭ mi
Venu ni en trupo en teatra grupo
Festa festival'
Min elkonu dum la interkona vesper'
Via rido nur estas la pasporta serv'
Balo en Berval' ĝis venka final'
Jen defi' malfia fake loke person'
Ni plaĝumu en Bulonjo sur Mar'
Fortalezo, la Habana, Ĝibraltar'
Mia lingvo sur via lango nur
Nin tuŝu interplezur'
Movadumu por atingi en glor'
La celon de nia kor'
La la la la la la la la la la
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Bonŝance
Verkis: Marisa Monte k Arnaldo Antunes
Traduko: James Rezende Piton
Bonŝance, mi
Finfine renkontis vin
Mi ne havas, tute ne,
Meritojn por tiu am'
De vi
Neniu eĉ
Valoron trovis en mi
Aliaj, tro sen graci',
Kaj mi eĉ malfidis jam
Pri mi.
Mia sola kor'
Plene jam alkutimiĝis
Pri tiu solec'
Nepenseblis, ke vi restos
Kaj fine vi restis plu
Vi venis por resti plu
Vi tre feliĉigas min
Vi daŭre kantigas min,
Sen fin'
Mia propra kor'
Jam montriĝis malaktiva
Sen plej eta iluzi'
Post la granda suferado
Jam pasis tiu ŝtormo
Ĉio nun en transformo
Vi tre feliĉigas min
Vi daŭre kantigas min,
Sen fin'
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vilaĝeto
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: James Rezende Piton
Tie staras vilaĝet',
L' aerum' de bona vent'
En verando, ripozanto
Vidas kuŝon tie de sunsubir'
Kun trankvilo por la kor'
Mondo plena je konkord'
Heroa land', patrina hejm'
Paradiz-sidejo en la sistem'
Super ĉiuj domoj, fort'
Kun fruktar' en ĉiu kort'
Brustoj vartaj, filoj fortaj
Sonĝosemoj en la konkreta mond'
Jen por ĉiuj, Novera'
Palestino, Ŝangrila'
Venu paŝi, flugi
Venu paŝi, flugi
Venu paŝi, flugi
Nur atendas tempo
Estas jam printempo
Pordoj kaj fenestroj ĉiam kun malfermo
Al la feliĉ'
Jen sur ĉiuj tabloj, pan'
Ĉie florornamo:
Sur la vojoj, sur la roboj, en la celoj
Kaj ĉi-kanzon'
En ĝi estas vera am'
Via onta panoram'
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Jen vivas ni infane
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Davi Moraes k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: Vitor Mendes
Jen vi tiel ĉi
Jen revo por mi
Kaj se mi vin ne vidas
Mi pensas pri vi
Ekde la maten'
Ĝis la lunlum' incidas
Mi vere ŝatas vin
Ĉeesto via ĝojigas min
Pro vi mi ridas pli feliĉe
Plej kara estas vi mia am'
Kaj jen ni kantas
Kaj jen ni dancas
Jen vivas ni infane
Kaj manenmane
Kiel infanoj
Ni ludas porĉiame
Via rigarda lum'
Min gvidas ene de la mallum'
Vi montras al mi klaran vojon
Mi iras kaj ne plu estas sol'
Jen vi tiel ĉi
Jen revo por mi
Jen vi tiel ĉi
Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Malnova infanaĝo
Malnova infanaĝo
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Davi Moraes k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: Markone Froes
Vi estas tia, iu sonĝo por mi
kaj kiam mi ne vidas vin
mi pensas pri vi ekde la mateno
ĝis kiam mi kuŝiĝas
mi tre ŝatas vin,
kaj mi ŝatas esti kune kun vi
mia ridado estas tre feliĉa ĉe vi
mia plej bona amiko estas mia amo
Kaj oni kantas, kaj oni dancas
kaj oni ne laciĝas
esti infano, oni ludas
en nia malnova infanaĝo
viaj okuloj, mia lumturo
gvidas min en mallumo
viaj piedoj montras mian vojon
mi marŝas kaj neniam estas sola
Vi estas tia, iu sonĝo por mi
mi volas multe kisi vin
mi pensas pri vi, ekde la mateno
ĝis kiam mi kuŝiĝas
mi tre ŝatas vin,
kaj mi ŝatas esti kune kun vi
mia ridado estas tre feliĉa ĉe vi
mia plej bona amiko estas mia amo
Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).
Rim²: En tiu ĉi muzikteksto troveblas kelkaj prononcaj eraretoj (kiel "mja" anstataŭ "mia", aŭ "viokuloj" anstataŭ "viaj okuloj"), kaj la metriko ne bone kongruas kun la originalo. Tamen, ĝi estas jam registrita en albumo (per la tre bona voĉo de la tradukinto), tial ĝi aperas en Kolekto Brazila Muziko.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Markone Froes)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Jen vivas ni infane
Pensu
Verkis Arnaldo Antunes
Traduko: Cícero Soares
Pensu: estis bebo ĉiu hom'
Ejnŝtejn', Freŭdo kaj la grek' Platon'
Hitler', Bush, kaj Saddan Hussein
Kun la groŝ' aŭ tute sen
Pensu: ĉiu infanaĝe samis
Mahometo jam infanis
Gandhi, Budho kaj Sankta Luci'
Same kiel mi kaj vi
Pensu: havis timon ĉiu hom'
Eĉ en kaŝ' de sia dom'
Nietzsche kaj Simone de Beauvoir
Ankaŭ Nebukadnecar'
Pensu: ĉiuj mortos iam ajn
Eĉ sen minimuma ŝajn'
Reĝo, generalo aŭ konsul'
Ĉia, ajna homestul'
Pensu: ĉiujn zorgis iu patr'
Zamenhof kaj Kleopatr'
Laoci', Moseo kaj Pele'
Galilejo, Salome'
Pensu: ĉiujn naskis la patrin'
Kaj Neron' kaj Mesalin'
Indiĝeno, afrikan', german'
Mi kaj vi laŭ sama sam'
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tabebuj-floro
Verkis: Arnaldo Antunes k Cezar Mendes k Tom Veloso
Traduko: James Rezende Piton
Ĉie ajn pasi' estas ja kun mi
En Botafogo aŭ en Grumari'
Ĉie ajn pasi' venas ja kun mi
De Ekvatoro ĝis Kaprikorni'
Je la sunsubir' mi eksopiras
Je la fal' de flor' de tabebuj'
Mi feliĉas kaj plu iras
Kun memoro pri vi, tuj
Kune kun solec' iras la pasi'
Jen vera grac', ne pretas mi por pac'
Ĉie ajn pasi' estas ja kun mi
Surstrate, en la lifto kaj taksi'
Ĉie ajn pasi' iras laŭ la voj'
En Lapa, Paketa' aŭ Niteroj'.
Sur la vojo, multaj flavaj floroj
Vera flor-tapiŝ' el tabebuj'
Post vi multaj intaj horoj
Sed al mi doloras plu
Kune kun solec' iras la pasi'
Ne plu agac', ne pretas mi por pac'
Ne plu agac', ne pretas mi por pac'
Ne plu agac', ne pretas mi por pac'
Rimarkoj (N.T.):
- Tabebujo (Tabebuia aurea) estas arbo kies flava trumpetoforma floro estas leĝe deklarita la nacia floro de Brazilo. Je florado, la arbo perdas ĉiujn foliojn kaj dum kelkaj tagoj fariĝas unukolora (krom la flava, cetere ekzistas la blanka, rozkolora kaj viola specioj).
- Botafogo kaj Grumari estas plaĝoj en la urbo Rio-de-Ĵanejro, la unua pli centra kaj la dua, fora.
Lapa estas malnova kvartalo de Rio. En la golfo Gvanabaro troviĝas la loĝata insulo Paquetá (Paketa'). Niterojo estas urbo trans la golfo, vidalvide al Rio.
La pulso
Verkis: Arnaldo Antunes k Marcelo Fromer k Tony Bellotto
Traduko: James Rezende Piton
La pulso pulsas plu
La pulso pulsas plu
Pesto, kancero, pneŭmonio
Rubeolo, kolero, tuberkolozo, anemio
Venĝemo, cisticerkozo, parotidito, difterio
Encefalito, faringito, gripo, leŭkemio
La pulso pulsas plu
La pulso pulsas plu
Hepatito, skarlatino, stulteco, paralizo
Ulcero, trombozo, kokluŝo, hipokondrio
Toksoplasmozo, skizofrenio, sifiliso,
Morbilo, ĵaluzo, astmo, kleptomanio
La korpo malmultas plu
La korpo malmultas plu
Brucelozo, tifo, arteriosklerozo, miopeco
Reŭmatismo, rakitismo, cistito, disritmio,
Kulpo, pedikozo, tetano, hipokriteco
Variolo, kramfo, kario, lepro, afazio
La pulso pulsas plu
La korpo malmultas plu
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).