Mostrando postagens com marcador Vicente Paiva. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Vicente Paiva. Mostrar todas as postagens

Panjo, mi volas

(Originala titolo: Mamãe eu quero)
Verkis: Jararaca k Vicente Paiva
Traduko: André Tiago

Pa, pa, pa, panjo. Panjo, mi volas.
Panjo, mi volas suĉi. Donu la suĉilon.
Donu suĉilon, donu suĉilon.
Donu suĉilon, ke la bebo ne ploru plu.

Dormu fileto, ho de mia kor’.
Prenu suĉbotelon kaj ven’ al mia danc’.
Mi havas fratinon, kiel bela estas ŝi.
Ŝi belege kantas kaj la edzo estas stulta.



Kantas kaj ludas ukulelon: Amira


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).





Vidu alian version:
Panjo, mi volas

Panjo, mi volas

(Originala titolo: Mamãe eu quero)
Verkis: Jararaca k Vicente Paiva
Traduko: James Rezende Piton

Al mi patrino, al mi patrino,
Al mi la mamosubten'!
Donu suĉilon, donu suĉilon
Donu suĉilon por la beba seren'!

Dormu, fileto, kor’ de mia kor',
Prenu la suĉilon kaj al sambo, for!
Mi havas fratinon, tre bela jasmen',
Ŝi estas kredinda kaj la edzo nur kreten'

(Refreno)

Mi vidas junulinojn, eĉ sen la postulo,
Bedaŭrinde mi ne plu estas suĉulo...
Mi havas fratinon, je la nomo Sara,
Pro trookulumo iĝis ŝi senokulhara!


KURIOZAĴO (N.T.) - Tiu ĉi, el 1937, estas unu el la plej popularaj karnavalaj marŝoj ("marŝetoj", kiel oni karese aludas al la stilo), kiujn oni plu kantas tra la jardekoj. Ilin karakterizis leĝereco, kun tre supraĵaj (foje piketaj) tekstoj kaj facilaj rekantaĵoj kiel ĉefa trajto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Panjo, mi volas