Mostrando postagens com marcador Merlin - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Merlin - I. Mostrar todas as postagens

La bono

Verkis: Markone Froes

Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon

Vi povas alporti manĝon al kiu malsatas
Vi povas alporti veston al kiu frostas
Vi povas alporti konsolon al kiu suferas
Vi povas alporti la amon al kiu estas sola

Faru la bonon ne rigardu al kiu...

Ni povas ja kunligi la manojn
Kaj forgesi ĉiajn diferencojn
Farante la bonon ne rigardu al kiu
Kaj forgesante pri neniu

Faru la bonon ne rigardu al kiu...


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).
Obs: Gravada no álbum Ho! Mia kor'!, da banda Merlin. Liga Brasileira de Esperanto, 2002 (adquira aqui).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La tondro

Verkis: Aldrin Gandra

Vidu mia kara
La suno jam fendis la ostojn de l' bovo
Kaj persiste fendiĝas la grundo
Fulmeto brilis jam fore
Heroldo de l' signo pluva
Kaj la sinjoro ne atentis
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva

Je tiu bruema fulmotondro
Nur estas la korotremeto
Neniel pleniĝas telero
De longe, de longe

Vidu, mia kara, brutaro estas magra
Kaj pluvo ne falis
Ne kulturas plu ĉi kamparon
Fulmeto brilis jam fore
Heroldo de l' signo pluva
Kaj la sinjoro ne atentis
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva

Vidu, mia floro, la amo fumiĝis kaj dorne trapikis
Konturojn de mia koro
Indiano dancis tie
Indiano venigas pluvon
Kaj tiele mian amon
Per la danc' indiana por pluvo
Per la danc' indiana por pluvo
Per la danc' indiana por pluvo...


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).
Obs: Gravada no álbum Ho! Mia kor'!, da banda Merlin. Liga Brasileira de Esperanto, 2002 (adquira aqui).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pri la vero

Verkis: Markone Froes

Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En ĉiuj libroj
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En la historiaj libroj

Kaj la homoj ploras do, pro timo pri mallumo
Kiu envolvas iliajn animojn en mezo de malsaĝa milito
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri malcerteco
Kiu antaŭas iliajn elektojn en pezo de malsaĝa vivo

Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar ili ne estis tie, kiam ĉio okazis
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En la historiaj libroj

Kaj la homoj ploras do, pro timo pri mallumo
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri malcerteco
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri jam skribita afero
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri neniam skribitaj veroj

Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En ĉiuj libroj


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Elprovo

Verkis: Daniel Couto Vale k Aldrin Gandra k Markone Froes

Sole restas la ludiloj
Pro la tempo jam pasinta
Pasas tagoj, pasas noktoj
Ŝi kuŝinte plene revas
Pri la princo, kiu ne venas
Kaj neniam trovos vere
Pri deziroj malkonataj
Kiujn ja elmontros oni
Tenti al si, tenti al si

Ŝia pasinto senkolora
Registrita sur la fotoj
La vizaĝo surspegule
Estas nur mortantaj floroj
Ŝi perdiĝas en imagoj
De estinto kaj povinto
Unuope suferantaj
Uraganoj forgesitaj
Plori pravas, plori pravas

Sur la vojo naskas florojn
Ŝi kaj ŝtormo trankviliĝas
Leviĝante en ventego
Ŝi tuj povas vidi sin mem
El fajrego restas cindroj
El la cindroj feniks' venas
Nun ŝi povas plene vidi
Belaj floroj surspegule
Elprovo de viv'


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin:
Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima



Dum koncerto de bando Merlin kadre de la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto,
en la urbo Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Finfine

Verkis: Markone Froes

Kvazaŭ mi serĉus nomon
Kiu bone rimus vian
En poeziaĵo plej reala
La soleco okazis
Kiel tio kion mi plej volas
Estas ĉiam plej malproksima
Ĉiu abismo estas mistera
Via korpo estis la plej grava
Mi volas ĉiam rememori
En kanzono plej absurda
Ke la vojo plej bela
Ne ĉiam estas la plej kurta
Kaj dum serĉo por la rimo kiu rimas
En la versoj kiuj estas viaj
Mi trovas vin kaj mi perdas vin
En ĉi brakoj tiuj ne miaj

Finfine
En ĉi brakoj tiuj ne miaj
Finfine
En ĉi brakoj tiuj ne miaj


Rim: tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Markone Froes
Akompanas: Bando Merlin, dum koncerto kadre de la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto,
en la urbo Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En ĉi tiu momento

Verkis: Markone Froes


En ĉi tiu momento, ĉi tie nun
Ĉiuj malveroj estos veroj
En ĉi tiu loko, ne malproksime
Ĉiuj renkontoj estos eblaj
Kaj la larmoj, kiujn mi verŝis
Dum mi sekvis mian straton
Estos markoj en mia pasinteco
La registro de miaj suferoj

Sed mi ne scias diri
Kiom da malbonaj elektoj mi faris
Sed mi ne scias diri
Ĉu mi estas certa, ĉu mi lernis
Tiel vivi
Tagon post tago, nokton post nokto
Unu paŝon ĉiufoje
Leviĝante, lernante kaj falante


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin koncerte dum la
36ª Brazila Kongreso de Esperanto en Petropolo



Bando Merlin
Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima
Muzikaranĝo: Caio Guimarães


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Verda soldato

Verkis: Emmanuel de Souza Lima

Esti aŭ ne, fari por okazi
Esti aŭ ne, fari ĉion okazi

Alveni estonte, forte kaj pove
Foriri el nun kiel venkulo

Ŝtonoj post truoj, truoj post ŝtonoj
Venku obstaklojn, verda soldato

Neniam rezignu de vera milito
Estos rekompenco, el granda valoro

De verda espero, verda soldato!


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin:
Markone Froes: Voĉo kaj akustika gitaro
Aldrin Gandra: elektra kaj akustika gitaro
Sérgio Ribeiro: basgitaro
Sérgio Vieira: klavaro
Guilherme Souza Lima: drumo kaj perkutilo



Kantas: Markone Froes
Akompanas: Bando Merlin, koncerte dum la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto en Petrópolis



Kantas: Paola Giannini
Akompanas: The Boinas (Aluisio Penna, Claudio G. de Lima, Reigle Fernandes)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas: Markone Froes
Akompanas: Bando Merlin (Aldrin Gandra, Sérgio Ribeiro, Sérgio Vieira, Guilherme Souza Lima)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bluaj fragoj

Verkis: Markone Froes

Ĝis kie mi povas iri
Pruvi mian amon al vi?
Mi aliros ĝis la fino
De la ĉielarko de via animo
Mi volas scii kiom da valoro
Scii tutan la veron
Marŝi sub la pluvo
Baniĝi en la lumo

Nur mi povas diri
Ĉion kion mi scias
Ĉion kion mi sentas
Ĉion kio mi estas
Alveni eĉ en senfino
Kaj doni al ĝi mian koron
En kesto de bluaj fragoj...


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin, 1999.
Obs: Gravada no álbum Por la mondo, da banda Merlin, 1999.



Bando Merlin



Bando Merlin
Koncerte en la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto, en Petrópolis.



Bando Merlin:
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Estis unu fojo

Verkis: Guilherme de Souza Lima k Markone Froes

Mi konas tiom da historioj
Kiun mi povas diri al vi
Mi konas ankaŭ tiom da vojoj
Kie mi povas renkonti vin
Sed se la pluvo falas
Kaj la suno neniam brilos plu…
Estis unu fojo, jam de longa tempo
Mi ne memoras plu, kiam ĉio okazis

Mia kastelo restas en ruinoj
Mia armaĵo kaj miaj armoj
Jam de longa tempo ĉiuj perdiĝis
Kiel la malveroj kiujn mi diris
Sed ĝis nun, tute bone
Mi faris elektojn kiuj konvenas min
Estis unu fojo, mi ne memoras plu
Kiam ĉio okazis, jam de longa tempo


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin:
Voĉo kaj akustika gitaro: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima



Koncerte dum la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto en la urbo Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu

Verkis: Markone Froes

Vidu
Se iu estas aŭdanta min
Avizu min bonvole
Al kie mi iras
Ĉar mi jam ne scias
Kiel mi alvenos
Kie estas la loko

Vidu
Tiel ja la vivo estas
Malfacila kaj maltrankvila
Petas mi al dio fide
Kaj la ŝtonoj de vojo
Igos min plori
Kaj ekfali

Vidu
Mi iros sekvi la vojaĝon
Kunportante la pakaĵon
ŜanĜante mian penson
Sed ankoraŭ mi ne scias
Kie mi haltos
Kiu estas mia loko


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Ludas Bando Merlin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mia vojo

Verkis: Markone Froes

La vojo kiun mi sekvas, estas nur mia
Vojo plena da ŝtonoj, kiun mi forlasis
Nur unu vojo, por la tuta vivo
Kie mi faras miajn elektojn
Kie mi lernas per la vivo

La vojo kiun mi sekvas, ofte ne estas facile
Vojo kiu lernigas min, kie mi devas marŝi
Nur unu vojo, kiu montriĝas per tiom da bildoj
Kie mi vidas miajn elektojn
Kie mi lernas per miaj eraroj
Nur unu vojo, al kiu mi iras
Unu longa vojo, al kiu mi sekvas
La vojo kiu portas min, kie mi devas alveni

En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
Kie mi alvenos per ĝi
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
Ĝis la vivo finiĝi
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
Kie mi povas renkontiĝi

En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
En mia vojo.


Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin, 1999.






Bando Merlin:
Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Estas la leĝo

Verkis: Emmanuel de Souza Lima k Markone Froes

Vivo post vivo, vivinta
Morto, vivo, mortinta
Naskiĝi, mortiĝi, renaskiĝi
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la leĝo
Tia estas la leĝo

Unu mondo ĉi tie
Alia mondo tie
Morti aŭ vivi
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la leĝo
Tia estas la leĝo

Fali kaj leviĝi, lerni
Dorno kaj floro, vivi
Amikoj de tie
Amikoj de ĉi tie
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la leĝo
Tia estas la leĝo

Lumo kiu venas el easto
Brilo kiu bruligas la malbonon
Mondo lumata kaj egala
Iri antaŭen, ĉiam
Tia estas la leĝo
Tia estas la leĝo


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Ludas: Bando Merlin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Aferoj por gardi

Verkis: Markone Froes

Aferoj kiuj estas gravaj
Por ĉiuj ni
Kaj por ĉiuj kiuj interesiĝas
Por la vivo
Aferoj kiuj estas necesaj
Por ĉiuj ni kiuj iun tagon
Vidis iomete pli malproksime
Multe pli ol du koloroj
Vidis iomete pli malproksime
Multe pli ol du elektoj

Aferoj kiujn ĉiuj devas gardi
Gardi la amon por la homaro
Gardi la forton de la volo
Gardi laboron kaj bonecon
Gardi la rideton kun voleco
Gardi la silenton en la animo
Gardi la senmalican koron
Gardi la frukton de nia sento
Estas aferoj por gardi
En mi, en ni
Estas aferoj por gardi
En mi, en ni
Estas aferoj por gardi
En ĉiu libera homo
Estas aferoj por gardi
En ĉiuj ni

Aferoj kiujn ĉiuj devas gardi
Estas aferoj por gardi


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin:
Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima
Speciala partopreno: Bruno Gouveia (voĉo)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Se mi povas

Verkis: Markone Froes

Se mi povas deziri
Do mi devas labori
Se mi povas peti
Do mi devas ricevi
Se mi povas malami
Do mi devas pardoni
Se mi povas paroli
Do mi devas aŭdi

Se mi povas posedi
Do mi devas dividi
Se mi povas trompi
Do mi devas penti
Se mi povas bati
Do mi devas karesi
Se mi povas hipokriti
Do mi devas ŝanĝiĝi

Se mi povas suferi
Do mi devas ĝoji
Se mi povas pensi
Do mi devas vivi

Se mi povas forgesi
Do mi devas memori
Se mi povas kanti
Do mi devas danci
Se mi povas ŝati
Do mi devas zorgi
Se mi povas ami
Do mi devas protekti

Se mi povas, do mi devas...


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor’!, de bando Merlin. BEL, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Ludas: Bando Merlin)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Por la mondo

Verkis: Markone Froes

Estas alveninta la horo, por fini senfinajn militojn
Estas alveninta la horo, por aŭdi la infanon plorantan
Estas alveninta la horo, por kuniĝo en sama idealo
Estas alveninta la horo, por voki por la realo
Estas alveninta la horo, por trovi kion ni kredas
Estas alveninta la horo, por spekti novan naskiĝon
Estas alveninta la horo, por brakumi amatajn amikojn
Estas alveninta la horo, por ami ĉiujn malamikojn
Estas alveninta la horo, por la granda fina ŝanĝo
Estas alveninta la horo, de ĉiuj ni por la mondo
Estas alveninta la horo, por la nova mondo-naskiĝo
Nenia milito, nenia larmo
Nenia malamo, nenia egoismo
Nenia indiferenteco
Estas la horo de ĉiuj ni por la mondo
Estas la horo de ĉiuj ni por la mondo
Estas alveninta la horo
Estas alveninta la horo
Estas alveninta la horo
De ĉiuj ni por la mondo
Por la mondo, por la mondo
Por la mondo, por la mondo
Por la mondo... por la mondo...


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin:
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nokta trajnejo

Verkis: Aldrin Gandra

Nokto
Malgrava nokto
Dormigu min tiel trankvile
Rivero
Tiel longa rivero
Kunportu la literojn, ĝis la maro
Pluvo
Ne malpurigu la bildon, perditan
Mi bezonas vidi ĝin

Mi volus vidi, mi volus vidi vin
Sed en mia sonĝo, la trajno jam foriris
Mi volus vidi, mi volus vidi vin
Pli unu foje ludante je amo
Mi volus kison, mi volus kison vian
Kaj renkonti mian lipon sur la via
La trajno foriris, la trajno foriris, ŭoo
Kaj miaj lipoj mortis ĉi tie.

Malvarmo,
Malbona malvarmo
Ne malsanigu min ĝis matene
Sorĉulinoj,
Ne sendu sorĉojn
Mi bezonas vekiĝi kaj forgesi
Luno,
Daŭro plena, plena je suno
Mi bezonas vidi vin...


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas kaj gitarludas: Aldrin Gandra



Dum koncerto de bando Merlin kadre de la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto,
en la urbo Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Alia mondo

Verkis: Markone Froes

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj

Mi scias ke jam mi marŝas ĉi tie
Antaŭ longa tempo
Iom da tempo pasis
Mi jam nek memoras plu
Kaj preskaŭ ĉiam en la fino
Mi perdiĝis en la kurboj
Historioj misdiritaj
Eraroj kiuj sekviĝis
Kaj estis ĉiam

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj

Nun mi povas kompreni
Kiom estos por lerni
Ĉi tiu mond' estas lernejo
Kiel tiom aliaj estis
Kaj iom da tempo pasis
Por ke mi povu kompreni
Ke oni iras antaŭen
Estante ĉiam vide al vide

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor’!, de bando Merlin. BEL, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).






Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi kredas

Verkis: Markone Froes

Mi kredas pri mi
Mi kredas pri venko
Mi kredas pri la amo
Mi kredas pri ni
Mi kredas pri luktado
Mi kredas pri revado
Mi kredas pri kreskado
Mi kredas pri la plaĉo
Mi kredas pri magio
Mi kredas pri propra klopodado
Mi kredas pri espero
Mi kredas pri boneco
Mi kredas pri la unuiĝo de ni ĉiuj
Mi kredas pri belaj floroj
Mi kredas pri la venonta morgaŭo
La morgaŭo de ni ĉiuj
Mi kredas pri morgaŭo de ni ĉiuj
Mi kredas pri morgaŭo de ni ĉiuj...


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho! Mia kor'!

Verkis: Markone Froes
sur teksto de L. L. Zamenhof

Ho! Mia kor'!
Ne batu maltrankvile
El mia brusto nun
Ne saltu for
Jam teni min
Ne povas mi facile
Ho! Mia kor'!
Ho! Mia kor'!
Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos
En decida hor'
Sufiĉe trankviliĝu de l' batado
Ho! Mia kor'!
Ho! Mia kor'!
Ho! Mia kor'!


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor’!, de bando Merlin. BEL, 2002.
Aĉetu ĝin ĉi tie.



Kantas: Manno Montanna



Kantas: Markone Froes


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn komponaĵojn sur la sama teksto:
Ho, mia kor' (Cícero Soares)
Ho, mia kor' (Neide Barros Rêgo)
Ho, mia kor'! (Dirce Sales)