Mostrando postagens com marcador Alceu Valença. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Alceu Valença. Mostrar todas as postagens

Sunfloro

(Originala titolo: Girassol)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: James Rezende Piton

Mar' kaj sun'
Floro, floro, floro, floro,
Floro, floro, floro, floro, sun'

Estis sunflor' en viaj haroj
Lipoŝminkaĵo, la sunflor'
Ho, bruna flor' sur la lito
De vi restas la odor'

Jam sur la strato, mi vin sopiras
Kiel ĉasisto kontraŭ jaguar'
Ho, bruna flor' sur la lito
Kun odoro sen kompar'



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La belle de jour

(Originala titolo: La belle de jour)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Paulo Nascentes

Memoras mi l’ belan knabinon de l’ plaĝo de Boa-Viaĵo
Knabino la mezan vesperon de dimanĉa blu’
Kaj blua jen Belle de Jour, estis vespera belo
Okuloj kun blu’ de l’ vespero
Vespere de dimanĉa blu’
La Belle de Jour
La Belle de Jour

La Belle de Jour
La knabino plej bela de tuta la urbo
Kaj mi ĝuste certe por ŝi
Verkis mian unuan elprovon de blus'
Sed Belle de Jour
En blu’ ŝi vojaĝis
Okuloj la blu’ de l’ vesper’ je
Vespero en dimanĉa blu’
La Belle de Jour
La Belle de Jour


Rim - La titolo estas en la franca lingvo ankaŭ en la originalo (ĝi signifas "La bela de l' tago"), ĉar la kanto poezie kombinas renkontiĝojn en Parizo kun memoraĵoj pri la brazila urbo Resifo (Recife), inspiriĝinta de la angla aktorino Jacqueline Bisset (konata pro la filmo La Belle de Jour, de Catherine Deneuve) kaj de iu junulino vidita ĉe la resifa plaĝo Boa-Viaĵo (Boa Viagem).
Obs - O título está em francês também no original (e significa "A bela do dia"), porque a música combina poeticamente encontros em Paris com memórias da cidade de Recife, inspirada pela atriz inglesa Jacqueline Bisset (conhecida pelo filme La Belle de Jour, de Catherine Deneuve) e por uma jovem vista na praia de Boa Viagem.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tropikulino

(Originala titolo: Morena tropicana)
Verkis: Alceu Valença k Vicente Barreto
Traduko: James Rezende Piton

El dolĉa mango volas mi la sukon
Maturmelono kaj sapotpasi'
Ĵabutikabo, via noktokulo
Acerba kiso kiel la spondi'

Kun milda haŭto,
Laŭ pulpa akaĵu',
Salivo dolĉa,
Mieldolĉa mielĝu'

Belbrunulino,
Frua frukto jam matura,
Sukerkano plej plezura,
Mi elfrandos vin!

Belbrunulino,
Frua frukto jam matura,
Sukerkano plej plezura,
Venu frandi min!

Tropika brunulino,
Mi volas frandi vin
Aj-aj jo-joj



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Koro buba

(Originala titolo: Coração bobo)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, mia kor' jen batadas
Kvazaŭ dirante: maleble!
Zabumbo bruas tre ume
Kaj batas ene malfeble

Ho, via kor' jen batadas
Kvazaŭ dirante: maleble!
La koro de l' afliktitoj
Krevadas ene malfeble
La koro de l' afliktitoj
Krevadas ene malfeble

Ho koro buba
Mia kor' bula
Mia kor', balon'
Plena de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Ho koro buba, koro, mia koro bula
Mia kor', balon' plena de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Buba, bula,
Balon' de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Buba, buba, buba, buba,
Bula, bula, bula, bula
Bula, bula, bulo da fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'


Rim: Zabumbo = brazila perkutinstrumento



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Anunciacio

(Originala titolo: Anunciação)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Alejandro Cossavella

En brumo milda de l' pasioj enaj niaj
alvenas vi por ludi en mia ĝarden'
Ho! sur ĉevalo, viaj haroj en la vento
libere dancas sub la suno de l' maten'

Alvenas vi
mi tion sentas en la kor'

Anĝela voĉo flustris en mia orelo
mi jam ne dubas, tute certas pri l' signal'
ke vi alvenus je mateno de dimanĉo
mi vin anoncas, sonoril' de katedral'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Anoncado
Anunciacio

En l’ unua maten’

(Originala titolo: Na primeira manhã)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Afonso Camboim

En l’ unua maten’, perdinte vin
mi vekiĝis pli laca ol soleca,
kiel al birdoj grafo paroletas,
kiel bumba-meŭ-boj’ sen kapitan’.
Ĝemis mi kiel ĝemas arbareto,
kiel briz’ descendanta de l’ monteto,
kiel kiu kliniĝas, freneziĝas,
kiel bov’ ĉe l’ amas’, ve, uragan’,

Kaj en la dua maten’, perdinte vin
mi troviĝis malfrue tro por soli,
mi trapasis la stratojn, vojojn, rolis
kvazaŭ kuranta aŭt' en kontraŭsenc’.
kaj per la buŝangulo je susuro
faris mi kanton zuman kaj absurdan:
la dumnoktajn lamentojn de la vidvoj,
kiel kato ĝemanta ĉe l’ ŝipkel’
- sola ŝel’.


Rim: bumba-meŭ-boj’ estas festo de l' brazila populara folkloro.



Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Luna taksio

(Originala titolo: Táxi lunar)
Verkis: Alceu Valença k Geraldo Azevedo k Zé Ramalho
Traduko: James Rezende Piton

Al mi ŝi venis kun amor', en engaĝ'
En la deksesa tag' de majo, ekvojaĝ'
De kosmoŝipo mi trafita, je miraĝ'
En maltranvkvila amoserĉo

Refreno:

Jen mi ĉe la marbord', jam en taksi'
Survoje al la lun-staci'
Ĉe l' marbord', jam en taksi'
Survoje al la lun-staci'

Bela, linda kreitaĵo, tre bela,
Nek knabino, nek virin'
Kun spegulo en la neĝa vizaĝo
Nek knabino, nek virin'

(Refreno)

Kaj tra ŝiaj ruĝaj haroj, la marko,
Tra radioj de la sun-pafarko
Kaj tra ŝia korpofajro, la sparko
Belradioj de la sun'

(Refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Anunciacio

(Originala titolo: Anunciação)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: James Rezende Piton

En leĝerbrumoj de internaj la pasioj
Vi venas nun por ludi en mia kvartal'
Nudbrusta sur via ĉeval', harfantazio,
Dum la sunumo de vestaĵoj en mistral'

Jen venas vi,
Laŭ klara son' de l' signalar'
Jen venas vi,
Laŭ klara son' de l' signalar'

Anĝela voĉo kun susuro ĉe l' orel'
Kaj sen pelmel' aŭdiĝas klare la signal',
Ke vi alvenos en dimanĉa frumateno
Mi vin anoncos per sonor' el katedral'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Anoncado
Anunciacio

Anoncado

(Originala titolo: Anunciação)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Vitor Mendes

Nebul-pasioj kiuj venas el interne
jen portas vin al mia korto por ludad'
vi surĉevale, brusto-nude, haroj-vente
Kaj niaj vestoj sub la sun' je forta grad'

Jen ven', jen ven,
Pri veno via, jen signal'
Jen ven', jen ven,
Pri veno via, jen signal'

Anĝelo voĉe flustris al mi en orelon
Mi ja ne dubas, aŭdas mi, jen la signal'
Ke venos vi en iu dimanĉa mateno
Anoncas jen la sonoril' de l' katedral'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Anunciacio
Anunciacio