Mostrando postagens com marcador Geraldo Mattos - T. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Geraldo Mattos - T. Mostrar todas as postagens

Kiom envias

(Originala titolo: A vocação de Colombo - Ária)
Verkis: Ático Rubini
Traduko: Geraldo Mattos

Kiom envias
Mi vin, vivastro:
Tra la ĉielo,
Liber' kaj belo.
Varmiĝu de vi ĉi ideal'.
Ĉi ideal'.
Ĉi revoj de aŭror'.
Ĉi revoj de aŭror'.

Lasta radio
Ĉiele brilanta
Tre mildan dolĉecon
Dissemas ĝis ene
De ĉi mia kor',
Kaj diras al mi pri ir'!
Mi ne rezistas al tir'!
Ha! Ĉi revoj de aŭror'!
Ĉi revoj de aŭror'!

Ho maroj sennomaj, distancaj,
Vi horizonton ekpalpas,
Vi la ĉielon kisas!
Vi portu min, ho maroj,
En la orliton de l' sun'.

Kiom envias
Mi vin, vivastro:
Tra la ĉielo,
Liber' kaj belo!
Varmiĝu de vi ĉi ideal'.
Ĉi ideal'.
Ĉi revoj de aŭror'.
Ĉi revoj de aŭror'.

Ho mar'! ho mar'! ho mar'!
Ho mar'! ho mar'! ho mar'!


Rim: Teksto publikigita en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion (t.e. la akordojn), kaj pri la melodia partituro oni atendas la rajtigon ĝin publikigi.

Indianino

(Originala titolo: Índia)
Verkis: José Asunción Flores k Manuel Ortiz Guerrero
Portugallingva traduko: José Fortuna
Esperanta traduko el la portugala: Geraldo Mattos

Ho indianino ĉarmas haroj viaj
Nigraj kiel nokto nigra sen stelar'
Viaj lipoj loge freŝaj kaj pasiaj
Kaj la dolĉa mildo de la okulpar'
Ino la haŭton brunetan
La buŝon koketan
Mi kisu kun ĝoj'

Ho bela tupiin'
Kun roza bonodor'
Mi vere kun inklin'
Vin gardas en la kor'

Kiam mi foriros al alia gento
Dum la horo de la adiaŭa dir'
Restu en ĉi brakoj sole dum momento
Lasu ke mi kisu vin en am-delir'
Indianino kun ploro
Kuniros memoro
De via kares'

Indianin' gracia
Kun ĝojo kaj kun gaj'
En mia kor' loĝas vi
Kaj mia Paragvaj'


Rim:
- Tupio = indiĝena gento el Sudameriko.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Neide Barros Rêgo
Gitare akompanas: Argemiro Spindola


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).