Mostrando postagens com marcador Vinicius de Moraes. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Vinicius de Moraes. Mostrar todas as postagens

La aero (La vento)

(Originala titolo: O ar (O vento))
Verkis: Luis Enriquez Bacalov k Vinicius de Moraes k Toquinho
Traduko: Flávio Fonseca

Mi vivas, sed sen ia korpo
Pro tio mi ne havas formon
Ankaŭ pezon mi ne havas
Kaj sen kolor'

Se mi malfortas, mi estas brizo
Kelkfoje siblas en mia kurs'
Sed se mi fortas, mi estas vento
Se mi odoras, mi estas furz'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne sencas plor'

(Originala titolo: Pra que chorar?)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Ne sencas plor’
Tuj venos la aŭror’
Kaj nova brila tag-aper’

Kaj la sufer’
Ne gravas ĉe la ver’
Post lun' venas sun-flam’

Ne sencas plor'
Ĉar estas am’
Temas nur pri la dolor’
Kaj pri esti la balzam’

La ne plorint’
Neniam bedaŭrint’
Ne rajtas diri por aklam’:

Ne sencas plor’
Kaj la sufer’
Ĉar estas nova am’
Ĉe ĉiu nova sun-aper’.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Troltreno

(Originala titolo: Arrastão)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

He, jen la floso sur mar'
He, he, he
Jen hodiaŭ troltren'
He, iru ni por fiŝar'
Lasu la ombron kaj venu vi!

Jen la troltreno en vasta mar' sen fin'
He, vi venigu ŝin, Jemanĵa', al mi

Mia Sankta Barbara, vi benu min
Vi edzigu min al Ĵanaina 

He, trenu ĝin sen erar'
He, he, he
Jen okazas troltren'
He, jen Reĝino de l' Mar'
Venu vi al entrepren' por mi

Helpu min Dio, ho Sinjor' de Bonfin'
Tiom da fiŝoj neniam vidis ni


Rim:
- Jemanĵa’ = oriŝao de l' maro.
- Laŭ sinkretismo, Sankta Barbara estas la oriŝao Iansan' (originale: Iansã), regantino de l' ventoj, fulmoj kaj ŝtormoj.
- Ĵanaina = sireno el salaj akvoj; ankaŭ unu el la nomoj de Jemanĵa'.
- Sinjor' de Bonfin' = laŭ katolika devoteco, estas reprezento de Jesuo Kristo laŭ figuraĵo de Lia morto, kaj unu el la ĉefaj devotaĵoj en Bahio.
- Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La tongo de l' mirongo de l' kabulete'

(Originala titolo: A tonga da mironga do kabuletê)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Mi bosanovemas
Jen mi tia tio
Mi eksterproblemas
Pro sakra elkrio

Vi, kiu aŭdas kaj mutas
Vi nur rigardas sen vid'
Ĉi diro ja rezolutas
Vi nepre lernos kun fid'

La tongon de l' mirongo de l' kabulete'

Mi bosanovemas
Jen mi tia tio
Mi eksterproblemas
Pro sakra elkrio

Vi, kiu legas sen bazo
Vi, kiu preĝas sen kred'
Provas eniri sen pazo
Vi nepre vivos sen pled'

En tongo de l' mirongo de l' kabulete'

Vi nur ŝajnigas pripenon
Neniam iras al fin'
Mi ĵetos sur vin malbenon
Mi nepre irigos vin

Al tongo de l' mirongo de l' kabulete'


Rim: laŭ Wikipedia, la poeto Vinicius elektis la esprimon de la titolo pro ĝia sonoreco, sen semantika valoro, sed posedanta altan sugestian valoron. La kanto iĝis fama, kaj tiam la esprimo iĝis uzata kiel sakra elkrio. Same, en Esperanto la esprimo estas sensignifa, sed povas esti energiplena.
Obs: segundo a Wikipedia, o poeta Vinicius escolheu a expressão do título pela sua sonoridade, sem valor semântico, mas com alto valor sugestivo. A música ficou famosa, e na época a expressão se transformou numa exclamação de xingamento. Da mesma maneira, em Esperanto a expressão é sem significado, mas pode ser cheia de energia.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Se ŝi nur volus

(Originala titolo: Se ela quisesse)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Se la kuraĝon ami kun fervoro havus ŝi,
se ŝi ne scius, ke doloron portas la pasi’,
se ŝi dediĉus tutan vivon al la mia
en ĉi momento, sen foriro kaj por ĉiam,
se ŝi decidus diri kion mi bezonas nur,
ke temp’ insistas, ĉar ekzistas nepre la futur’,
se ŝi nur volus, se ŝi havus ĉi certecon,
jen subite la beleco,
tiel vivon havi en la kor’,
do ŝi ekscius, ŝi komprenus l’ aventuron,
la teneron, la plezuron,
kiel belas ami kun fervor’!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La kato

(Originala titolo: O gato)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Luis Enriquez Bacalov
Traduko: Flávio Fonseca

Per bela salto
Kun plensekuro,
La kato pasas
De l' grund' al muro.
Ideon ŝanĝas
Post nur sekund',
Kaj do repasas
De l' mur' al grund'.

Ĝi tre zorgeme
Ekalpaŝas en silento,
Kaj subite kuras haste
Post naiva pasereto.

Kaj tuj ĝi haltas
Kvazaŭ pro timo,
Poste resaltas
Al la proksimo.

Per fadenbulo
Ĉirkaŭvolviĝas.
Galhumorulo,
Haroj hirtiĝas.
Maldiligenta,
Nenia stres'...
Plaĉas bonsenta
Fingrokares'.

En la vespero, ĝi jam sen celo,
Anstataŭ bano
Pasigas langon sur sia felo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sur blanka vojo

(Originala titolo: Estrada branca)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Sur blanka vojo, alta nokto, luna blanko, via manko
Marŝadante, marŝadante, marŝadante apud mi.
Tiu saŭdado, iu volo doloriva de la vivo,
La mortinta viv'.

Sur vojo, birdetaro, nokto klara,
Mia vojo tiom sola, tiom sola por trair',
Ke eĉ antaŭen pluirante
Kaj triste lunon rigardante,
Ju pli mi marŝas, des pli paŝas mi al vi.

Anstataŭ nokto estus lum'
Kaj suna bril', poezium',
Kaj se anstataŭ tristo estus ĝoja hul',
Anstataŭ vidi mian ombron sur ĉi voj',
Mi vidus en ĉi tiu vojo ombron de alia ul'.

Sed en la vero la grandurbo restis fore,
Restis fore, en la urbo lasis sin mia karin'.
Mi iras sole, sen kareso,
Nur la marŝado sen regreso,
Nur la marŝado kun deziro pri la fin'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La domo

(Originala titolo: A casa / La casa)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko al la itala: Sérgio Bardotti
Esperanta traduko el la itala: Pier Luigi Cinquantini

Temis pri bela, tre ĉarma domo
sen kuirejo kaj sen plafono.
Oni ne povis paŝi sur planko,
danĝere estis pro ĝia manko.
Ne eblis dormi en la silento,
Supere mankis ankaŭ tegmento
Kaj malfacilis eĉ nur piset',
Ĉar mankis ankaŭ hejma klozet'.
Ĝi tamen ĉarmis, jes estas vero,
En strat' freneza, nulas numero
Ĝi tamen ĉarmis, jes estas vero,
En strat' freneza, nulas numero


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La domo

La formiko

(Originala titolo: A formiga)
Verkis: Paulo Soledade k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Aferoj estas ege grandaj
Por la eta formiketo.
La rozo, belega palaco
Kaj la dorno, minca stileto.

La akovguto, lago trankvila,
La pluvero estas la mar',
La bastoneto flosanta
Estas ŝip' sur estuar'.

Pinto de pano, la Korkovado,
Grilo estas rinocero,
Kaj ŝafidetoj sur monto,
Disŝutitaj nur saleroj.


Rim: Foto de Robert Thiemann



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La domo

(Originala titolo: A casa)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko: Cícero Soares

Ekestis domo nur fantazia
Malestis muroj, pordo nenia

Neniu kuris de flank' al flank'
Ĉar en la domo ne estis plank'

Neniu ŝirmis sin kontraŭ vento
Ĉar en la dom' mankis la tegmento

Ne estis ebla senbrua pu'
Sen necesejo en la konstru'

Sed ĝin konstruis plej grava ulo
Sur Strato Bubo, numero nulo



Kantas kaj ludas ukulelon: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La domo

Dum tuta mia vivo

(Originala titolo: Por toda minha vida)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Mia tre amata
Mi volas fari ĉi kanzonon kvazaŭ ĵur'
Mi promesas, dum tuta mia vivo
Esti nur de vi kaj ami vin senlime
Nur ami laŭ neniu plu

Mia tre amata
Ĵus aperinta stelo pura
Mi vin amas kaj vin proklamas
La vera am', la vera am'
Pli granda ol ĉio ekzista
Ho, mia am'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tago en Itapuan'

(Originala titolo: Tarde em Itapuã)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Baneluzita kalsono, vagad' en milda somer'
Fora senfina marfono, ĉiela ark' en l' aer',
Poste la plac' en promeno, kaimkanzona etos',
Ripoz' en mat' el vimeno, bongusta akv' el kokos'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĝui la maron, prezenti plej ĉarman verdon ĉe l' strand’,
Pri l' naturbeloj komenti drinke de brazila brand’
Kaj gape forrigardante la maron ĉe l' horizont',
Senti magie kaj lante rondiron de l' tuta mond'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĉe l' freŝa brizo vespere venanta borden de l' mar',
Brue blovante leĝere supren de l' kokosarbar'
Kaj en la spaco serena kiel en sentempa nun',
Dormi ĉe l' bruna belplena Itapuana plenlun'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'


Rim:
- Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Memeldona, 2007
- "kaimkanzona etoso" = etoso de kanzono en la stilo de Dorival Caymmi
Obs:
- Gravada no álbum Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Independente, 2007
- "kaimkanzona etoso" = atmosfera de uma canção no estilo de Dorival Caymmi




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Liberhorar' en Itapoã

Esperas mi

(Originala titolo: Tomara)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Esperas mi, ke vi rapide venu
Kaj ke vi ne min ĉagrenu
Forirante sen motivo
Kaj ploru, pentu kaj repensu multe
Ke pli bonas plorsingulto
Ol soleca ĝoja vivo

Esperas mi, ke vin konvinku tristo,
Ke saŭdado ne persistu
En malesto de la pac'
Ĉar vera amo ĉiam de l' amanto
Teksas saman oldan kanton
Sen iama lac'

Kaj la plej bela faro de la mondo
Estas vivi sur la ondo
Plene kun aŭdac'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La abeloj

(Originala titolo: As abelhas)
Verkis: Vinicius de Moraes k Luis Enriquez Bacalov
Traduko: James Rezende Piton

La ĉefabelestro
Kaj l' etaj abeloj
Zorgemaj pri l' celoj
Jam pretas por festo
En zumzumzumado
Ek al la ĝarden'
Por lud' kun dianto,
Por vals' kun jasmen'
De roz' al nufaro
De nufar' al rozo
De l' roz' al ĉelaro,
Reire al rozo

Jen amaso da miel'
Pro l' abel' de l' ĉiel'
Jen amaso da miel'
Pro l' abel' de l' ĉiel'

L' abelo-reĝino
Ververe tre lacas
Nur manĝo-maŝino,
Ĝi ovojn ellasas
En zumzumzumado
Ek al la ĝarden'
Por lud' kun dianto,
Por vals' kun jasmen'
De roz' al nufaro
De nufar' al rozo
De l' roz' al ĉelaro,
Reire al rozo



Kantas kaj ludas ukulelon: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La sorto de l' kor'

(Originala titolo: O que tinha de ser)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉar vi estis en vivo
L' espero en lontano,
Trovi vin igis min infano.
Ĉar vi estis de mi
Sen mia propra sci'.
Ĉiam vi estis mia,
Samkiel mi de vi.

Ĉar vi tiel alvenis,
Sen anonco pri veno,
Via man' min katenis sen timo.
Ĉar en mia animo,
Kvazaŭ nova aŭror',
Vi fariĝis la sorto de l' kor'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kie iradas vi

(Originala titolo: Onde anda você)
Verkis: Hermano Silva k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Kaj ĉe l’ parol' pri sopir' kie iras ho vi
Kie viaj okuloj kaŝitaj de mi
Kie tiu ĉi korpo
Min igis sen forto plezuro de ĝi

Kaj ĉe l’ parol' pri belec' kie iras kanzon'
En la noktoj ludita por ni la aldon'
Kiam ni en drinkejoj restadis solece
Por la ama kon'

Kaj hodiaŭ, la noktoj malplenas
Bohemio ĝenas, vojeraras mi
En drinkeja irado, tamen ĉi misirado
Min portas al vi

Kaj ĉe l' parol' pri pasi', pri la vivomotiv'
Vi ja povus aperi, mi petas al Di'
En tiamaj la ejoj, en noktoj, drinkejoj
Kie iradas vi?



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto de Osanja

(Originala titolo: Canto de Ossanha)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Se diras hom’ "jen donas mi"
Ne donas li pro lia dir’
Se diras li ke iros for
Sen volo ne estos la ir’

Se “estas mi” jen diras li
Pro lia dir' li estas ne
Se diras “jen mi”, jen li for,
Ĉar oni ne estas pro vol'

Kompaton al homo en fal’
En Osanja Kanto, perfid’
Kompaton al homo en serĉ’
De ama sorĉaĵo, insid’

For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi
For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi

Ja ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’

Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’

Ho kara sinjor’, sarava’
Ŝango’ volas ke sciu vi
Se trafos vin Osanja kant’
Ne iru ĉar ja trompas li

Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’
Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’

For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’

Ke ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’

Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’

For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’


Rim:
- Osanja = (portugallingve Ossanha, el la joruba Ọ̀sányin) estas la oriŝao de la konsekritaj folioj, kuracaj kaj liturgiaj herboj.
- Ŝango' = (portugallingve Xangô) estas la oriŝao de la justeco, de la fulmoj, la tondroj kaj la fajro, krom protektanto de la intelektuloj.
- Sarava' = interjekcio uzata kiel saluto ĉefe en la afrikbrazilaj religioj.
Obs:
- Osanja = (em português Ossanha, da língua iorubá Ọ̀sányin) é o orixá das folhas consagradas, ervas medicinais e litúrgicas.
- Ŝango' = (em português Xangô) é o orixá da justiça, dos raios, dos trovões e do fogo, além de protetor dos intelectuais.
- Sarava' = interjeição usada como saudação principalmente nas religiões afrobrasileiras.




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Homo nomata Alfredo

(Originala titolo: Um homem chamado Alfredo)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Mia apuda najbaro
Sin mortigis pro solec'.
Malfermis gason por flaro,
La lastan gason de l' pec'.
Ĉar lin neniu estimis,
Pri li kompleta ignor',
Al li neniu esprimis
La sentojn de sia kor'.
Kun li la kara papago
Kaj la kato iris for.

Tiom da homoj tre solaj,
Kiujn neniu konsolas!
Homoj sen ŝanco por am',
Homoj sen helpo de man',
Al kiuj rigardo jam
Estus io...
Homoj kun funda malĝoj'
Pro senpardona refoj',
Homoj nevideblaj ĉar
Sentas sin nenio...

Mi ĉiam lin kapsalutis
Pro la etiketa bon'.
"Post okulvitroj li mutis",
Laŭ la diraĵ' de Drummond.
Per jam malnova indigo
Li notis sur la foli',
Dirante, ke la mortigo
Okazis pro depresi'.
Li nur subskribis Alfredo,
Sed neniu scias pli.


Rim:
- Drummond = mencio al la fama brazila poeto Carlos Drummond de Andrade.
- "Post okulvitroj li mutis" = mencio al verso de poemo de Drummond originale titolita Poema de Sete Faces; la originala verso estas um homem por trás dos óculos (t.e. viro malantaŭ la okulvitroj).
Obs:
- Drummond = menção ao famoso poeta brasileiro Carlos Drummond de Andrade.
- "Post okulvitroj li mutis" = menção a um verso do Poema de Sete Faces, de Drummond; o verso original é um homem por trás dos óculos.




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Letero al Tom 74

(Originala titolo: Carta ao Tom 74)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Cícero Soares

Strato Nascimento Silva, cento-sepa
kaj vi instruanta Elizetan
la kantojn de nova entrepren'

Kia feliĉa epok', dolĉa memor'
Ipanem' estis tuta ĝoj-humor'
ŝajne amo doloris kun seren'

Nia plej fama knabin' ne antaŭvidus
ke l' urbo tiele tre perfidus
ĉi Rion de am' - perdintan sin

Eĉ al ni estis pli bela la tristeco
Kaj oni rigardis tra fenestro
al la Korkovad' en panoram'

Ja, kamarado, nur restas la certeco
ke fin' de malgaj' estas neceso
ke nepras reinventad' de am'


Noto de la tradukinto:
Tiu ĉarma kanzono estas letereto al Tom Jobim verkita de lia muzikpartnero la poeto Vinicius de Moraes. Jobim loĝis en tiu 107 de la citita strato. Toquinho muzikigis la poemleteron poste, kaj ambaŭ ĝin kantis en albumo el 1974. En la kanzono multiĝas aludoj al Bosanovo kaj ties aŭroro en Rio-de-Ĵanejro dum la 1960-aj jaroj. Elizeta estas la pionira kantistino Elizeth Cardoso, kaj la "nova entrepren'" estis Canção do Amor Demais (t.e. Kanzono de Troa Amo), albumo de 1958 plena de novstilaj kanzonoj de Jobim en kiu por la unua fojo aŭdiĝis la revolucia gitarludado de João Gilberto akompananta Chega de Saudade (t.e. Ne plu saŭdado).
La "plej fama knabin'" klare estas Garota de Ipanema (t.e. Knabino el Ipanema), konsiderata la plej ofte registrita kanzono en la mondo.
Malgraŭ la nostalgia tono, karakterizita de i-vokaloj kiel vidus/perfidus/perdintan/sin, la kanzono kreas esperon en la fino, kaj malferme gaje kantas per panoram'/reinventad'/de am'.
La poemo de la ĉiam rigorstila Vinicius havas belajn rimojn laŭ formato AAB CCB, redonita en la traduko. La melodio estas unu el la plej simplaj kaj belaj de Bosanovo, kaj Toquinho kreis antaŭludon por ĝi kiu aludas la Jobim-an muzikon Corcovado (t.e. Korkovado), la monto kie staras la fama statuo de Kristo, simbolo de Rio, ankaŭ citita en la teksto.

Rim: Vidu ankaŭ la ironian respondon de Tom Jobim, Letero de Tom.



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).