(Originala titolo: Cai, cai)
Verkis: Roberto Martins
Traduko: Sylla Chaves
Tuj, tuj, tuj, tuj!
Falu, falu, falu tuj!
Tuj, tuj, tuj, tuj!
Estis ŝel' sub bananuj'
Multaj falas pro deziro.
Falas multaj pro dolor'.
Kiel pluvo, resopiro
lante falas en la kor'.
Fali sur mian rigardon
via ĉarma okulbrun'.
Koro ĵetis fajran ardon,
kaj la cindroj falas nun.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Roberto Martins. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Roberto Martins. Mostrar todas as postagens
Arĝenta jubileo
(Originala titolo: Bodas de prata)
Verkis: Roberto Martins k Mário Rossi
Traduko: Ivo Pinto Magalhães
Kareskisas mi viajn harojn
markitajn de tempo neĝer’,
vidante kun larmoj l’ imagon
de l’ sama belec’ kaj tener’
vestita per robo neĝblanka
vi ĝoje ploremis, karin’,
kun emoci’.
Jen estis antaŭ mi
L’ eterne amata edzin’.
Dudekkvinjaraĝan jubileon nun festu ni.
Multe da feliĉo ĝuas mia kor’, pli kaj pli
vin tre adoranta, ĉiam kunkreskanta am’.
Mi pli maljuniĝu ankaŭ kun la sama flam’.
Dudekkvinjaraĝa vivo de respekto kaj ĝoj’
Spite l’ dornojn de ajna dolor’,
vi sentigas min ke l’ viv’ kaj nia voj’
malgrandas por l’ amelverŝoj disde nia kor’.

Assinar:
Postagens (Atom)