Mostrando postagens com marcador Komponaĵo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Komponaĵo. Mostrar todas as postagens

Ploros mi

Verkis: Vitor Mendes

Ploros mi
Ha, mi ploros ja
Min pardonu sed
Mi ploros ja
Tra l’ vojaĝ’ en tiu trajno
Kiun la dolor’ kondukas
Ĉe memoro de rigard’

Dolor’ kaj ĝojo-sento
Ludas en sambo
Ja kun konsento
Lasu la ploron en kadenco
Ĉe la rido en komenco

Lasu,
Ke malĝoj’ sin kredu mastro
Kaj ke la dolor’
Plorigu min
Lasu,
Sambo ja mastrumas min
Kaj finiĝas do la larmo
Per la varm’ de l’ tamburin’


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Muzikaranĝita de artefarita intelekto)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

El sono mi estas

Verkis: Daniel Haddad

Aperas ĉio kun la son',
Aperas ĉio kun la son',
La suna guto bolas kaj la akvo milde dancas
kun la vivo!

Infanoj kantas vivan sonon,
Infanoj kantas vivan sonon,
La anasoj akvon tuŝas kaj la rido ekaperas
en kontemplado!

Kantos mi belan kanzonon de la suna akva sono,
ĉiam kiam birdo flugas ekaperas nova tono,
se la volo daŭras kreski, do ni sentu tian bonon,
por ke kune do ni aŭdu la magitrumpetan sonon!

Kaj ekde la komenco de nia tago
ni ekvidas kie kreskas fare...
Kaj iras ni kun priserĉo pri vera gajo
kunreste kie oni sentas bone!
Kaj tre subite ekaperas dancetema birdo
kiu mirigas ian akvon kavete...
Ĝi miksas ĉion profitante la ekskluzivecon
kaj banas sin tute plaĉe kontente!

Kiam la birdo ekflugas, ĝi lasas amuzon, pli iĝas kolora...
Kaj per la movo de l' vento plenigas konsenton por nia vidad'!
El ĉia formo de venko evidentas la sento pri vivo ekflora...
Kaj por la nova momento grandigas l' atenton por ĉia sonar'!


Rim: registrita en la KD Internacia Lingvo. Memeldona, 2007.
Obs: gravada no CD Internacia Lingvo. Independente, 2007.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Komprenado

Verkis: Afonso Camboim

Kelkaj amikoj demandas ĉu ni estas frenezaj,
ĉu nia kapo ne plu estas nia gvidanto,
nur ĉar ni volas esperantistigi l’ Planedon
nur ĉar ni volas fari el la mondo urbeton.
Niaj amikoj ne pensas tion pri militantoj,
koruptuloj, egoismaj, nek konfortemuloj...
Niaj amikoj staris rigardante ĉion
kio, marŝante, transiris kaj forlasis ilin.
Mi demandas tiujn amikojn ĉu ili jam pensis
pri homar’ sin komprenanta, ĉu ili jam pensis.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amo

Verkis: Roger Borges sur teksto de Julio Baghy

Amo ne estas nur flamo pasema,
Fajro de l’ sango, kaprica de l’ kor’;
Ĝi estas sento profunda, serena,
Ĝi estas fajro kun dia kolor’.

Ĝi ne nur kisas, ĝi ankaŭ oferas,
Ĝi ne nur serĉas, sed ankaŭ fordonas;
Ĝi ofte ploras kaj sangon elverŝas,
Sed ĝi ne petas, nur silentas, donas.

Amo...
Amo...

Ĝi estas vera, se brilas en peko,
Ĝi estas sankta, se vivos en morto,
Ĝi estas ĉiela, se restas sen eko —
Ne ĝem’ post ĝuado, sed sopir’ sen porto.

Amo... (vera, brila, sankta, ĉiela)
Amo... (vera, brila, sankta, ĉiela)


Rim: Poemo aperinta en la kolekto "Preter La Vivo" (1922).
Obs: Poema incluído na coletânea "Preter La Vivo" (1922).



Muzikaranĝo: artefarita intelekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho, mia kor'

Verkis: Cícero Soares
sur poemo de L. L. Zamenhof

Ho, mia kor'!
Ne batu maltrankvile!
Ho, mia kor'!
El mia brusto nun
Ne saltu for!
Jam teni min
Ne povas mi facile!
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'!
Post longa laborado,
Ho, mia kor'!
Ĉu mi ne venkos
En decida hor'?
Sufiĉe!
Trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(AI-farita muzikaranĝo)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn komponaĵojn sur la sama teksto:
Ho! Mia kor'! (Markone Froes)
Ho, mia kor' (Neide Barros Rêgo)
Ho, mia kor'! (Dirce Sales)

Direktoj

Verkis: Afonso Camboim

Voĉo kaj la gitar’
geedziĝas je sonar’,
lampir’ relumas dum
lumas ĉiele lun’.

Estas la verand’ anten’
de feliĉo, la haven’
de lumeroj de la sun’
reflektitaj de la lun’.

Kaj geamikoj la feston
faras, la ĝojo staras,
ridas kaj dancas kun ni.

Samkiel sonoj, la paroj
tutharmonie brakumas sin
- kisoj estas la vin’.

Samkiel sonoj la paroj
brakumas sin. La rezonoj
estas alia destin’.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La bono

Verkis: Markone Froes

Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon

Vi povas alporti manĝon al kiu malsatas
Vi povas alporti veston al kiu frostas
Vi povas alporti konsolon al kiu suferas
Vi povas alporti la amon al kiu estas sola

Faru la bonon ne rigardu al kiu...

Ni povas ja kunligi la manojn
Kaj forgesi ĉiajn diferencojn
Farante la bonon ne rigardu al kiu
Kaj forgesante pri neniu

Faru la bonon ne rigardu al kiu...


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).
Obs: Gravada no álbum Ho! Mia kor'!, da banda Merlin. Liga Brasileira de Esperanto, 2002 (adquira aqui).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Aŭdu

Verkis: Vitor Mendes

Aŭdiĝas la kanzon’
Kaj batas via kor’
Kantadas la natur’
Parolante pri am’
Do aŭdu ĉion ĉi
Kaj mian voĉon mi
Diradas pri la rev’
Ke mi vivu kun vi.

Kaj krias la pasi’
Kaj krias mia kor’
Kaj tiu povra kor’
Batadas pli rapide
Pro la am’ kaj pro amor'

Vi aŭdu
Ĉi kanzonon de mi
Vi aŭdu
Kion diras ja ĝi
Kaj aŭdu kion
Diradas mi
Vi aŭdu, ha vi aŭdu

Vi aŭdu, Gershwin aŭ Tom Jobim
Do aŭdu, ĉu kanzon' tuŝas vin?
Kaj sentu, kion ja diras ĝi
Vi aŭdu
Ho mi tre amas vin


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Muzikaranĝita de artefarita intelekto)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi naskiĝis en Brazilo

Verkis: José Calixto k Marcos Viterbo

Mi naskiĝis en Brazilo,
Do mi estas brazilano.
Iĝis mi esperantisto,
Estas mi mondcivitano.

Estas mi person' libera,
Mi parolas belan lingvon
Kaj mi estas tre sincera.

Estas vi, brazilanino, mia espero
Vin revidi estas mia granda celo.

Mi naskiĝis en Brazilo,
Do mi estas brazilano.
Iĝis mi esperantisto,
Estas mi mondcivitano.

Vi delonge ne aperas
Kaj de kiam vi forestas
Mia kor' tre trista estas

Estas vi, brazilanino, mia espero
Vin revidi estas mia granda celo.


Rim: Registrita en la albumo Esperante: memeldona, 2002.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Gitaristo

Verkis: Flávio Fonseca sur poemo de Ewa Barbara Grochowska

La pluv' perlas sur la vitroj,
La pord' klakas pro ventblovo,
Falas notoj de l' pupitro
Kaj turniĝas en dancmovo.

Plor', plor', pluva plor'
Sol, sol, gama sol

Bruis ofte la aplaŭdoj
De publiko ensorĉata
Kaj famigis lin per laŭdoj
Grava homo tre konata.

Laŭd', laŭd', brua laŭd'
La, la, laŭta la

Sur la kordoj mal streĉitaj
Glitas fingroj de l' artisto.
Iam fama, nun perdita,
Ne plu lerta gitaristo.

Fam', fam', trompa fam'
Fa, fa, kurta fa

La gitaro plendas paŭte
Pro la ludo sen efiko.
Murhorloĝo tiktas laŭte,
Laŭ la ritmo de l' muziko.

Tiktak', re-tiktak'
Re, re, daŭra re

Li batalas kontraŭ sorto,
Kun en kapo sonoŝtormo,
Sed la korpo jam sen forto
Nur aspiras al la dormo.

Dorm', dorm', ŝtona dorm'
Do, do, longa do


Rim: Tiu ĉi kantoteksto ricevis la unuan premion en Belarta Konkurso de UEA en 2026, kaj Flávio estas invitita de BK-prezidanto verki la muzikon.
Obs: Esta letra de música foi premiada em primeiro lugar no Belarta Konkurso da UEA em 2026, e Flávio foi convidado pelo presidente do concurso a fazer a música.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Doloro

Verkis: Roger Borges sur teksto de Julio Baghy

Mi sidas sola kun mia doloro,
Kun mia penso, kun mia sopiro;
Silente fluas tra l’ nokta horo
La larmoj — senbrue, sen vido, sen miro.

Neniu venas por mildi la vundon,
Neniu demandas, kial mi ploras.
Kaj mia koro — sanganta, profunda —
En si mem mortas, en silento floras.

Ho, se mi povus, kiel infano,
Plori en sino de amo patrina!
Sed restas nur ombro kaj nokto vana,
Kaj mia doloro — sen nom’ kaj sen fino...


Rim: Poemo aperinta en la kolekto "Preter La Vivo" (1922).
Obs: Poema incluído na coletânea "Preter La Vivo" (1922).



Aranĝo: Artefarita intelekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La tondro

Verkis: Aldrin Gandra

Vidu mia kara
La suno jam fendis la ostojn de l' bovo
Kaj persiste fendiĝas la grundo
Fulmeto brilis jam fore
Heroldo de l' signo pluva
Kaj la sinjoro ne atentis
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva

Je tiu bruema fulmotondro
Nur estas la korotremeto
Neniel pleniĝas telero
De longe, de longe

Vidu, mia kara, brutaro estas magra
Kaj pluvo ne falis
Ne kulturas plu ĉi kamparon
Fulmeto brilis jam fore
Heroldo de l' signo pluva
Kaj la sinjoro ne atentis
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva

Vidu, mia floro, la amo fumiĝis kaj dorne trapikis
Konturojn de mia koro
Indiano dancis tie
Indiano venigas pluvon
Kaj tiele mian amon
Per la danc' indiana por pluvo
Per la danc' indiana por pluvo
Per la danc' indiana por pluvo...


Rim: Registrita en la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin. Brazila Esperanto-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).
Obs: Gravada no álbum Ho! Mia kor'!, da banda Merlin. Liga Brasileira de Esperanto, 2002 (adquira aqui).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ni laboru

Verkis: Querino de Oliveira k J. B. de Mello e Souza

Per grandega penado celante
Doni pacon al tuta Homar',
Ni laboru senlace, konstante,
Ni laboru, samideanar'
Kaj la verda standard' en batalo
Nin al venko direktas kun glor'
Esperanto triumfos sen falo
Dank' al nia potenc' kaj fervor'

Malhelpita per ombroj, per nuboj,
Nun briladas libere la stel'
Jam foriras ŝanceloj kaj duboj
Jam pli bela fariĝas ĉiel'
Nia lingvo senĉese progresos
Ĉiulande, tra tuta la Ter'
Ni la barojn faligi sukcesos
Fortigitaj de l' am' kaj esper'

Kiam venas ondego terura
La kuraĝon ne perdas ŝipan'
Trankviliĝos la maro lazura,
Ne pereos li pro l' uragan'
Al sentimaj ŝipanoj similaj,
Iru ni, daŭrigante kun ĝoj'
La triumfoj montriĝos facilaj
Ĝis la fino de longa la voj'

La esper', la plej dolĉa gvidilo
Novajn fortojn alportos al ni;
Esperanto, tutmonda ligilo
Jam ne estas ĥimer', iluzi'...
Ĝi vivadas kaj vivos tre bele
Por la bono de l' granda Homar'
Se ni ĉiam laboros fidele...
Ni laboru, samideanar'


Rim:
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs:
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Spuro

(Originala titolo: Rastro)
Verkis: Flávio Fonseca k Aglaia Souza
Traduko: Flávio Fonseca

Petrosel-odor' -
enorma forto -
tra la kvartalo
la tagon tutan.

La herba dolor' -
tra la naztruoj -
trenante vokas
la korpon tutan.

La bota tretant' -
malkompatema -
ignoras la spuron
de vivo tuta.

La voĉo dum kant' -
dolĉa akĉento -
fluge memoras
la teron tutan.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca
Mandolino: Victor Angeleas
Akordiono: Junior Ferreira


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nokta bildo

Verkis: Roger Borges sur teksto de Marjorie Boulton

Silentas ĉambro.
Nur lumo griza
De strata lampo
Tra kurten' filtra
Desegnas liniojn
Sur muro blanka

Mi aŭdas nenion
Sed propran sangon
Pulsantan trankvile
Kaj la pensojn
Tiktakantajn
Malantaŭ la okuloj

Kaj mi kuŝas
Sen sono,
Sen lumo,
Sed plena de vortoj
Ne dirindaj...


Rim: Poemo aperinta en la kolekto "Kontralte" (1955).
Obs: Poema incluído na coletânea "Kontralte" (1955).



(Muzikaranĝita de artefarita intelekto)

Verda stelo

Verkis: Narciso Maia

Pas-de-quatre por piano.


Rim:
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs:
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(MIDI-o produktita el la partituro)

Saŭdado

Verkis: Ivo Sanguinetti

Kiom da saŭdado
Mi sentas pri kamparo
Pri ĉimarono
Kiu refortigas min
Pri la ĉevalo, ĉurasko, gaŭĉaro
Kaj pri la dolĉa kaj bela gaŭĉin'

Ho vi saŭdado ne lasu min
Brunulineto, mi amas vin
Kun la saŭdado, ho karulin'
En mia koro
Estas ĉiam memoro
Pri vi, amatin'


Rim: Registrita en la albumo Esperanto Gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.
Obs: Gravada no álbum Esperanto Gaúcho, lançado pela Associação Gaúcha de Esperanto.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Trovita

(Originala titolo: Ich ging im Walde)
Verkis: Francisco Braga,
sur teksto de Johann Wolfgang von Goethe,
tradukita de Antoni Grabowski

Foj' en la arbaron
Mi sole ekiris,
Kaj serĉi nenion
En penso deziris.

Mi vidis, en l' ombro
Jen staras floreto:
Steleto lumanta
Aŭ blu-okuleto.

Mi volis ĝin ŝiri,
Sed plore ĝi diras:
"Ĉu por ke mi velku,
Vi tial min ŝiras?"

Kaj mi ĝin elfosis
Kun la radiketo,
Alportis ĝardenon
Ĉe mia dometo.

En loko trankvila
Replantis karese,
Ĝi kreskas, branĉetas,
Kaj floras senĉese.


Rim:
- Kurioze, la traduko de Grabowski trovita en interreto estas iom malsimila al tiu de la partituro de Braga. Tamen, ĉi tie oni konservas la version de la partituro.
- Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs:
- Curiosamente, a tradução de Grabowski encontrada na internet é um pouco diferente da que está na partitura de Braga. No entanto, aqui nós conservamos a versão da partitura.
- Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.



Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(El MIDI-o farita el la partituro)


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Pri la vero

Verkis: Markone Froes

Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En ĉiuj libroj
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En la historiaj libroj

Kaj la homoj ploras do, pro timo pri mallumo
Kiu envolvas iliajn animojn en mezo de malsaĝa milito
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri malcerteco
Kiu antaŭas iliajn elektojn en pezo de malsaĝa vivo

Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar ili ne estis tie, kiam ĉio okazis
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En la historiaj libroj

Kaj la homoj ploras do, pro timo pri mallumo
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri malcerteco
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri jam skribita afero
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri neniam skribitaj veroj

Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En ĉiuj libroj


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kiam vi rigardos min denove

Verkis: Roger Borges

En mia brusto brilas 
eta espero pri vi.
La vento kantas trankvile
via voĉo venas al mi.
Se la rideto revenas
kiel rivero al mar’,
tuj dolor’ malaperas,
ĉio, ĉio trovas pac’.

Kiam vi rigardos min denove,
la luno portos sian veston
el lumo kaj el splendor’.
la ero flustros vian nomon,
kaj sentiĝos nia fervor’.

La nokto, kiam vi nomos
min el silenta ombrar’,
la steloj, senparole,
vidos nin en lumar’.
Spireto de tenereco
tuŝos la harojn de vi —
kaj karese sen vortoj nur diros:
“Vi ankoraŭ amas min.”



Muzikaranĝita de artefarita intelekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).