Mostrando postagens com marcador Moacyr Franco. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Moacyr Franco. Mostrar todas as postagens

Neniam mi forgesos vin

(Originala titolo: Eu nunca mais vou te esquecer)
Verkis: Moacyr Franco
Traduko: James Rezende Piton

Se estus plu iama kor' ĉe mi
Se estus plu la iluzi', ho Di',
Kuraĝo por la rekomenc' de am'
Stultaĵo, ĉar simila am', ne plu!

Nun al mi mankas vivkial' jam ĉar
Je ĉiu provo preĝis mi pri vi
De via manko kreskas la invado
Vi amon petis kun repag’: saŭdado

Neniam mi forgesos vin
Neniam mi forgesos vin, karulin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hieraŭ ploris mi pro la saŭdado

(Originala titolo: Ainda ontem chorei de saudade)
Verkis: Moacyr Franco
Traduko: Erick Fishuk

Vi per leter’ al mi petas, ke mi malaperu,
Ke mi neniam plu serĉu vin kaj vin forgesu.
Povas mi fari la volon, obei la peton,
Sed forges’ perdas la tempon, mi farus stultecon.

Hieraŭ ploris mi pro la saŭdado.
Mi, dum legad’, flaris bonan odoron.
Mi kion faru al dolorinvadado?
L’ amon mortigas mi aŭ mortas koro!

La tutan tagon, malamas mi vin, serĉas, ĉasas,
Sonĝe mi kisas vin, vin ĉirkaŭprenas, amadas,
Ĉar sonĝojn ŝtelas neniu, de mi estas ero.
Volas mi sonĝan la veron ol ama malvero.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).