Mostrando postagens com marcador Flávio Fonseca - A. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Flávio Fonseca - A. Mostrar todas as postagens

5ª Soneto por Nejma

Verkis: Flávio Fonseca k Geraldo Mattos

Subite mi fariĝis nekompleta,
kaj ne sufiĉas al mi la du brakoj,
ĉar ŝin ne povas stringi miaj krakoj
post nia kunfandiĝo senripeta...

Mi haltas nun senaga, senimpeta,
kaj mi kurbiĝas sub izolatakoj,
dum sin vakuaj svingas la hamakoj,
senbirdaj nestoj en kondut' asketa...

Amo sin montras sento plej kruela,
ĉar ĝi neniam donas, nur deprenas,
kaj ĉion plian faras tuj sencela:

Ni dilatiĝas, sed sen ion kovi,
ĉar ni ne kreas nin, kaj mi do penas
nur meti min post min por min retrovi...


Rim:
- Registrita en la albumo Simbiozo, de Flávio Fonseca kaj Geraldo Mattos: Brazila E-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).
- La poemo troviĝas en La Libro de Nejma, de Geraldo Mattos: Fonto, 1985.
- Kompleta orkestra partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Simbiozo, de Flávio Fonseca e Geraldo Mattos: Liga Brasileira de Esperanto, 2002 (adquira aqui).
- O poema faz parte do livro La Libro de Nejma, de Geraldo Mattos: Fonto, 1985.
- A partitura completa para orquestra desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
El la albumo Simbiozo
Piano: Eugênio Matos
Voĉo k aliaj instrumentoj: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kantu, levu la sunon

(Originala titolo: Canta que o sol levanta)
Verkis: Flávio Fonseca k Barbara Serejo
Traduko: Flávio Fonseca

Kantu
Levu la sunon
Disigantan varmon de sia bril'
Kantu
La tempo flugas
Kaj amo ankoraŭ estas vivil'
Kantu
Ĉar tiu estas la plej taŭga forto por ĝojigi vin
Estas por la taga lukto grava armil'
Kanti necesas nun!

Dormu
Ĉar tio belas
Kaj celas heligi vin trans la mur'
Sonĝu
La tempo flugas
Kaj aŭdu: la viv' estas sonĝo, nur
Ludu
Oni, ludante, ververe plezure lumigas, do jen:
Arda rideto por voji tra la plezur'
Kanti necesas nun!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Voĉotuŝ'

(Originala titolo: Roçar de voz)
Verkis: Flávio Fonseca k Janaína Dias Rocha
Traduko: Flávio Fonseca

Karesvoĉa son'
Pretertuŝante min
Jen ĉiel' sen fin'
Plena je kanta bon'
Flugas folio sur vento varma
Venas flirtante kaj vagas feble
Tra tiu ŝildo pasema kaŝanta en mi
La eblan volon ekhavi ĉi
Porĉiaman aŭdon de la voĉ'

Se maĵortonal'
Dancas la sensaci'
Travojaĝas mi
Enen de tiu skal'
Sed se minoras tonal' karesas
La emocion do vekiĝontan
Tamen la kanto similas al sunsubirgam'
Kaj la raci' eksbemola jam
Volas esti nur alia voĉ'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sen homa mezuro

Verkis: Flávio Fonseca k Jiří Kořínek

Ho kiel grandas universo
kaj kiel eta estas mi
kaj sensignifa mia verso
kaj mia trist' kaj nostalgi'.

Ke tamen ega ŝajnas homo
al viruseto sur polver',
al centmilono de atomo,
kia miraklo kaj mister'?

Se mikrokosmo kosmon formas,
ne bagatelas homa sort',
en sekvoj eta kaŭz' enormas,
gravegas iam simpla vort'.

Samgravas eksplodeg' de astro
kaj ekrideto de knabin'
kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto
en sentempeco kaj senfin'.

Ĉar samvaloras la sekundo
kaj mil lumjaroj en etern',
kaj fine nur en korprofundo
kuŝas de granda solvo kern'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Samideanoj

(Originala titolo: Parceiros)
Verkis: Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

Harpas animo mia!
Orversojn viajn sorbis mia vivo.
Sonĝas mi poezie!
Amike lumis min via kreivo.

Ne pensu plu endormiĝi nun,
Anima nin gefratigas la san’.
Vojon tagiĝen ni sekvu tuj,
Antaŭ ol distos la man’ de la man’.

Lumvide kvazaŭ amanto,
Ebrie de energia donar’,
Ridi, kantadi, kunigi
Insulojn sur sama parto de mar’.

Apude mi estas ĉe vi,
Nun kiel ano de samideal’.
Jen miaj vortoj kopias la viajn,
Ondas en ni uvertur’ kaj final’.


Rim:
- La teksto (same kiel en la portugala) estas akrostiko, omaĝe al amika poetino Hosana Valéria.
- Registrita esperante en la albumo Aerlumo, de Flávio Fonseca: Brazila E-Ligo, 1990.
- Registrita portugallingve en la albumo Luz do Ar, de Flávio Fonseca: memeldono, 1989.



Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca
Dekkorda gitaro: Joca
Fluto: José Evangelista
Basgitaro: Fernando Leporace
Drumo: João Cortez
Perkutiloj: Marcos Suzano

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Rozkolora

(Originala titolo: Cor de rosa)
Verkis: Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

Rozkolora vi estas, ho karulin'
Kaj vi kolorigas ĉiun, kiu iras apud vin,
Ĉar en vi eĉ la plej malgranda pens' rozas.


Rim:
- Temas pri kanono.
- Honora mencio en Belarta Konkurso 1998.





Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bruneta saŭdado

(Originala titolo: Morena saudade)
Verkis: Flávio Fonseca k Cacá Neri
Traduko: Flávio Fonseca

Mi plore kantas
La tagojn kiam estos mi
Ne voĉ' nek ĉeesto
Mi estas nura akordo
Gardita en tempo
Ludita al vento
Bruneta saŭdado
Duono de lunoj
Ja sen io multa...
Jen forira bezon'
Certe ankoraŭ
Ĉi loza kanzon'
Por nenies kantad'
Antaŭ ol mia liber'
Sola iranta al mar'


Rim: Registrita portugallingve en la albumo Flávio Fonseca: memeldona, 1982.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Unu

(Originala titolo: Uno)
Verkis: Flávio Fonseca k Gabriele Ribas
Traduko: Flávio Fonseca

Kiel senti sin soleca...?
Se aero spiras apud vi...
La ter' akceptas vin sur si...
Sekve vi ja estas nur unu kun ĉio!
Apartiĝo do estas iluzi'.
Niaj radikoj troviĝas kunplektitaj.
Nur unu kor' estas ni...
Kaj ĝuste ĝi estas ponto por la unuiĝ'!
Kiel senti sin soleca...?



(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Verda

(Originala titolo: Ver)
Verkis: Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

Vidas ni
Verdajn florojn ĉe la naskiĝ’
Kalmajn fruktojn ĉe la revers’
De la tajdoj de la okaz’
Sin ŝpinantaj, kaj

Konas ni
La futuron trans la ekzist’
Novajn lumojn tra univers’
Eksplodantajn kaj
Rekomencajn

Lum’ planeda
Puls’ aera
Reverd’
Ream’

Gvatas ni
Paradizojn en la vastaĵ’
Korojn plenajn de sunĉiel’
Pacon ĉe la ekologi’
Dum jarmiloj, kaj

Kantas ni
Songeneron por la soci’
Ĉiutage je mondokre’
Difinivan kaj
Tienpelan


Rim:
Registrita portugallingve en la KD A Força que Ecoa em Todo Canto, de Flávio Fonseca: memeldono, 1996.
Kaj instrumente en la KD Sinfonia da Alvorada, de Grupo Takto: FAC, 2012.



Kantas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Reo

(Originala titolo: Retomada)
Verkis: Paulo Nascentes k Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

Mi ne feblas, nek mi brulas,
ne premiĝas, nek ektimas,
nulon volas, nek postulas,
nur al justo mi kutimas.

Mi ne vantas, nek mi  hontas,
mi ne hastas, nek malfruas,
ne perdiĝas, mi alfrontas
ĝustadate kion pluas.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Reo

De am' iĝas rim' libereco

(Originala titolo: Amor rima com liberdade)
Verkis: Flávio Fonseca k Gabriele Ribas
Traduko: Flávio Fonseca

De am' iĝas rim' libereco
Libereco por la decid'
Esti agema kun am'

De am' iĝas rim' libereco
Libereco esprima por
tiu esprimo intensa de
La universo senfina de sia kor'

La am' ne katenas, la am' nur komprenas.
La fluga liberec'... en brakumoj de l' aprec'

La am' pure fluas, la am' tuj intuas.
Libera por la viv', libera por kreiv'
de belplena amhistori'
pri libero kaj pozitiv'


Rim: registrita esperante en la albumo Nova vibrado, de la korea kantistino Amira Chun, en Suda Koreio: 2025.
Obs: gravada em Esperanto no álbum Nova vibrado, da cantora coreana Amira Chun, na Coreia do Sul: 2025.



Kantas: Amira CHUN 전경옥
Gitaro, aranĝo k direktado: Flávio Fonseca
Piano: Daniel Baker
Kontrabaso: Hamilton Pinheiro
Drumo: Misael Barros



Prezento de Amira Chun 전경옥 (ekde la momento 3'39") dum la 110ª Universala Kongreso de Esperanto, en Brno, Ĉeĥio, en julio/aŭgusto 2025.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nova frumateno

(Originala titolo: Nova madrugada)
Verkis: Flávio Fonseca sur teksto de Auta de Souza (Chico Xavier)
Traduko: Flávio Fonseca

Kara animo trista kaj sincera,
Se la doloro funde vin brulstampas,
Lumigu preĝe la esperolampon,
Kie ĉagreno tenas vin karcere!

Antaŭ l’ ombro sturmanta ĉiun sferon,
Se ofendego vundas kvazaŭ lanco,
En la ŝtormo ataka kaj avanca,
Pardonu, silentiĝu, helpadu, esperu!...

Forgesita en amareca ĉelo,
Ne ribeliĝu kontraŭ vojmalhelo,
Staru kaj servu, kvankam vi ne ridu...

Luktu, ploru, suferu, tamen fidu,
Ĉar venas el tenebro tagobeno
En promesoj de nova frumateno!...


Rim:
- Registrita portugallingve en la KD A Força que ecoa em todo canto, de Flávio Fonseca: memeldono, 1996.
- Prezentita esperante dum koncerto en UK en Prago, 1996.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Anima fratineto

Verkis: Flávio Fonseca

Ŝategi vin
Ne estas malfacile
Memori vin
Restigas min trankvile
Ni sendube konas nin de jarcentoj
Nia fortega unueco
Pruvas ke malmultaj horoj
Ja signifas nenion
Se la amo estas vera,
Se vivas vere la frateco,
Se apud ni estas Dio.

Mi nomos vin
Anima fratineto
Kaj ami vin
Estos ĉiama celo
Ĉar el via nomo fluas emocio,
Poemoj, sonĝoj, resopiro,
La sento de proksimeco,
Senpene la simpatio,
Kvazaŭ bela fina preĝo,
Aŭ kvazaŭ ja dolĉa korŝiro,
Tra kiu ridetas Dio.

Amegi vin
Estas ja tre facile.


Registrita en la albumo Flávio Fonseca en Esperanto: E-Asocio de Braziljo, 1985.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ej'

(Originala titolo: Lá e ser)
Verkis: Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

En la pensita ej'
Okazadas sun'
Kaj la sun' estas ej'

Venas mi
El ĝi, kaj scias, do:
Sun' portas amon por
Doni al ni

Iu for
Loĝatiganta ĝin
Rekonas plu en si
Sunon en kor'

Kaj mi
Eĉ konfuzas ja
Sunon kun tiu, ĉar
Ambaŭ vidivas la
Vojon al ĝi,
La ej',
Kaj fariĝas ej'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron (gitaro k voĉo).


Vidu kaj elŝutu la partituron (orkestra versio).

Reo

(Originala titolo: Retomada)
Verkis: Paulo Nascentes k Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

Mi ne feblas, nek afliktas,
ne premiĝas, nek ektimas,
nulon volas, nek postulas,
venas nur al mi la justo.

Mi ne vantas, nek mi hontas,
mi ne hastas, nek malfruas,
ne perdiĝas, mi ja gajnas
kion mias, kaj en dato.


Rim: Registrita portugallingve de la kantistino Giselle Sprovieri en 2016.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu alian version:
Reo

Eĉ se

Verkis: Flávio Fonseca k Markéta Procházková
El la ĉeĥa esperantigis Jiří Kořínek

Eĉ se la sola
en kio vi komprenas min
devus esti la muziko
aŭ la poezio
egale vi scias sufiĉe
se ne ĉion

Sed se vi ne trovos
la ĝustan kle-ŝlosilon -
eĉ per muziko mi foriros
eĉ per poemo vin neos.


Rim:
- Poemo publikigita en la libro Sur la Sojlo de la Amo, de Markéta Procházková (Fonto, 1986)
- Kanto registrita en la albumoj Luz do ar (memeldono, 1989) kaj Aerlumo (Brazila E-Ligo, 1990), de Flávio Fonseca.

KURIOZAĴO: Mi ekkonis la poemon en ŝia libro, kiu ravis min. Poste, dum vojaĝo al Prago por koncerti en la 81ª UK, mi renkontiĝis kun ŝi, dank' al helpo de la karmemora amiko Josef Trojan, kiu ĉiĉeronis kaj tradukis, ĉar ŝi ne scipovis Eon. Ni longe babilis kaj kunludis, ĉar ŝi krom poetino estas ankaŭ pianistino. La kanton Eĉ se sekvis aliaj komponaĵoj. Kaj mi sopiras ŝin.

Aĉetu la libron ĉi tie.


Voĉo k gitaro: Flávio Fonseca
Elektra gitaro: Nelson Faria
Piano: Ronaldo Pellicano Jr.
Basgitaro: Fernando Leporace
Kordorkestro: João Daltro, Aizik Geller, José Alves, Bernardo Bessler, Eduardo Hack, Walter Hack, Alfred Vidal k Paschoal Perrota (violonoj), Frederick Stephany k Arlindo Penteado (aldoj) kaj Márcio Mallard k Jaques Morelenbaum (violonĉeloj).


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉo k gitaro: Flávio Fonseca
Elektra gitaro: Nelson Faria
Piano: Ronaldo Pellicano Jr.
Basgitaro: Fernando Leporace
Kordorkestro: João Daltro, Aizik Geller, José Alves, Bernardo Bessler, Eduardo Hack, Walter Hack, Alfred Vidal k Paschoal Perrota (violonoj), Frederick Stephany k Arlindo Penteado (aldoj) kaj Márcio Mallard k Jaques Morelenbaum (violonĉeloj).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron (voĉo kaj gitaro).


Vidu kaj elŝutu la partituron (orkestra versio).

Aerlumo

(Originala titolo: Luz do ar)
Verkis: Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

Okulojn fermi
kaj permesi aerluminvadon...
En sensacon mergi sin,
ĝis senti en la viv' ian kisadon...
Do ridi per la man'
kaj ĉirkaŭbraki mondon!


Rim:
Registrita esperante en la albumo Aerlumo, de Flávio Fonseca: Brazila E-Ligo, 1990.
Registrita portugallingve en la albumo Luz do ar, de Flávio Fonseca: memeldono, 1989.

KURIOZAĴO: En la portugallingva registro partoprenis kantistino Leila Pinheiro, pianisto Antonio Adolfo kaj aliaj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron (piano k voĉo).


Vidu kaj elŝutu la partituron (albuma/orkestra versio).

Misarujo

Verkis: Flávio Fonseca

Sunsubiro
Lunapero
Kunkorŝiro
Programero
Datreveno
Nia dato
Miskompreno
Ĉi-sabato

Belfuturo
Multegono
Babelturo
Kolorsono
Olda temo
Amindumo
Praplorĝemo
Malmallumo

Lakrimulo
Blufadeno
Ininsulo
Entrepreno
Kredecemo
Repetato
Rapidemo
Ripetato

Komplikeco
Opiĝinto
Kvazaŭ peco
Vortopinto
Ekinfluo
Vera tedo
Salstatuo
Ne vendredo


Rim: 2ª premio en Belarta Konkurso: UEA, 1997.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.