Mostrando postagens com marcador Roko. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Roko. Mostrar todas as postagens

Letero al la misiuloj

(Originala titolo: Carta aos Missionários)
Verkis: Cal Galvão k Marcelo Hayena k Nilo Nunes
Traduko: James Rezende Piton

Misiuloj de sendia mond'
Fidissemantoj de la amdetrua ond'
Venas al la mond’ sen hezito:
La morto, malpaco, avido, milito
(milito)

Misiuloj en misi’ sinmortiga
Infanoj infanojn
Atakas aliligajn
Generaloj tra la tuta mond’
Beluniforma, medalara rond',
Sin prezentas en odiseo
La gloraĉe sanga spur' de armeo.

El la diversaj mondpartoj
En sia nur sencela pad'
Tiel pluiras la homaro
En reciproka vorvorad'
Mi alkriis horizonton
Tamen mankis la respond'
Kun la ferm' de l' okuloj, ties voĉ'
Min frapis laŭ ond'


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nigra ŝafo

(Originala titolo: Ovelha negra)
Verkis: Rita Lee
Traduko: Laís Lyra

Facile kondukis mi la vivon
Mi ŝatis ripozon kaj trankvilon
Ho Di’ tiom da pasinta temp’
Nesciante
Uh uh
Al mi tiam diris mia patro:
“Vi inter ni estas nigra ŝafo
Jam estas momento por ke vi
Konsciiĝu”
Uh uh
“Foriru”

Kara, kara
Voki efikas ja ne!
Se perdita oni estas
Kaj sen loko en la Ter'
Kara, kara
Atendi indas ja ne!
Forkapigu tiun penson
Kaj ordiĝos la ceter’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Laís Lyra
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bataltemp'

Verkis: Rafael Milhomem

Vekiĝu nun,
Bataltemp' alvenas
Prenu vian armilon kaj kuraĝiĝu,
Vi estu preta

Pala luno,
Nian venkon atestas
Mia glavo soifas justecon,
Mi devas esti lerta.

Anĝeloj ploras,
Larmoj lavas grundon
Tute superverŝita per sango senkulpula.

Demonaj krioj,
Resonas kiel tondro,
Homoj diskuras plentime,
Serĉas lokon trankvilan.

Kiam mankas leĝo,
Glav' alportas venĝon.
Kiam mankas leĝo,
Glav' alportas esperon.

Sango ŝprucas,
Kapoj rulfalas kruele.
Militaj teruraĵoj disŝiras esperon,
Per lameno.

Vokojn al dioj,
Ni povas aŭdi ĉiutempe
Aflikton vi povas ne senti plu,
Mi portas gloron.

Tro da fibestoj
Atendas avide restaĵojn,
Restaĵoj de la inertaj kadavroj,
Ili ĝiajn vundojn flaras

Mi venis ĉi tien
Por detrui malamikojn
Laŭte mi krias,
Glora el la plej kruelaj bataloj mi estas.

Post tre longa batalado
Malamikoj kuŝas senvivaj
Vento blovas mortodoron.
Ĉielaj larmoj lavas la grundon

Postvivantoj nun esperas
Ĝojo frapas ĉe la pordo
Birdoj en ĉiel' svingas
Kun espero brilas la suno.

Venkon mia glavo reflektas
Ĝia ŝtalo nobla estas
Ne batali plu ni revas
Rev' ne efektiveblas.



BaRok-Projekto:
Rafael Milhomem - voĉo kaj elektra gitaro
Muniz - voĉo kaj elektra gitaro
Júlio Fricks - drumo


Povraj povoj

(Originala titolo: Podres poderes)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Aŭtetoj kaj motorcikloj transpasas la ruĝajn 
Kaj perdas verdajn
Stultas ni, l' amas'

Mi volus voli kriegi per cent mil organoj
Kiel belegas belegas la burĝaj urbanoj
Kaj la japanoj
Sed vere jen transpas'

Ĉu ni neniam konfirmos per elkvalifik'
Nekompetentecon de kristana Amerik'
Kiu bezonos senĉese ridindajn tiranojn?
Ĉu eble ĉu eble ĉi eble ĉu eble ĉi
Ĉu eble ĉi mia vere stulta retorik'
Nepre sonos kaj nepre aŭdiĝos tra l' temp-ekranoj?

Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Gejoj, nigruloj, virinoj kaj adoleskantoj
Kaj indiĝenoj
Jen en karnaval'

Mi volus voli kunkanti laŭ ĉi konsonanco
Silenti pro la respekto al ilia tranco
Eĉ kun maldeco
Sed ĉio estas mal'

Aŭ tiam ĉiu civilo, ĉiu general'
Pro malinteligentec' ŝprucigos sangon per ŝtal'
En ĉiuj ŝtatoj kaj urboj, sekejoj kaj pantanal'
Ĉu eble tiam nur la Hermetika Paskŭal'
Kaj Tomoj, Mil tonoj, sonoj kaj don' de l' tonal'
Nin savas kaj savos nin de l' mallumo kaj de l' fatal'

Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Mortigi kaj morti pro malsat', koler', soifo
Kun la signifo
De natura kaz'

Mi volas alproksimigi kanton vagabondan
De tiuj kiuj zorgadas pri la ĝojo monda
De l' tuta rondo
Timoj, Benoj, ĵaz'

Tra l' tuta mondo
Timoj, Benoj, ĵaz'


Rim:
- Hermetika Paskŭal' = aludo al la brazila plurinstrumentisto kaj komponisto Hermeto Pascoal.
- Tomoj = aludo al la komponisto Tom Jobim.
- Mil tonoj = aludo al la komponisto kaj kantisto Milton Nascimento.
- Timoj = aludo al la komponisto kaj kantisto Tim Maia.
- Benoj = aludo al la komponisto Jorge Ben Jor.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En ĉi tiu momento

Verkis: Markone Froes


En ĉi tiu momento, ĉi tie nun
Ĉiuj malveroj estos veroj
En ĉi tiu loko, ne malproksime
Ĉiuj renkontoj estos eblaj
Kaj la larmoj, kiujn mi verŝis
Dum mi sekvis mian straton
Estos markoj en mia pasinteco
La registro de miaj suferoj

Sed mi ne scias diri
Kiom da malbonaj elektoj mi faris
Sed mi ne scias diri
Ĉu mi estas certa, ĉu mi lernis
Tiel vivi
Tagon post tago, nokton post nokto
Unu paŝon ĉiufoje
Leviĝante, lernante kaj falante


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin koncerte dum la
36ª Brazila Kongreso de Esperanto en Petropolo



Bando Merlin
Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima
Muzikaranĝo: Caio Guimarães


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lunbano

(Originala titolo: Banho de lua)
Verkis: Bruno de Filippi k Franco Migliacci
Portugallingva traduko: Fred Jorge (el Tintarella di luna)
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Al la plaĝo iris mi
Tie mi bruniĝis tro
Riproĉis panjo, ne da sun'
Kaj nun mi volas nur lumon de l' lun'

Mi baniĝas en luno
Kaj blankiĝas kiel neĝo
Se lunlum' estas amika
Do neniel kontraŭ leĝo
Bonas revo romantika
Ho! Tre pura estas lun'

Sub la lumo de l' luno
En ĉi tia nokta splendo
Regas forto de l' magio
De l' magia amtranscendo
Bonas revo romantika
Ho! Tre pura estas lun'

Ĉi ĉi ĉi luna radio
Ĉi ĉi ĉi venas al nia mondo
Ho luno
Tuj venu ho pura lun'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kaca drinkejo

(Originala titolo: Um lugar do caralho)
Verkis: Júpiter Maçã
Traduko: Miguel Bento

Mi bezonas trovi lokon
malaĉan kie oni povu danci
kaj taŭzi la harojn
nepras plaĉa rokmuzik'
bier' bonpreza kaj libervivuloj
jen do miaj postuloj!

Trovi lokon kie vere
regu nur la diboĉem'
trovi lokon kie estu frenezuloj
treege ebriaj
trovi kacan drinkejon!

Vagante sur la stratoj de Sanpaŭlo
mi daŭre serĉas inon por mi
kaj tiel ŝi estu:
ŝi ŝatu drinki kaj paroli
LSD-on ŝi volu provi kaj
ŝatu Barrett kaj Beatles

Trovi lokon kaj virinon
kiuj feliĉigu min
trovi lokon kie estu frenezuloj
treege ebriaj
trovi kacan drinkejon!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kaŝiri'

Verkis: Rafael Milhomem k Muniz

Kaŝiri´ la trinkaĵo de la dioj
Farita el manioko
de la virinoj.

Post longa laborado
Mi estas ege laca
kaj nun mi volas drinki
mian Kaŝirion.

Ĝi estas la biero de la arbaro,
Ni drinkas ĉe la festoj
Kaj ankaŭ en ritaro al la dioj.


Rim: Tiu ĉi muzikaĵo apartenas al la albumo Kvin Jarcentoj, de BaRok-Projekto, kiu estas disponebla ĉe Vinilkosmo, ĉi tie.
Obs: gravada no álbum Kvin Jarcentoj, da banda BaRok-Projekto, que está disponível aqui: Vinilkosmo, ĉi tie.



BaRok-Projekto:
Rafael Milhomem - voĉo kaj bekfluto
Muniz - voĉo kaj elektra gitaro
Júlio Fricks - drumo



Barok-Projekto:
Karliene Araújo: akustika gitaro kaj kromvoĉo
Flávio Soares: perkutiloj kaj drumo
Lívia Evangelista: kontrabaso
Muniz: voĉo kaj elektra gitaro
Rafael Milhomem: voĉo kaj bekfluto
Ĥoro: Regiane Vieira de Oliveira, Rosana Vieira de Oliveira Milhomem, Rafael Milhomem, Muniz kaj Karliene
Aktoro: Bruno di Tanno


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lasu min

Verkis: Roger Borges k Ale Mancini k Fábio Cancelli k Jimes Milanez

Jen, prave, fia solidar'
Ŝi venis, amikine
Vi min avertis pri l' erar'
Mi blindis plu, senfine

jen mi, fraĉjo, la kobaj'
de falsita gaj'

bovoj flugantaj en l' aer'
mil koloroj en la suba Ter'
kaj riveliĝas ĉia ver'

Al la plej alta nivel'
Mi ne evitos daŭri
Flugante tra la ĉiel'
Ne estas temp' por halti

Plafono en ĉiel'
Forĵetis min al fal'
Flugilo sen anĝel'
Kaj la viv' vuale

hej, lasu min
Mi ne volas flugi plu
batu mia kor'
kaj revenu mia viv'
jen sub la jugo de la deco
ĉu rajtas mi je rekomenco?
ĉu rajtas mi je rekomenc'...


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006. (Aĉetu ĝin ĉi tie)
Obs: gravada no álbum Supernova: Vinilkosmo, 2006. (Adquira aqui)



Bando Supernova
Koncerto dum UK en Bialistoko - Pollando, 2009.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Perdita tempo

(Originala titolo: Tempo perdido)
Verkis: Renato Russo
Traduko: Vitor Mendes

En ĉiuj tagoj ĉe l' vekiĝo
Ne estas al mi la pasinta temp'
Sed multa tempo estas
Havas mi ĉiun tempon de l' mondo
En ĉiuj tagoj antaŭ dormalven'
Iĝas for pri l' tago memoraĵoj
Ĉiam antaŭen
Ne estas perdinda temp'
Nia sanktita ŝvito
Estas pli bela ol ĉi sangamaro serioza
Sovaĝa, sovaĝa, sovaĝa
Jen la sun' en ĉi mateno cindra
Tempesto venas kaj ŝajnas la okulpar' via
Pro bruno
Do ĉirkaŭbraku min
Tre forte kaj rediru
"Ni distancas tre fore je ĉio"
Estas al ni propra tempo
Estas al ni propra tempo
Estas al ni propra tempo
Ne timas mi pro mallumo
Sed lasu ŝaltata la lumon,
Vi nun
Kio estis kaŝita estas la kaŝitaĵo
Kion oni promesis nenies promes'
Kaj ne tempo perdiĝis
Estas ni junaj
Tre junaj, tre junaj



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sub la sama sun'

(Originala titolo: Under the same sun)
Verkis: Klaus Meine k Mark Hudson k Scott Geffery Fairbairn
Traduko: Ana Paula Pose

Mi vidis la matenon
Detruita per pafil’
Mi aŭdis krion, li falis tien, neniu ploris
Mi vidis patrinon
Ŝi preĝis por sia fil’
Revenigu lin, lasu lin vivi, ne lasu lin morti

Vi ĉiam demandis vin
Ĉu estas paradiz’ en la ĉiel’
Kial ni ne povas iri tien?

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama sun’
Ni ĉiuj iras sub la sama lun’
Do kial, kial ni ne vivas kune?

Mi vidis la vesperon
Velkigi ombrojn iom post iom
Ni vidis ŝafidon kuŝiĝante al la ofero
Mi vidis la infanojn
La infanojn de la sun’
Kiel ili ploris, kiel ili sangis, kiel ili mortis

Vi ĉiam demandis vin
Ĉu estas paradiz’ en la ĉiel’
Kial ni ne ĉesas batali?

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama sun’
Ni ĉiuj iras sub la sama lun’
Do kial, kial ni ne vivas kune?

Kelkfoje mi pensas ke mi frenezas
Ni perdas ĉion kion ni havas kaj neniu ŝajnas zorgi
Sed en mia kor’ tio ne ŝanĝiĝas
Ni pretigu nin alporti iom da am’ al nia mond’.

Kaj tio vere gravas
Se paradizo ekzistas supre
Ni certe uzus iom da am’

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama ĉiel’
Ni ĉiuj vidas la samajn stelojn
Do kial, kial ni ne vivas kune?

Ĉar ni ĉiuj vivas sub la sama sun’
Ni ĉiuj iras sub la sama lun’
Ni ĉiuj vivas sub la sama ĉiel’
Ni ĉiuj vidas la samajn stelojn
Do kial, diru kial ni ne vivas kune?



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Kungitarludas: Paŭlo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sola hirund'

Verkis: Rafael Milhomem k Muniz

Profunda subpremo ĉagrenas mian koron.
Urĝas la afero! ĝi disigas nin.
Ŝokaj scenoj, neglekto kaj moko,
Viktimoj de la ekskludo.

Mi ne estas sola
En tiu revoluci´.
Aligu niajn voĉojn, 
ne gravas la vundoj.

Sed mi ne estas sola (Urĝas la afero)
En tiu revoluci´. (ĝi disigas nin)
Aligu niajn voĉojn,
ne gravas la vundoj. (Ni luktas por pluvivi)

Sed mi ne estas sola (Ŝokaj scenoj)
En tiu revoluci´. (neglekto kaj moko)
Aligu niajn voĉojn, (Ni estas viktimoj de la ekskludo)



BaRok-Projekto
Gastoj:
Kimera – voĉo
Fred Mika – drumo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hejmo

Verkis: Rafael Milhomem sur teksto de Marjorie Boulton

Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris; li ĉarpentis. Ligno
kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.

Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston;

tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria –
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.

Pli da infanoj; pli da penoj;
da maltrankvilo, kaj sufero;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.

Mebloj akiris siajn mitojn;
infanoj kreskis; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn;
mezaĝa paro jubileis –

Bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hibrida batalanto

Verkis: Rafael Milhomem k Muniz

Antaŭ kvin jarcentoj
Blankaj monstroj ekaperis
Tiel al mi diris miaj prauloj

Mortodoraj ili estis
Kaj la fajron ili regis

Do mi naskiĝis por kontraŭstari
Kaj montri nian verdan povon
Kiu venas el la arbar'

Jes mi batalas por la justeco
Duone ruĝa, duone blanka
Hibrida batalanto
Batalanto

Saĝa verbo estas mia armilo
Miljarajn konojn mi alportas
El la steloj miaj prauloj
Al la venko min gvidas
Ĉifoje mi ja estas preta
Vi venu al mi

Jes mi batalas...

Fakte hibrida mia sango estas
Sed ja pli fortas mia verda flanko
Vakcinita ja mi estas
Vi ne povas infekti min

Do mi naskiĝis...

Jes mi batalas...


Rim: El la albumo Veko, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando BaRok-Projekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pindoramo estis invadita

Verkis: Rafael Milhomem k Muniz

Ni bonvenigis la perditajn blankulojn
Ni nutris ilin kaj ni ilin akceptis
Avara ili estis kaj ne disdividis
Ili alportis morton al mian popolon

Ni alvokas niajn praulojn
Por kreskigi iliajn fortojn en ni

Pindoramo estis invadita
Ni rezistos, la tero estas vivo

Furioza estas ĉi tiu milito
Sango ŝprucas tra la tuta arbaro
Neniam ili pensis ke ni rezistus
Sed la milito ankoraŭ ne finiĝis    

Ni alvokas.
Niajn fortojn.

Por protekti
La vivon kaj la teron


Rim: Tiu ĉi muzikaĵo apartenas al la albumeto Veko, de BaRok-Projekto, kiu estas disponebla ĉe Vinilkosmo, ĉi tie.



BaRok-Projekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Floro kaj abelo

Verkis: Roger Borges k Ale Mancini k Fábio Cancelli k Jimes Milanez

En profundejo de via mens'
mi volas loĝi kun granda intens'
vekiĝu via ina sens'
ne kaŝiĝu via pens'

en profundejo de via mens'
vi volas ami min kun frenez'
samtempe kun malrapidec'
kiel floro kaj abel'

("kion vi volas?")

venu ĉe min...
(kiel ĉe l' lastfoj')

en profundejo de konscienc'
mi volas hasti al rekomenc'
troviĝas tie mia esenc'
kaj la fina rekompenc'

en profundejo de konscienc'
vi volas ami min kun frenez'
samtempe kun malrapidec'
kiel floro kaj abel'


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006 (Aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Supernova


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sovaĝa animo

Verkis: Rafael Milhomem

Ni naskiĝas liberaj
Kiel birdoj en ĉiel'
Kiel jaguaroj danĝeraj
Aŭ la helo de l' stel'

Sovaĝaj animoj ni estas
Patrintero nutras nin
La naturon ni ne detruas
Tio estas vera krim'

Eĉ se nia popolo
Malaperos de la ter'
Niaj spiritoj restos liberaj
Kaj la eĥoj de niaj kantoj
Ankoraŭ eĥos en l' aer'

Ni naskiĝas liberaj
Vento blovas sur harar'
Niaj mensoj estas puraj
Ne makulas la homaron

Sovaĝaj animoj ni estas
Unuaj loĝantoj de Brazil'
Strangaj estaĵoj ĉi tie alvenis
Kaj mortigis homojn en seri'


Rim: Registrita en la albumo Sovaĝa Animo, de BaRok-Projekto, Vinilkosmo: 2016. (aĉetu ĝin ĉi tie)



Bando BaRok-Projekt'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tauba kaj Kerana

Verkis: Muniz

Malbono, deziro kaj avideco
Formas la spiriton Tauba
Kiu estas logita de Kerana

Li prenis homan formon
Por la junulinon konkeri
Sed ne konsentis Kerana.

Kaj Tauba alimaniere
Provis dum sep lunoj,
Sed ne konsentis Kerana.

Lia deziro kaj avideco
Kreskis ĉiumomente
Li koleris kaj planis
Forrabi Keranan

Lia frato, lia malo
La spirito Angatapiri'
Kiu antaŭvidis la tragedion, kaj proponis

Li estis ricevita per batoj
Kaj li tuj sin protektis
La batalo daŭris dum sep noktoj

En la oka tago,
Tauba paŭzon proponis
Kaj sub la suno ripozis

Lia deziro kaj avideco
Kreskis maksimume
Li trompis Angatapiri'
Pro deziro al Kerana

Li atendis noktomezon
Por Keranan forrabi
Ĉe la sunleviĝo
Fore li jam estis.
Li jam estis fore.


Rim: Registrita en la albumo Sovaĝa Animo, de BaRok-Projekto, Vinilkosmo: 2016 . (aĉetu ĝin ĉi tie)



Barok'-Projekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Reĝino de la nokto

Verkis: Muniz

Estis fajro, estis lumo
La okuloj de la batalanto
Enfokusigis sur Ĵasi'
Pri ŝia grandega beleco

La knabino estas bela
Kaj ŝi estas radianta
Diino de l' mallumo
Ŝia haŭto arĝenta estas

Kaj ŝi estas vere ĉarma
Reĝino de la nokto
Estas fajro kiu konsumas
Korpon kaj animon de Gŭarasi'

Gŭarasi' estas fajro
Kaj Ĵasi' aero estas
Ili flamigos la teron
Neebla rilato estas
Ĉar la fajro suno estas
Kaj Reĝino estas luno


Registrita en la albumo Sovaĝa Animo, de BaRok-Projekto, Vinilkosmo: 2016. (aĉetu ĝin ĉi tie)



Ludas: BaRok'-Projekto


Kvin jarcentoj

Verkis: Rafael Milhomem k Muniz

Kvin jarcentoj
Kvin jarcentoj jam pasis
Niaj luktoj ankoraŭ daŭras
Liberon ni serĉas
Gloron ja ni trovos
Niaj sangoj verŝiĝas
kaj hontigas justecon

Niajn voĉojn ne silentigos
Ĉiam ni fortegos
La kongreson ni okupas
Niaj luktoj ne finiĝas

Ni kreos novan historion
kaj reskribos ĝin en la libron


Rim: Registrita en la albumo Kvin Jarcentoj. Vinilkosmo, 2021. Por aĉeti klaku sur la bildo:





BaRok-Projekto:
Rafael Milhomem - voĉo kaj elektra gitaro
Muniz - voĉo kaj elektra gitaro
Júlio Fricks - drumo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).