Mostrando postagens com marcador Miguel Bento. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Miguel Bento. Mostrar todas as postagens

Kaca drinkejo

(Originala titolo: Um lugar do caralho)
Verkis: Júpiter Maçã
Traduko: Miguel Bento

Mi bezonas trovi lokon
malaĉan kie oni povu danci
kaj taŭzi la harojn
nepras plaĉa rokmuzik'
bier' bonpreza kaj libervivuloj
jen do miaj postuloj!

Trovi lokon kie vere
regu nur la diboĉem'
trovi lokon kie estu frenezuloj
treege ebriaj
trovi kacan drinkejon!

Vagante sur la stratoj de Sanpaŭlo
mi daŭre serĉas inon por mi
kaj tiel ŝi estu:
ŝi ŝatu drinki kaj paroli
LSD-on ŝi volu provi kaj
ŝatu Barrett kaj Beatles

Trovi lokon kaj virinon
kiuj feliĉigu min
trovi lokon kie estu frenezuloj
treege ebriaj
trovi kacan drinkejon!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dio, mi petas Vin

(Originala titolo: Solo le pido a Dios)
Verkis: León Gieco
Traduko: Manolo Pankorbo k Miguel Bento k Fernando Maia k Manno Montanna

Dio, mi petas Vin,
pri la futur' ne lasu min indiferenta,
kaj la forpelitoj havu ŝancon
travivadi en kulturo diferenca.

Dio, mi petas Vin,
pri la dolor' ne lasu min indiferenta,
kaj la velkiganta morto ne min trovu,
neniofara, pigra kaj nekompetenta.

Dio, mi petas Vin,
pri la maljust' ne lasu min indiferenta,
kaj neniu frapu mian vangon
sen antaŭe min deklari malkonsenta.

Dio, mi petas Vin,
pri la milit' ne lasu min indiferenta,
estas ĝi giganta monstro kiu tretas
la naivon de l' popolo pacosenta.

Dio, mi petas Vin,
pri la trompad' ne lasu min indiferenta,
kaj se perfidulo iujn venkas,
ili trovu kiel lin sentigi penta.



Kantas kaj gitarludas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mi petas de Dio


Himno al Rio Grande

(Originala titolo: Hino ao Rio Grande)
Verkis: Simão Goldman
Traduko: Miguel Bento k Manno Montanna

“Rio Grande do Sul”
Jen ludiĝas la gitar'
Prikante al ĉiela blu'
Al verdaj pampoj, al mar'

Al virina rava belo
Al mildaj noktoj sur kampar’
Al stelbrodaĵo sur ĉielo
Mantelo de heroa far’

“Rio Grande do Sul”
El plej riĉa tradici’
Ju pli granda vi estos “Rio Grande”
Des pli ame vi hejmos en mi



Kantas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Himno al Rio Grande

La dekunuahora trajno

(Originala titolo: Trem das onze)
Verkis: Adoniran Barbosa
Traduko: Miguel Bento

Mi ne povas ja
eĉ unu minuton resti pli
Mi bedaŭras, ve,
kara amatin'

Loĝas mi en lontan'
Ekveturos la trajn'
for je la dekunua horo
lastfoje antaŭ maten'

Kaj aldone, virin',
kialo dua:
Plu maldormas panjo
se mi estas for!
Mi estas sola fil'
Devas mian domon gardi mi


Rim (N.T.):
Iam mi subite eksentis fortan emon esperantigi tiun kanton. Mi tuj skizis kelkajn versojn kaj rapide ilin prilaboris. La unua verso ("Não posso ficar") prezentis al mi iom pli grandan defion, kaj nur dum cerbumado pri ĝi mi memoris, ke mi devus unue esplori pri eble jam ekzistantaj versioj. Tiam mi trovis la version de Vitor Mendes, kaj ŝtelis tiun verson ("Mi ne povas ja"). Al ĉiuj aliaj similaj versoj mi alvenis memstare. Bedaŭrinde mi ne sukcesis redoni la rimojn.
Ŝajnas al mi, ke ambaŭ tradukoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kaj eble oni povus fari el ili trian, pli bonan, kompromisan version.

- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Dek unua trajno

Haveno Soleco

(Originala Titolo: Porto Solidão)
Verkis: Zeca Bahia k Ginco
Traduko: Manno Montanna k Miguel Bento

Se velŝipo ekripozus
sur la polmo de mia man’

Tiam mi blovus ĝin sentimente
Kaj ĝin lasus pluiri ĉiam
laŭ la voj' de mia kor'

Ho! mia kor’, serenas kiel mar’,
kiu kaŝas tiom da sekretoj
pri versoj pereintaj kaj ekstertempaj

Rimoj el ventoj kaj veloj
Vivo kiu ŝajnas martajd’
La malespera soleco ŝprucas
Ĵetante min al tiu kaj’



Voĉo: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).