Mostrando postagens com marcador Dolores Duran. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Dolores Duran. Mostrar todas as postagens

La nokto de karino

(Originala titolo: A noite do meu bem)
Verkis: Dolores Duran
Traduko: Sylla Chaves

Volas mi en la mondo la rozon plej belan
kaj la plej frue venantan lumon stelan
por la belig' de l' nokto de karin'!

Serĉas mi la trankvilon de dormo infana,
la tenerecon de tuŝo du-mana,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Volas mi tutan gajon de ŝipa reveno,
la sindonemon de flora ĝardeno,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Mi volas amon falantan en ondo,
mi volas tutan belecon de l' mondo,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Kiel la hora fluad' vundas min!
Kiel mi volus gardadi ĝis fin'
l' okulojn puraj por rigardi ŝin!



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto de paco

(Originala titolo: Cantiga de paz)
Verkis: Dolores Duran (spirito) k Brunilde Mendes do Espírito Santo (mediumo)
Traduko: Flávio Fonseca

Se vi volas ke l' pac'
Lokiĝu en korspac',
Do frato, aŭdu min:
Silentu kaj atendu
Printempan rean splendon
Kun preĝo en la sin'.

Transformu la singulton
En ridesperan multon
Pri la morgaŭa ven'.
Post la forta tempesto
Ĉiam venas bonesto,
Nun aŭ en posta ben'.

En via longa vojo,
Nur vi en ĉiu fojo
Dornojn transformadu
En parfumitajn florojn,
Por ke je fidhonoro
Ornamu viajn padojn.

Rigardu ĉirkaŭ vi:
Animoj petas pri
Porcio de la am'.
Tristecon vi forgesu,
Ridetu, helpu, jesu
Al iu ajn, la sam'.

Sub ventpluva vetero,
Tritiko oras teron
Dum silenta dolor'.
Kaj kiam nubo pasas,
La bona tero lasas
Revenon de ekflor'.

Imitu la Naturon,
Kiu disverŝas puron
Kvazaŭ luma flag'.
Kaj kiam nokto venas,
Ĉielo steloplenas
Ĝis noviĝinta tag'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pro vi

(Originala titolo: Por causa de você)
Verkis: Tom Jobim k Dolores Duran
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, atentu kiel mi aspektas triste kaj
Ĉio plu ĉirkaŭ mi
Tiu tristeco tre granda nun loĝas en ĉio
Tuŝita de vi

Eĉ nia domo, karulo, eĉ ĝi alkutimiĝis
Vin gardi en si
La floroj ĉe l' fenestro ridetis, kantadis
Feliĉaj nur pro vi

Vidu, karulo, ne plu
Nin lasu por ĉiam'
Ni estas vivo kaj revo
Ni estas nia am'

Venu, karul', pro bonvol'
Ne lasu, ke la mond' kaŝu vin per nebul'
Brakumu min silente
Kaj ne, ne memoru,
Ne ploru, karul'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nigraj manteloj

(Originala titolo: Coimbra)
Verkis: Raul Ferrão k José Galhardo
Traduko: Othon Baena

La plej fama lernejo de nia bela lando
inter arbaro staras kaj ĉarma banstrando
Tie oni bone lernas kun sento de la kor'
kiel nuba estas rememor'

Sed estas bele vidi, la majstroj eldiras nin
ĉe vi alvokon aŭdu de virin'
Manteloj nigraj tie studas por estonto
vigliĝante volonto kaj anim'

Doloro tage kreskas plezuro estas fabel'
nun diras ĉiu kor' kaj plendas
Sed aŭroro en la ĉiel'
fortigas nian penson kaj fonto vivan lumon etendas


Rim: Registrita de Dolores Duran en sia albumo Dolores Viaja, en 1955.



Kantas: Dolores Duran
(Pli nova video, kun korektita teksto)



Kantas: Dolores Duran


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sunvojo

(Originala titolo: Estrada do sol)
Verkis: Tom Jobim k Dolores Duran
Traduko: Flávio Fonseca

Estas maten’,
Suno venas kaj roso mienas, pro luma impres’,
kiel stela kondens’,
kiel danco de bril’
laŭ ĝoja vento, kiu kanton portas nun.

Prenu mian manon kaj ni kune iru for
Sen la pens’
Pri aferoj pasintaj, suferoj kaj revoj kaj plor’,
Ĉar la nova maten’
Jam fariĝis konsil’.
Donu la manon, kaj ni iru al la sun’!


Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).