(Originala titolo: Cruzada)
Verkis: Tavinho Moura k Márcio Borges
Traduko: Flávio Fonseca
Solece mi ne scias
Tra stratoj iri
Pro la danĝeroj nin ĉirkaŭantaj
En ĉiu vojo
Vidiĝas ne la sun', sed
Min trankviligas via rigard'
Mi ne plu volas sangon
En vejnoj mortan
Mi volas ŝirmon en viaj brakoj
Min bruligantaj
Vidiĝas ne la kaj', sed
Min trankviligas via rigard'
Vi ja similas al mi, ho
Vin ne sinjor' akompanas
Kaj ankaŭ vi, se donas kison, do efikon
Flor' sur fenestroj de l' domo
Okul' sur la malamiko
Kaj ankaŭ vi, se donas kison, do efikon
Se donas ridon, donas pikon
Mi ne plu volas sangon
En vejnoj mortan
Mi volas ŝirmon en viaj brakoj
Min bruligantaj
Vidiĝas ne la pac', sed
Min trankviligas via rigard'
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Márcio Borges. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Márcio Borges. Mostrar todas as postagens
Al Lennon kaj McCartney
(Originala titolo: Para Lennon e McCartney)
Verkis: Lô Borges k Márcio Borges k Fernando Brant
Traduko: Vitor Mendes
Pro kio via nesci'
Pri l' okcidenta rub'?
Jam ne plu estas motiv'
Por soleco kaj por la tim'
Ĉiu tago jen estas por viv'.
Pri mia okcidentec'
Ĉu vi ne scios ja?
Jen ke tim' ne gravas plu
La timemo ne gravas plu
Ĉiu tago jen estas por viv'.
Mi estas el Sudamerik'
Mi scias ke ne scios vi,
Sed mi estas nun cowboy
El or-ter' mi samas al vi,
Estas mi el mond' kaj el Minas'.
Rim (Notoj de la tradukintoj):
1- La aŭtoro preferis lasi la anglan vorton cowboy (koŭboj') pro tio, ke la muziko temas pri kantistoj kiuj deziras montri ke ili estas famaj kaj bonaj simile al ili, kaj ne rubo. Tial en la portugala versio estas menciita tiun anglan vorton ĉe ĉi tiu diraĵo.
2 - Márcio Borges, kiu komponis la tekston kune kun Fernando Brant, rakontas en sia libro Os sonhos não envelhecem (t.e. La revoj ne maljuniĝas) ke li, kiam aŭdis la muzikon de Lô Borges, meze de makaronia manĝado inter amikoj, sugestis ke la muziko temus pri tio, ke ili estas tiel bonaj verkistoj kiel Lennon kaj McCartney, sed tiuj lastaj tute ne scius pri ili. Lô Borges ŝatis la ideon kaj la kanto estis tre rapide komponita.

Assinar:
Postagens (Atom)