Verkis: Afonso Camboim
Kelkaj amikoj demandas ĉu ni estas frenezaj,
ĉu nia kapo ne plu estas nia gvidanto,
nur ĉar ni volas esperantistigi l’ Planedon
nur ĉar ni volas fari el la mondo urbeton.
Niaj amikoj ne pensas tion pri militantoj,
koruptuloj, egoismaj, nek konfortemuloj...
Niaj amikoj staris rigardante ĉion
kio, marŝante, transiris kaj forlasis ilin.
Mi demandas tiujn amikojn ĉu ili jam pensis
pri homar’ sin komprenanta, ĉu ili jam pensis.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Afonso Camboim - A. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Afonso Camboim - A. Mostrar todas as postagens
Direktoj
Verkis: Afonso Camboim
Voĉo kaj la gitar’
geedziĝas je sonar’,
lampir’ relumas dum
lumas ĉiele lun’.
Estas la verand’ anten’
de feliĉo, la haven’
de lumeroj de la sun’
reflektitaj de la lun’.
Kaj geamikoj la feston
faras, la ĝojo staras,
ridas kaj dancas kun ni.
Samkiel sonoj, la paroj
tutharmonie brakumas sin
- kisoj estas la vin’.
Samkiel sonoj la paroj
brakumas sin. La rezonoj
estas alia destin’.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Voĉo kaj la gitar’
geedziĝas je sonar’,
lampir’ relumas dum
lumas ĉiele lun’.
Estas la verand’ anten’
de feliĉo, la haven’
de lumeroj de la sun’
reflektitaj de la lun’.
Kaj geamikoj la feston
faras, la ĝojo staras,
ridas kaj dancas kun ni.
Samkiel sonoj, la paroj
tutharmonie brakumas sin
- kisoj estas la vin’.
Samkiel sonoj la paroj
brakumas sin. La rezonoj
estas alia destin’.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Ampeco
Verkis: Afonso Camboim
Sub la sun' de Kujaba’,
kisar’, kissonĝo,
kisar’, kissonĝo,
kisar’, kissonĝo,
ja rev’.
De Brazilj’, aŭ de ni mem,
la tem’, la am’;
la sem’, la am’;
la tem’, la am’;
ja rev’.
Semadante tra l’ semajn’
amajn semojn, ie ajn,
ĝis la fin’, la stacidom’,
ni, ne pli ol unu hom’.
Ni, ne pli ol unu hom’.
Nur batitaj de la temp’
(tiu monstro) kaj distanc’.
Eĉ ĉe l’ bruo de l’ stacidom’
ni ekkriis: ĝis la am’!
ni ekkriis: ĝis la Om!
Rim:
- Kujabao = urbo en centrokcidento de Brazilo.
- Braziljo = ĉefurbo de Brazilo.
- Om = (aŭ aum) estas la praa sankta sono kaj spirita simbolo de hinduismo, budhismo kaj aliaj aziaj tradicioj, reprezentanta la universon kaj kreadon.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)
Vidu kaj elŝutu la partituron.

Parabolo
Verkis: Afonso Camboim
Diid' Diero
Dia il' diigebla
Dia il' Diero
Mi
Superan mion
Superirado
Rekonatigas
Lin
Memrealiĝo
De l' trairado
Jen la solsola
Fin'
Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim
Videofarado: Joacir Camboim

Flugo
Verkis: Afonso Camboim
La abeloj belaj
sur la floroj el-
prenas mielon, mielon...
La abeloj belaj.
Viaj lipoj mielaj
min igas abelon.
Jen, do, mia cel':
suĉi floron belan. Ĉu
vi estas floro? Ĉu
mi estas abelo? Ĉu
vi estas floro? Ĉu
mi estas abelo? Jes.
Mi pensas jese ĉar
vi estas milda kaj
bonodorega; ĉar
vi estas dolĉa kaj
mi ĉiam flugas...
Mi ĉiam flugas...

Mi amas vin
Verkis: Afonso Camboim
Vidu bestojn,
birdon kiu forflugas
tra landlimojn
ĉar ĝi povas pepi
ie ajn
ie ajn
Jen,
en Sudatlantiko
maljuna fiŝo
rakontas fabelojn
al pluraj fiŝidoj
aliakvanaj
aliakvanaj.
Nur ni
estas mutaj, surdaj
antaŭ samspecanoj
alilandaj.
alilandaj
Nur ni
la raciuloj,
kiuj skribas
kiuj havas komunikilojn
komunikilojn.
Neniu pli ol ni
kiuj povas,
kiam volas,
kiuj diras “Mi
amas vin
Mi amas vin".
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu bestojn,
birdon kiu forflugas
tra landlimojn
ĉar ĝi povas pepi
ie ajn
ie ajn
Jen,
en Sudatlantiko
maljuna fiŝo
rakontas fabelojn
al pluraj fiŝidoj
aliakvanaj
aliakvanaj.
Nur ni
estas mutaj, surdaj
antaŭ samspecanoj
alilandaj.
alilandaj
Nur ni
la raciuloj,
kiuj skribas
kiuj havas komunikilojn
komunikilojn.
Neniu pli ol ni
kiuj povas,
kiam volas,
kiuj diras “Mi
amas vin
Mi amas vin".
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Sube
Verkis: Afonso Camboim
Eĉ sur la Pamiro,
sur la Ejfel-Turo,
aŭ en aviadilo,
ila spacveturo,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la besta homa koro sub-estas.
Eĉ sur la luna planko,
sur ia ajn planedo,
sur la plej alta sonĝo,
senefika rimedo,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la besta homa koro sub-estas.
Sub elektra seĝo,
sub la Honto-Muro,
sub la atombombo,
sub la homa Juro,
sub la propra kapo,
intelekta vipuro.
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la homa kor’ ankoraŭ sub-estas,
la besta homa koro sub-estas.
Rim: Registrita en la kasedo Eltransformiĝo: memeldona, 1982 (elĉerpita).

Reordiĝo
Verkis: Afonso Camboim
Mar-ter-tremoj, ondoj, pulvor’,
fulm-ventegoj, tondroj, vulkan’,
polucio, sango, stertor’,
ŝajne novribel’ de l’ Titanoj.
- Tute ne, nur amo de Zeŭs.
Planedestrordon’ eĥas for:
“Elementanarkio jam”.
Kiel transformiĝo de l’ or’,
jen la transformiĝo de l’ hom’
(purigad’ por l’ alven’ de l’ Am’).
Kaj la eksplod’ de l’ atombomb’,
la pseŭddetru’ de l’ packolomb’,
estas nur la tuŝet’ de l’ Demon’...
estas nur la helpet' de l' Demon'...
estas nur la helppet’ de l’ Demon’.

Eltransformiĝo
Verkis: Afonso Camboim
Malfeliĉon mi ne plu gastigos kiam
miaj menso kaj koro estos ejoj de l’ am’
kiam mi ne plu pensos malbone pri bon’
kiam, tuj, mi ne estos farita el ŝton’.
Mia penso vojaĝos tra ĉiu stelar’
la homaro laŭ mi estos granda fratar’.
Do, facile ekkonos la Patron, mi kaj
ĉiu persono ekiĝonta kun mi, iu ajn.
Sed igi-iĝi, aliiĝi, estas ega labor’:
malŝtonigi la menson, la koron, je flor’.

Assinar:
Postagens (Atom)