Mostrando postagens com marcador Luiz Carlos Sá. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Luiz Carlos Sá. Mostrar todas as postagens

Min ade ĉasas mi

(Originala titolo: Caçador de mim)
Verkis: Sérgio Magrão k Luiz Carlos Sá
Traduko: Flávio Fonseca

Pro tia am’
Pro tia korflam’
Modelis min emoci’
Dolĉa, kruela,
Mava, anĝela,
Min ade ĉasas mi

Katenigita
Al kanto pita
Al senfina pasi’
Tre malproksime
Trovos anime
Min ade ĉasas mi

Sen ia tim’
Escepte pro kur’ de l’ lukto
Sen ia far’
Escepte forgesi timon
Malfermi bruston deve
Laŭ mema serĉo
Eviti la kaptilojn
De l’ densa peĉo

Daŭras revad’
Samkiel vojaĝ’,
Sed kien min portos ti’?
Mi trovos kion
Sentigas mion
Min ade ĉasas mi


Rim: pita = malgrand(aĉ)a, laŭ Suplemento de PIV 1987.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kunpatro, hej

(Originala titolo: Compadre meu)
Verkis: Luiz Carlos Sá k Zé Rodrix k Guarabyra
Traduko: Vitor Mendes

Kunpatro, hej
Jen ke mia kor' min vokas
Ĉu ĝi pravas ĉu ĝi mokas?
Diras ĝi ke vi revenis jam

Kunpatro, hej
Estas ne ĉi antaŭsento
Nur afero de momento
Laŭ la fam'

Kunpatro, hej
Kiu estas ja riĉulo
Ne permesu veni brulo
Al la am' de l' fil' kaj de edzin'

Kunpatro, hej
Via knab' en tiu aĝo
En la urb', aer-damaĝo
Trafas lin...

En tiu foj' venis vi kaj venis knab'
Kaj jen tre bela rid'
Vidis li la pluvon en kaskad'
Ho mia kor' ne ĉifoje trompu min
Diras vi ade nur pri
La kunpatra reven'
Ĉar resopiro estas ja malben'

Kunpatro, hej
Metu trupon al vojaĝo
Venu fil', l' edzin' kaj saĝo
Venu vi for de la fi-tombej'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Birdiĝo

(Originala titolo: Pássaro)
Verkis: Luiz Carlos Sá k Guarabyra
Traduko: Cícero Soares

Ĉiu ludant'
de la gitar'
ne povas kantadi, ne plu
se oni nomas lin mensogulo

Li volas iĝi birdo en aero flui
Volas birdiĝi kaj vanui


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Birdiĝo
Birdiĝo

Birdiĝo

(Originala titolo: Pássaro)
Verkis: Luiz Carlos Sá k Guarabyra
Traduko: Vicente Sales

Gitarludist’ en sia lud’
Ne eblas kantada pluir’
Se oni nomas lin mensogisto.

Li birdiĝemas pri flugad’ flugad’ flugad’
Por malaperi kaj forir’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Birdiĝo
Birdiĝo

Birdiĝo

(Originala titolo: Pássaro)
Verkis: Luiz Carlos Sá k Guarabyra
Traduko: Vicente Sales

Al gitarist’ en sia lud’
Ne eblas la kant', la pluir’
Se oni nomas lin mensogisto.

Volas birdiĝi li rondiri en aero
Do malaperi per forir’


Rim: la tradukinto preferas ĉi tiun el siaj versioj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Birdiĝo
Birdiĝo