Mostrando postagens com marcador Lenine. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Lenine. Mostrar todas as postagens

Pacienco

(Originala titolo: Paciência)
Verkis: Lenine k Dudu Falcão
Traduko: Cícero Soares

Eĉ se korpo kaj animo petas pli da kalmo
Kaj ĉirkaŭe ĉio pledas por silenta psalmo
La vivo ne haltas

Dum la akcelo de la tempo ĉion voras
Mi ĝin rifuzas, mi tempumas, mi langvoras
La vivo valoras

Dum ĉiu hom’ atendas la kuracon de l’ malbon’
Kaj la frenezo kurekuras, son’ de kanon’
Afektas mi paciencon

La mondo turniradas rapide pli kaj pli
Se ni atendas de l’ mond’ la mond’ atendas de ni
Elekton de pacienco

Ĉu estas tempo kiu mankas por la kompren’
Ĉu kuracilo iĝas samtempe la venen’
(kaj la vero jen)
La vivo valoras. Ĝi oras.

Eĉ se korpo kaj animo petas pli da kalmo
Kaj ĉirkaŭe ĉio pledas por silenta psalmo
La vivo ne haltas
La vivo ne haltas, ne.
(La vivo valoras)



Kantas: Cícero Soares
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Faru

(Originala titolo: Do it)
Verkis: Lenine
Traduko: James Rezende Piton

Se vi lacas, sidu
Se vi ĝojas, ridu
Se vi kredas, fidu
Je malkredo, vidu
Vi en hast', rapidu
Vi en hast', rapidu

Pro doloro ploru
Pro forges', memoru
Scivolant', esploru
Kredemul', fervoru
Por la bon' laboru
Por la bon' laboru

Nur por danci, festu
Laŭ okaz', investu
Se vi emas, restu
Se ĝi taŭgas, vestu
Por efiko, testu

Post laboro, ĉesu
Se ĝi pezas, pesu
Je l' amor', karesu
Pri erar' konfesu
Bone lin impresu
Bone lin impresu

E-O, hm! Nanananan!
E-O, hm! Nanananan!
E-O, hm! Nanananan!
E-O, hm!

Se vi ŝatas, prenu
Aliajn vi ne ĝenu
Se vi povas, trenu
Kiam ajn vi venu
Laŭ la ŝarĝ', eltenu
Laŭ la ŝarĝ', eltenu

Ĉiujn pordojn ŝlosu
Propran truon fosu
Dentojn bone brosu
Piednotojn glosu
En inundo flosu
En inundo flosu

Se ĝi bonas, miru
Se malbone, ŝiru
Triumfon admiru
Estas tempo, iru
Veron klare diru

Por la ŝuldo, vetu
Se vi volas, petu
Post la traf', ripetu
Al la plan' vin ĵetu
Ne vin suben metu
Ne vin suben metu

E-O, hm! Nanananan!
E-O, hm! Nanananan!
E-O, hm! Nanananan!
E-O, hm!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).