Mostrando postagens com marcador Mikel Klav - A. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Mikel Klav - A. Mostrar todas as postagens

Aerobus'

Verkis: Mikel Klav

Aerobus’, aerobus’
Legita en libro “Nia Hejm’”
En eterea mondo estas ĝi
Aerobus’, aerobus’

Ĝi flugas sur senfina spac’
Nevidebla kaj rapida jam
Kiel luma rapidec’
Vojaĝanta tra univers’

Ni volus do vojaĝi en ĝi
Mirigi la ĉielan urbon
Inter grandega stelar’
Inter grandega stelar’
Inter grandega stelar’

Aerobus’, aerobus’
Inter grandega stelar’
Aerobus’, aerobus’
Aerobus’, aerobus’

Aerobus’, aerobus’
Legita en libro “Nia Hejm’”
Aerobus’, aerobus’
Inter grandega stelar’
Aerobus’, aerobus’
Vidita en filmo “Nia Hejm’”
Aerobus’, aerobus’


Rim:
- "Nia Hejm'" (originale Nosso Lar) estas libro verkita de Chico Xavier, diktita de la spirito André Luiz, kaj esperantigita de Porto Carreiro Neto. En 2010 estis lanĉita kinfilmo bazita sur la libro.
- Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Brila stelo

Verkis: Mikel Klav

Iam mi estis vespere
Subite mi rigardis ĉielon
Surprize mi miris pri bela stelo
Sed estis ĝi brila verda stelo

Bela hela, brila stelo
Rigardas mi grandan ĉielon,
Tre mirinda en firmamento
Ĝojas mi pri vera espero

Rimarkis mi ĝian brilon
Ĉu signifas ian signon?
Por mi estas pli ol tio!
Ĝi brilas por plibona vivo (plibona vivo ...)

Bela hela, brila stelo
Rigardas mi grandan ĉielon,
Tre mirinda en firmamento
Ĝojas mi pri vera espero

Pensoj, spiroj pro brila stelo
Revu ni pri plibona mondo
Mi deziras bonon pro la espero

Bela hela, brila stelo (brila stelo ...)
Bela hela, brila stelo (brila stelo ...)
Tre mirinda en firmamento
Rigardas mi grandan ĉielon
Bela hela, brila stelo (brila stelo ...)
Ĝojas mi pri vera espero


Rim: Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Realeco

Verkis: Mikel Klav

Vivu la vivon
Ĉar ĝi rapide pasas
Profitu bonajn okazojn
Forgesu problemojn
Promenu bonajn amikojn
Tiel amuziĝu ja
Se vi ne trovis la amon
Vi iam povos trovi jam

Serĉu alian spacon
Alian manieron
Por esti feliĉa
Ne estas limo

Vi povas forgesi la ĉagrenojn
Fari kiel mi, vivi alian realecon, realecon, realecon, realecon

Ŝanĝiĝu momento, spiru alian aeron
Eniru novan etoson, uzu Esperanton
Fariĝu amikeco kun internacia lingvo

Vi povas forĵeti la angorojn
Fari kiel mi, vivi alian realecon, realecon, realecon
Vivi alian realecon, realecon
Fari tiel ĉi, ĝui alian realecon, realecon, realecon

Serĉu alian spacon
Alian manieron
Por esti feliĉa
Ne estas limo

Vi povas forgesi la malamon
Fari kiel mi, vivi alian realecon, realecon, realecon
Tiel venos la beleco kaj klareco
Fari tiel ĉi, mirigi alian realecon, realecon, realecon
Kreu vian propran realecon, realecon, realecon
Vi povas vojaĝi vian propran vojon
Realecon, realecon, realecon, realecon


Rim: Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Senbrida mond’

Verkis: Mikel Klav

Ankoraŭ ne aperis solvo por la kontrol’
Kelkaj estroj ne regas laŭ la leĝoj
Tiel daŭras la aferoj
Ne komunaj ĉagrenaj kaj angoraj

Kial ankoraŭ ne ekzistas solv’ ia,
por senbrida mond’?
Ĉu ĝi aperos, ĉu ĝi veras aŭ ĉu ĝi ekzistas?

Mi ne sukcesas pli suferi
Kiam mi vidas homojn en milit’
Traktitajn kiel ŝtonoj
Sen viv’, emoci’, kaj pac’
Kaj ankoraŭ daŭras niaj tempoj
Vunditaj homoj falintaj sur la plank’
Troas perfortad’, nenia solv’
Tiel finfine, vivas ni en senbrida mond’
mond’, mond’


Rim: Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ŝanĝo de l' sezonoj

Verkis: Mikel Klav

En certa tago de printempo
Mondo estis en dolor'
La vento pasas kun la ploro
Kaj la seko de la kor'
Momentoj de memoroj miaj
Ŝirmita estas mi en hejm'
Atendas ni la signalon
De l' kuraco kaj esper'

Dum la sezonoj tiel pasas
Adiaŭ estas en la fam'
Forte bravas la sufero
De tiuj kiuj iras for
Mi gardos ilin kiel florojn
Interne de mia kor'
Ia renkonto proksimiĝos
Se alvenos mia hor'


Rim: Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mia idolo Ĉarli Ĉaplin (Karleto estas...)

Verkis: Mikel Klav

Kiam infane, ni spektis lin en TV
En nigra, blanka, muta kaj ĉiam en ĝoj’
Ridoj ĝis hodiaŭ li kaŭzas al ni
Plejbona feliĉist’ eterne estas li (estas li...)

Refreno:

Mi volus esti en la filmoj
Ĉe li mia idolo, Ĉarli Ĉaplin
Mi volus esti en la filmoj
Ĉe li mia idolo, Ĉarli Ĉaplin (Ĉarli Ĉaplin...)

Karleto estas

En cirko tre amuza ridegis ni, pli kaj pli
Kiel knabo en scenej’ volus esti mi
Promenanta tra la luma urb’ revas mi
Karleto en muta filmo estas pli ol mil vortoj

Ripetas refrenon

La granda diktator’, Esperanto aperis
Li montris gravecon de komuna lingv’
Feliĉa estis mi pro tiu scen’
Reĝo de l’ humoro, amis la pacon

Ripetas refrenon



Kantas kaj klavarludas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Diferencoj

Verkis: Mikel Klav

La mondo ne estas nur kiel estis antikve
Ĉio ŝanĝiĝas dum la tempoj
Transformiĝas la tero
Kaj kelkaj homoj vivas en diferencoj

Refreno:

Diferencoj tiel plu
Ni devas vivi ilin
Ni kreu harmonian homaron
Por ke ni vivos ĉiam feliĉaj

Ni bezonas neŭtralan aferon
Kiu povos unuigi la homaron
Por tiel plu komprenigi diferencojn

(Ripetas refrenon)

Ni devas protekti la naturon
Defendi la arbarojn
Por ke estonte niaj infanoj
Povos kunvivi diferencojn

(Ripetas refrenon)

Tiel feliĉaj, tiel feliĉaj...


Rim: Tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Realeco, de Mikel Klav, eldonita de Vinilkosmo (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).