Mostrando postagens com marcador Luiz Antônio. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Luiz Antônio. Mostrar todas as postagens

Sambularo

(Originala titolo: Bloco do sujo)

Pasas la sambularo
Sen la maskaj kostumoj
Tamen per simplaj drumoj
Sur popol' venas gaj'

Pasas la sambularo
Kvazaŭ ĉipa parado
Drumo estas de lado
Homoj nur kantas kaj

Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Mankas vera timbal'

Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Estas jam karnaval'!...





KURIOZAĴO: Sambularo estas vorto proponita de la tradukinto por portugallingva "bloco carnavalesco", tipaj manifestiĝoj de strata karnavalo en Brazilo. Kelkaj estas tre bone organizitaj, kaj aliaj ("blocos do sujo" aŭ "blocos de sujo", t.e. "malpuraj sambularoj") estas improvizitaj kaj malorganizitaj: karnavaluloj kun improvizitaj aŭ ordinaraj kostumoj kuniĝas kaj je sono de ankaŭ improvizitaj instrumentoj defilas tra la urbo, kantante kaj dancante karnavalajn marŝetojn kaj sambojn de la samblernejoj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Povra domo zinka

(Originala titolo: Barracão de zinco)
Verkis: Oldemar MagalhãesLuiz Antônio
Traduko: Wel

Ve povra dom'
En izolo sur monto
Helpopete sen honto
Kaj la urbo apud vi

Ve povra dom'
Certe vin mi aŭskultas
Voĉo kiu singultas
Kiun ja rekonas mi

Povra domo zinka
En la lando tradici'
Povra domo zinka
Tristo de ĉiuj ni


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sitelo sur la kapo

(Originala titolo: Lata d'água na cabeça)
Verkis: Luiz Antônio k Jota Júnior
Traduko: Wel

Kun sitelo sur la kapo
iras Maria, iras Maria.
Sola kun siaj problemoj,
poka mono, multaj ĝemoj:
Povra Maria!

Maria loĝas en granda favelo,
distance de la urb' kun strato glata,
suferas sub la pezo de l' sitelo.
Maria estu vi de ni laŭdata!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Lad-akvujo (sur la kapo)

Lad-akvujo (sur la kapo)

(Originala titolo: Lata d'água na cabeça)
Verkis: Luiz Antônio k Jota Júnior
Traduko: Wel

Lad-akvujon sur la kapo
portas Maria, portas Maria.
La monteton supren-iras,
per la man' infanon tiras,
supren Maria.

Per lavo de tolaĵo en la alto
ŝi por la pano luktas tra la vivo,
kaj sonĝas pri la luks' el la asfalto,
ĝi kiu finas rande de l' deklivo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Sitelo sur la kapo