Mostrando postagens com marcador Fagner. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Fagner. Mostrar todas as postagens

Plumoj de l’ tie’

(Originala titolo: Você Penas do tiê)
Verkis: Hekel Tavares k Nair Mesquita
Traduko: Vicente Sales

Ĉu vi jam vidis kantantaron en arbar’
De la birdetoj, ĝuste dum la sunsubir’?
Ĉu vi jam aŭdis malĝojkanton arapongan,
Kiu anoncas: baldaŭ pluvos sur la ter’?

Ĉu vi gustumis gvabirobon tre maturan,
Vidis la tagon, kiam venas la vesper’?
Ĉu vi jam sentis el la rosaj ebenaĵoj
La dolĉodoron el la musambea ber’?

Ĉar mia amo havas iom el ĉi ĉio,
Kaj sur la lipoj pluman ruĝon de l’ tie'.
Kiam ĝi kantas, eĉ la birdoj plensilentas,
Ili konscias, mia am’ estas vi mem,
Vi mem, estas vi mem, vi mem, vi mem

Havanta lipojn ruĝkolorajn de l’ tie'.


Rim:
- Arapongo - (Procnias nudicollis) migrantaj brazilaj birdoj el familio kotingedoj rimarkinda pro ĝia laŭta metala bleko, kiel martelo sur amboso. (El Vikipedio)
- Gvabirobo - (Campomanesia pubescens) komuna nomo al pluraj arboj kaj arbetoj de la familio de la mirtacoj. (El vortaro VTF)
- Musambeo (brazila nomo: Muçambê) - botanika genro apartenanta al la familio Cleomaceae.
- Tieo (brazila nomo: Tiê) - (Ramphocelus bresilius) specio de brazila ruĝpluma birdo.

- Vidu portugallingvan analizon de la traduko faritan de la tradukinto ĉe Klubo Brazila Muziko.

Obs:
- Arapongo - (Procnias nudicollis) pássaro migratório brasileiro da família cotingidae, que se destaca por sua potente voz metálica, como um martelo sobre uma bigorna. (Vikipedio)
- Gvabirobo - (Campomanesia pubescens) nome comum a várias árvores e arbustos da família das mirtáceas. (Do dicionário VTF)
- Musambeo (nome brasileiro: Muçambê) - gênero botânico pertencente à família Cleomaceae.
- Tieo (nome brasileiro: Tiê) - (Ramphocelus bresilius) espécie de pássaro brasileiro de plumagem vermelha.

- Veja uma análise da tradução feita em português pelo tradutor, no Klubo Brazila Muziko.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, registrita kaj famigita de Fagner kvazaŭ de li adaptita el folklora kanto, fakte estis verkita kaj eldonita de Hekel Tavares en 1928, kaj dediĉita al tiama lirika kantistino Gabriella Besansoni Lage. Post la registro de Fagner, pluraj aliaj brazilaj artistoj ankaŭ registris ĝin, kiel interalie Joanna, Nara Leão kaj Nana Caymmi, kaj la vero aperis nur 26 jarojn poste.
Legu pli pri tio ĉi tie (portugallingva, postulas registriĝon) aŭ ĉi tie (portugallingva, mallonga).



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Riveloj

(Originala titolo: Revelação)
Verkis: Clodo Ferreira k Clésio Ferreira
Traduko: James Rezende Piton

Tag' alivestita de vigla sopiro,
Reviviga cel'
Domoj misuzitaj, litoj disigitaj
Metas en rivel'

Kiam oni provas resti nur singarde
For de la influ',
Sento izolita, inta, sufokita,
Ree ĝenas plu


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉina oranĝo

(Originala titolo: Laranja da China)
Verkis: Fagner k Fausto Nilo
Traduko: Flávio Fonseca

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Blanka sablejo, sablo senfina
Verda la mar', sunsubiro kulmina

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Ĉiela stri', mia am' tute fascina

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Kaj mia am' dormigis sin
Pro la miel', ne la uzina

Blanka sablejo, sablo senfina
Velo sur mar', lum' kristalina
Oranĝo de l' tero, koka-kolao ĉina



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
(Muzikaranĝo de Menescal k Oberdan
el la albumo “Romance Popular”, de Nara Leão)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tradukiĝo

(Originala titolo: Traduzir-se)
Verkis: Fagner k Ferreira Gullar
Traduko: Cícero Soares

Unu parto de mi
ĉiuj sen limo:
kaj alia, neni':
kavo sen fino.

Unu parto de mi,
popolamas':
alia, malkomforto
kaj solec'.

Unu parto de mi
pesas, mezuras:
kaj alia kapturnas.

Unu parto de mi
manĝofestenas:
kaj alia miremas.

Unu parto de mi
estas tutcerte:
kaj alia montriĝas
senaverte.

Unu parto de mi
estas vertiĝo
kaj alia, lingvaĵo.

La traduko de part' en
alia parto
— por mi demand' de viv' aŭ morto — ĉu ĝi arto?



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Tradukiĝi

Preĝo de Sankta Francisko

(Originala titolo: Oração de São Francisco)
Verkis: Padre Irala (sur teksto atribuita al Francisko el Asizo)
Traduko: Flávio Fonseca

Sinjor', el mi faru ilon de via pac'
Al malamantoj mi portu la amon
Al la ofendantoj mi portu pardonon
Al malkonkordantoj mi portu konkordon
Al la dubantoj mi portu fidon
Al erarantoj mi portu la veron
Al senesperuloj mi portu esperon
Al la malĝojuloj mi portu la ĝojon
Al la mallumo mi portu lumon

Ho Majstro, ke mi volu esti pli
Konsolanto ol konsolato
Kaj komprenanto ol nur komprenato
Amanto ol amato
Ĉar donante oni ricevas
Kaj pardonante oni indas pardonon
Kaj ja mortante oni vivas
En eterna vivo


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estas tiel konata, ke multegaj artistoj el diversaj religioj, tra la tuta lando, ĝin registris kvazaŭ ĝi estus "anonima". Tamen ĝia unua registro, far la aŭtoro mem, okazis en la vinila disketo Irala Canta, lanĉita de Eldonejo Vozes, en 1968. Kaj en tiu ĉi ligilo vi povas aŭdi la aŭtoron ludantan ĝin (en minuto 5'16", portugallingve).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Motivo

(Originala titolo: Motivo)
Verkis: Fagner k Cecília Meireles
Traduko: Francisco Valdomiro Lorenz

Mi kantas je ĉi tiu fojo,
Momente sentas mi kvieton,
Nek ĝoj' min premas nek malĝojo,
Min - poeton.

Min al Naturo amo ligas,
Ne premas ĝu' min nek turmento;
La tagojn, noktojn mi pasigas
En la vento.

Ne scias mi ĉu l' veston ŝiros
Aŭ ĉu kun nova mi refestos;
Ne scias mi ĉu mi foriros
Aŭ ĉu mi restos.

Mi kantas. En la kant' radias
Eterna sango, harmoni';
Ke iam mortos mi, mi scias:
Nenio pli.


Rim: Fakte Lorenz tradukis ne kanton, sed poemon. La kantisto Fagner verkis la melodion sur la portugallingva originalo kaj ĝin lanĉis sur la unua eldono de sia albumo Quem viver chorará en 1978, kiam la tradukinto jam estis forpasinta. Tamen la traduko estas plejparte kantebla kaj Lorenz estas tre grava, tial ĝi estas tute publikiginda en nia retejo (La traduko troviĝas ankaŭ en la libro Brazila antologio poezia, eldonita de Societo Lorenz en 1994).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hirundo

(Originala titolo: Ave coração)
Verkis: Clodo Ferreira k Zeca Bahia
Traduko: Jorge de Oliveira

Flugante, mi ne scias kien, tiu hirund' libera
Serĉas la kunulon jam de longe perdiĝintan
Heroo tute senespera, ĝi volas nur ripozi en somera sun'
Kaj elteni jam ne povas la solecon, kiu regas nun
Jes, ja estas mia kor' libera kaj soleca
Tra sezono post sezon' mi nur pasigas tempon
Heroo tute senkuraĝa, mi fariĝas lulinfan' en viaj brakoj
Kaj la koro flugas alten, tre alten en la spacon


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Travivado

(Originala titolo: Noturno)
Verkis: Caio Sílvio k Graco Sílvio
Traduko: Jorge de Oliveira

La fulmo en l' okuloj,
L' amara, akrega parolo
Trankviligas mian koron
Sed ne mortas mia volo

Kaj nun mi ne suferas
Ĉar mi bone scias,
Ke l' arboj maljuniĝas
Kaj la vento de l' aŭtuno
Blovas forte

Ĉi-foje mi nur emas fidi
Je la ver' de l' pulsobatoj
Kaj la brilega lumo
Ĉe l' komenco de la voj'
Jam ne vidiĝas plu,
Jam ne vidiĝas plu

Ha, kruda travivado!
Vi tute min detenis de la ĝusta cel'
Kaj mi ne kredas je l' arda fajro de pasi'
Kaj pri la revoj perditaj mi ne pensas
Ĉar la vivo instruis min ne ami plu
Ho, jes, ne ami plu!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tradukiĝi

(Originala titolo: Traduzir-se)
Verkis: Fagner k Ferreira Gullar
Traduko: Tarcísio Lima

Unu parto de mi estas konkordo
Kaj la dua senfundo kaj senbordo;
Unu parto reflektas hommultiĝon
Kaj la dua fremdecon kaj soliĝon;
Unu parto de mi pesas, mezuras
Kaj la dua plezuras;
Unu parto de mi manĝon devoras
Kaj la dua priploras;
Ĉiamdaŭre flamadas la unua,
Ekfulma, ekflagra jen la dua;
Jen ankoraŭ l’ unua nur vertiĝas
Kaj la dua vortiĝas;

Ĉu verŝiĝi en alian unu parto,
Kio estas demand’ de viv’ kaj morto,
— Estus arto? estus arto?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Tradukiĝo

Krom vivo-laciĝo

(Originala titolo: Além do cansaço)
Verkis: Petrúcio Maia k Antonio José Soares Brandão
Traduko: Tarcísio Lima

Kiam ne plu sonos tra aer’ muzik’,
Kaj la rido iĝos aborta,
Kaj nenio tra l’ tago morta
— Krom vivo-laciĝo — parolos pri l’ viv’;

Kiam la gorĝon malordigos la fumo
Kaj la lipojn bruligos drinkem’;
Kaj la tonoj de l’ kantoj de homo
Koratingos eĉ ne al li mem;
Kiam strato kaj domo kaj pordo
Ne pensigos pri ir’ aŭ reven’;
Kaj forfuĝos la ton’ poezia
De l’ gaja malĝoj’ de drinkeja refren’;

Estas nepre malkovri la straton,
Kiu kuŝas sub disaj paŝejoj,
Je l’ kompren’, ke malmultaj ŝoseoj
Ne enhavos ĉi nian serĉaton;

Estas nepre eliri tra l’ mondo
Nur por serĉi, por serĉi kaj nur;
Estas nepre ektrovi l’ aŭroron
Kaŝitan de l’ nokto per blinda terur’;

Nepre nia aflikta vivo
Kiel ajn rezistemas plu:
Ni do nepre komprenu, ke tiu
Aŭror’ ne prokrastos alveni tuj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La rozoj

(Originala titolo: Canteiros)
Verkis: Fagner k Cecília Meireles
Traduko: Jorge de Oliveira

Memorante pasintecon kun l' okuloj malfermitaj
Mi finfine disreviĝas pro l' momentoj jam perditaj
Mi ankoraŭ ne sukcesis flugi alten ĝis stelaro
Kaj la vintron mi trakantis kun la helpo de l' gitaro

Ĉu morgaŭon mi postvivos, mi ne scias tuj respondi
Klaraj tagoj de somero ne portas al mi feliĉon
Kaj mi volas nur gustumi la kison de l' amatino
Poste povas veni morto kaj preni min en forgeso

Kaj la mondo ne plu aŭdos mian nomon
Sed almenaŭ mi ne restos senespera
Kaj la rozoj tuj disfloros sur la tero
Kaj la vivo ĉiam refariĝos vivo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bobeloj de amo

(Originala titolo: Borbulhas de amor)
Verkis: Juan Luis Guerra
Portugallingva traduko: Fagner k Ferreira Gullar (el Borbujas de amor)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Ploras mia kor' pro la dub' inter sentemo kaj raci'
Ĝemas mia kor' pro l' konstanta malespero
Kompatinda kor', kiun senpaciencigas via voĉ'
Ve al mia kor', kiu perdis sian saĝon
Mi volus esti fiŝ'
Por bani min en la mar' de viaj kisoj,
Bobelojn fari kaj tiel vin amuzi,
Maldormi tra la nokto apud vi
Fiŝeto multekolora por farbi vian bruston
Kaj per koraloj ornami viajn harojn,
Freneze serpentumi ĉirkaŭ vi

Kantas mia kor' por anonci, ke ĝi ne forgesas vin
Sonĝas mia kor', ke al mi vi tuj revenos
Kompatinda kor', kiun senpaciencigas via voĉ'
Ve al mia kor', kiu perdis sian saĝon
Mi volus esti fiŝ'
Por bani min en la mar' de viaj kisoj,
Bobelojn fari kaj tiel vin amuzi,
Maldormi tra la nokto apud vi
Fiŝeto multekolora por farbi vian bruston
Kaj per koraloj ornami viajn harojn,
Freneze serpentumi ĉirkaŭ vi

Multajn fojojn mi naĝadus ĉe la plaĝo
En la ondoj de via korpo kaj restadus
Poreterne ene de vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Fumo

(Originala titolo: Fumo)
Verkis: Fagner k Florbela Espanca
Traduko: Jorge de Oliveira

Se vi ĉeestas, la alaŭdoj trilas
Se vi ĉeestas, ĉio rozkoloras
L' anim' ĝojegas, ĉar mi vin adoras
Proksime de vi, la kor' trankvilas

Se vi forestas, mia vivo malgajiĝas
Se vi forestas, min atingas halucin'
Malbonaj sonĝoj senĉese hantas min
Kaj la nokta mallumo ne finiĝas

For de via korpo bela, ĉarma,
La tag' estas longa kaj malvarma
Mi sopiras je via brakumo

Je via tuŝeto karesema
La memoro de via buŝ' kisema
Tuj invadis l' aeron kvazaŭ fumo


Rim: Florbela Espanca estis portugala poetino, kiu vivis de 1894 ĝis 1930.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Fumo

Fumo

(Originala titolo: Fumo)
Verkis: Fagner k Florbela Espanca
Traduko: Afonso Camboim

Se foras vi, la vojoj dezertiĝas.
Se foras vi, mankas la lun’, la rozo.
Se foras vi, velkiĝas nokt’ en prozon,
tagar’ estas sen varm’, sen nestoj l’ arb’.

Okuloj miaj oldaj nur sen ard’,
perditaj tra la noktoj vintrademaj,
apertaj, revas manojn karesemajn,
la viajn dolĉajn, plenajn de kares’.

La tagoj de aŭtunoj ploras, ploras...
Krizantemoj violaj senkoloras,
kaj murmuroj sekretaj doloremas,

alvokas niajn revojn, etendobrakoj,
Kaj estas mia am’, ho!, tra la spacoj,
fum’ etera fuĝanta el miaj fingroj.


Rim: Florbela Espanca estis portugala poetino, kiu vivis de 1894 ĝis 1930.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Fumo