Mostrando postagens com marcador Tiago Iorc. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tiago Iorc. Mostrar todas as postagens

Preĝo de Sankta Francisko

(Originala titolo: Oração de São Francisco)
Verkis: Padre Irala (sur teksto atribuita al Francisko el Asizo)
Traduko: Flávio Fonseca

Sinjor', el mi faru ilon de via pac'
Al malamantoj mi portu la amon
Al la ofendantoj mi portu pardonon
Al malkonkordantoj mi portu konkordon
Al la dubantoj mi portu fidon
Al erarantoj mi portu la veron
Al senesperuloj mi portu esperon
Al la malĝojuloj mi portu la ĝojon
Al la mallumo mi portu lumon

Ho Majstro, ke mi volu esti pli
Konsolanto ol konsolato
Kaj komprenanto ol nur komprenato
Amanto ol amato
Ĉar donante oni ricevas
Kaj pardonante oni indas pardonon
Kaj ja mortante oni vivas
En eterna vivo


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estas tiel konata, ke multegaj artistoj el diversaj religioj, tra la tuta lando, ĝin registris kvazaŭ ĝi estus "anonima". Tamen ĝia unua registro, far la aŭtoro mem, okazis en la vinila disketo Irala Canta, lanĉita de Eldonejo Vozes, en 1968. Kaj en tiu ĉi ligilo vi povas aŭdi la aŭtoron ludantan ĝin (en minuto 5'16", portugallingve).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Belulino

(Originala titolo: Coisa linda)
Verkis: Tiago Iorc k Leo Fressato
Traduko: James Rezende Piton

Bela
Laŭ sia sinten'
Je la tuta kompren'
Laŭ ebla manier'
Jes, sufiĉas nur pens',
Kaj tuj estos la mens'
En amosufer'
En sufer'

Belulino
Mi estos kie estas vi
Ne necesas voki pli
Belulino
Mi ĉeestos kie vi

Bela
Kiel maten',
Infuzaĵ' en seren',
Aŭ vojaĝ' al marbord'
Bela kuŝanta sur lit'
Kun mien' de ĉifit'
Post la dorma konkord'
En konkord'

Belulino
Mi estos kie estas vi
Ne necesas voki pli
Belulino
Mi ĉeestos kie vi

Ho
Se la beleco loĝas en rigard'
Vi en la mia jam troviĝas en bulvard'
Kaj kun mia ard'
Kaj kun mia ard'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).