Mostrando postagens com marcador Paulo Vanzolini. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Paulo Vanzolini. Mostrar todas as postagens

Antaŭeniri

(Originala titolo: Volta por cima)
Verkis: Paulo Vanzolini
Traduko: Vitor Mendes

La plor’ venis senkaŝe al mi
Ĉiuj vidis ŝajnigis kompati min ja sennecese
Kiel al mi venis plor’, multaj ploras senĉese
Sed antaŭeniri por multaj ne eblas sukcese

Homo kun moral’
Li tuj levas sin
Kaj ne volas ke 
Iu helpadu lin

Li akceptas falon
Sed ja ne rezignas
Sin levas kaj skuas la polvon
Irado ne finas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Pluen sentime

Kolibreto

(Originala titolo: Cuitelinho)
Verkis: Antonio Carlos Xandó k Paulo Vanzolini,
surbaze de rikoltita tradicia kanzono
Traduko: James Rezende Piton

Mi atingis la havenon,
De la ondoj nur portalo
L' ardeoj retroflugas
Por sidiĝi ĉe l' kanalo
Kaj la kolibret' ne ŝatas
Ke falu eĉ unu petalo, ja

Mi ĝisrevidis parencaron
Kvazaŭ antaŭ la fatalo
Mi eniris Matogroson
Ĝis Paragvaj' per ĉevalo
Estis dum revoluci'
Mi suferis pro bataloj, ja

Resopir' pri vi min tranĉas
Kiel la tranĉila ŝtalo
Pro ĝi kor' tre maltrankvilas,
Foje bato, foje malo,
Pro la larmoj vid' malbonas
Kvazaŭ vidi tra kopalo, ja

Mi prenos tuj vian portreton
Por enmeti en medalon
Vi en la blanka robeto
Kun la laĉo el vualo
Ĝi troviĝos sur la flanko
Kie kor' estas mitralo, ja


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Rondiro

(Originala titolo: Ronda)
Verkis: Paulo Vanzolini
Traduko: Vitor Mendes

En nokto
Rondiras mi urbon
Por serĉo al vi
Ne trovas mi
Serĉante en ĉiuj drinkejoj
Ĉe pluraj rigardoj
Vi foras je mi
Hejmen mi iras malĝoje
Seniluziiĝis refoje
La rev’ ĝojon portas al mi
Vin mi trovas en ĝi.
Ha se la bono
De iu patrono
Konsole min dirus
Rezignu ĉar vanas ĉi serĉo
Ja ne mi rezignus.

Kaj tiam, ĉi serĉa klopod’
Alvenos al fin’
Mi ja trovos vin
Drinkanta, kun belaj virinoj
Ludanta ĵetkubojn
En ludo-salon’
Kaj pro la serĉa malsan’
Aperos drinkej’ sur l' ekran’
Kaj sceno kun sang’ ĉe la strato
De l’ Sankta Johan’


Rim:
- Sankta Johano estas nomo de grava avenuo en urbocentro de San-Paŭlo.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pluen sentime

(Originala titolo: Volta por cima)
Verkis: Paulo Vanzolini
Traduko: Flávio Fonseca

La plor'
Videblis de iu ajn;
Ĉiuj vidis kaj ridis -
Tian kompaton mi ne volas!

En tia situaci'
Iu ajn ja ploras,
Sed pluiri sen tim' kiel mi
Multe pli valoras.

Homo kun kuraĝ'
Ne rezignas sin
Kaj ne sentas, ke
Neniu helpas lin.

Li rekonas falon
Kaj ne sin deprimas;
Stariĝas, forskuas la polvon
Kaj pluen sentimas!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Antaŭeniri