Mostrando postagens com marcador Francis Soghomonian. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Francis Soghomonian. Mostrar todas as postagens

Amkanto de Luciana

(Originala titolo: Cantiga por Luciana)
Verkis: Paulinho Tapajós k Edmundo Souto
Traduko: Francis Soghomonian

Laca kantisto dum maten'
Atendi povas ne plu.
De longa tempo solis mi
Tra vesperoj malplenaj
Sopiris mi.

Luciana, Luciana,
Ridetu knabin' mia
Spegulo de mar'...
Luciana, Luciana
Amkanto tuŝu via
La koron de par'.

Flugas kolibro ĉirkaŭ flor',
Ebria pro l' odor',
Jam aperas fajro de l' aŭror',
Fragmentoj de la vivo
Teksita or'.

Luciana, Luciana...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dolĉa mistero

(Originala titolo: Doce mistério)
Verkis: Leo Middea
Traduko: Francis Soghomonian

Nokto kaj sun’
Strato kaj stelo
Kun firma volo
De pura certeco
Urbego kaj lun’
Kun kiso magia
Nur por momento
De foto sublima
Ĉu kreskas en vi
Sento al ĝi simila
Miksiĝas en mi
Varmec’ kaj frostotremo

Ho via beleco raras
Pli ol disko kun voĉ’ de la Majstro
Ĝi pli fortas ol povo parola
Tial sentas min mi stranga

Ja lasis mi
Egan parton de mi
En via libro
Ĉu eko ĉu fin’
Kareso saŭdado
Danco brakumo
Kun la espero
Ke ne tro malfruas
Vin vidi denove
La destin’ por ni misteras
Floras jam en mi la
Promes’ de io forta

Ho via beleco raras...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝis kiu scias

(Originale: Até quem sabe)
Verkis: João Donato k Lysias Ênio
Traduko: Francis Soghomonian

Ĝis iu tago
Ĝis vivos mi
Ĝis kiu scias
Ĝis venos vi
Sen fantazio
Sen plu saŭdadi

Ĉar nun vi kaj mi
Nin tre subite
Ne plu komprenas
Ne plu intencas
Plu ŝajnigante
Plu kunirante

Nun iros mi
Laŭ ajna voj'
Sen vidi vin
Sen voli min
Sen kredi min
Sen trovi min

Mi trinkos min
Mi perdos min
For en la urbo
Ĝis iu tago
Ĝis vivos mi
Ĝis kiu scias


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĝis Dio volu

Akvoj paseaj

(Originala titolo: Águas passadas)
Verkis: Márcio Faraco
Traduko: Francis Soghomonian

Vesperiĝas ĝustatempe
Mortas tago sen la hast'
Kiel iuj sentimentoj
Nin forlasas sen prokrast'
En la vivo lante iras
Transformiĝo de la spac'
Ŝtono kaj akvo dormanta
Kun doloro ĉio pasas

Siaritme fluas tempo
Navigas ŝipo tre peza
Ĉio restas en la spuro
Tro ŝarĝita je paseo
La am' estas pasaĝero
Kun destino nekonata
Por la viv' la tempo pasas
Por la amo ĝi senmovas

Tiu am' definitiva
Elektita por la rest'
Se disigita de l' tempo
Fariĝos je l' fin' la nest'
De nova la am' eterna
En provizora esper'
Nun nia am' tia statas
Kia lanta la vesper'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Frumatenas

(Originala titolo: Madrugada)
Verkis: Candinho k Marino Pinto
Traduko: Francis Soghomonian

Frumatenas
Ĉio dormas en la urbo
Frumatenas
Nur ne dormas la saŭdado
En ĉiel'
Jam ne brilas plu la lum' de l' sun'
Ĉar la sun' de mi celita iam
Estis nur iluzi' de ĉiam
Estis sun' fantazia
Kaj de vi detruita


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Se reveni volus l' am'

(Originala titolo: Se o amor quiser voltar)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Francis Soghomonian

Se reveni volus l' am'
Ĉu rebrulus mia flam'
La tristec' de la noktoj perditaj
De l' temp' travivita silente

Kiel ĝi sen ia lum'
Vidu min plori en fum'
Mortis mi tiom ofte ĉi-vive

Se revenos la am'
Kaj ne estos la dram'
Mi konsentas kun la program'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉu vere estis vi kun ŝi?

(Originala titolo: Você esteve com meu bem?)
Verkis: João Gilberto k Russo do Pandeiro
Traduko: Francis Soghomonian

Ĉu vere estis vi kun ŝi?
Kion ŝi
Diris al vi?

Ĉu eble ion ŝi
Diris pri mi?
Ĉu ŝi sopiras al mi?

Forgesitas la promes'
Ke nur min amos ŝi
Dolorigas la ĉes'
Tuta de histori'

Se ploras mi
Nun estas mi
Tia kia estis mi
Eĉ la kruelan veron vi
Diru al mi pri ŝi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).