(Originala titolo: Canção da Alegria Cristã)
Verkis: Leopoldo Machado k Oli de Castro
Traduko: Lício de Castro k Flávio Fonseca
Ni estas gefratoj, kunuloj, amikoj
Vivantaj kun ĝojo, kaj penso al Dio
Ni sentas la ĝojon de bonaj kristanoj
Sen ia ofendo nek vundo al iu
Ni kantas kun ĝojo
Pro Evangelio
Kristana vibreco
Gajiĝas por ĉiuj
Danĝeron alfrontas
Ni, mano en mano,
Kiel bonamikoj
Kaj bonaj kristanoj
Ni, ŝultro ĉe ŝultro, ni flanko ĉe flanko
Ni iras sentime kaj kun simpatio
Por pli da kristeco en la spiritismo
Por firma stariĝo de pac-harmonio.
Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
