(Originala titolo: Sublime afeição)
Verkis: Marlice Botelho Belleza
Traduko: Edith Wehrs
La amo nia,
la sent' anĝela,
sub ŝirmo Dia —
destino bela...
Sindon' anima...
ligil' sublima...
de la inspiro
dolĉa sopiro...
Sankta flamiĝo,
ardanta, klara...
kvazaŭ tagiĝo,
lumo kristala...
Lumradiado,
brila, mirinda...
pura ĝojado
de am' plej inda!
Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.
Kantas dulingve: Magali Borges
Pianludas: Marlice Botelho Belleza
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
