Mostrando postagens com marcador Ruy Guerra. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Ruy Guerra. Mostrar todas as postagens

Ne ekzistas pekado sub Ekvator'

(Originala titolo: Não existe pecado ao sul do Equador)
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca

Ne ekzistas pekado sub grado de tiu lini' Ekvator'
Ni faru tiun pekadon, bruadon, bruladon je plena vapor'
Mi estu via gamaŝo, dismaŝo, mispaŝo, malkaŝa amor'
En leciono pri kraŝo, pri ŝvito, pri draŝ' estas mi profesor'

Lasu tristecon for jam, venu manĝi min ja
Sarapatel', karuru', tukupi', takaka'
Venu min uzi, eluzi, foruzi,
Jen mi via muzo
Sen ia blabla'

Lasu tristecon for jam, venu manĝi min ja
Sarapatel', karuru', tukupi', takaka'
Venu min froti, dorloti kompleze
Jen mia estezo
Sen ia blabla'

Ne ekzistas pekado sub grado de tiu lini' Ekvator'
Ni faru tiun pekadon, bruadon, bruladon je plena vapor'
Mi estu via gamaŝo, dismaŝo, mispaŝo, gulaŝo, malkaŝa amor'
En leciono pri kraŝo, pri ŝvito, pri draŝ', jen mi ambasador'


Rim:
- Sarapatelo (originale sarapatel) = Komuna nomo de diversaj manĝaĵoj faritaj el internaĵoj de porko, kaprido aŭ ŝafideto. Ĝi originis el Alta Alentaĵo, en Portugalio, kaj estas adaptita en Brazilo kaj aliaj landoj.
- Karuruo (originale caruru) = Manĝaĵo farita el gomboj, kiun kutime oni servas kun acaraĵeo aŭ abarao, pecoj de viando, kokido aŭ fiŝo, de sekaj salikokoj, dendeoleo kaj pipro. Ĝi originis el Afriko, kaj nuntempe estas tipa plado en Baio.
- Tukupio (originale tucupi) = Maniokbuljono, eltirita el sovaĝa manioko. Ĝi estas tre uzata en la preparo de saŭcoj ekzemple por ansera viando, tipa plado en Amazonio.
- Takakao (originale tacacá) = Indiĝendevena tipa plado en Amazonio, preparata kun tukupio.
- Oni rimarku, ke verŝajne ĉiuj manĝaĵoj estas menciitaj de Buarque kun duobla senco, iel aludantaj amorajn agojn.

- Vidu Kuriozaĵon pri ĉi tiu kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Obs:
- Sarapatelo (no original sarapatel) = Nome comum de diversos pratos preparados com entranhas de porco, cabrito ou cordeiro. Sua origem é do Alto Além Tejo, em Portugal, e foi adaptado no Brasil e em outros países.
- Karuruo (no original caruru) = Prato preparado com quiabo, normalmente servido com acarajé ou abará, pedaços de carne, galinha ou peixe, de camarões secos, óleo d dendê e pimenta. Sua origem é da África, e atualmente é um prato típico na Bahia.
- Tukupio (no original tucupi) = Caldo de mandioca, tirado da mandioca selvagem. É muito usado no preparo de molhos, por exemplo para carne de pato, prato típico da Amazônia.
- Takakao (no original tacacá) = Prato típico de origem indígena na Amazônia, preparado com tucupi.
- Observe, que aparentemente todos os pratos são mencionados por Buarque com duplo sentido, de alguma forma aludindo a atos amorosos.

- Veja uma Curiosidade sobre esta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Preĝo

(Originala titolo: Reza)
Verkis: Edu Lobo k Ruy Guerra
Traduko: James Rezende Piton

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria

Pro l' amor' mi iris
Foren tra distanc'
Sinjor', se l' amor'
Jam montriĝas ne plu
Plej taŭga la taktik'
Mi turniĝos al artifik'
Ho, Sinjor', jen mia preĝ'
Per la kant', espereble kun efik':

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria

Mia sankta kurator',
Fariĝu la amor'!

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria

Se malfortas mia preĝ',
Milfoja ripetiĝ':

Lada lavata Samarkand' Ave Maria
Lada lavata Samarkand' Ave Maria


Rim (N.T.) - En la originala rekantaĵo, estas rediro sen aparta signifo. Ĝi fontas el tempo, kiam romkatolikaj mesoj estis diritaj en la latina, sed la plej multaj fideluloj ne komprenis la lingvon. La galimatia esprimo reprezentas tion, kiel la latina sonis al la nescipovantaj fideluloj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tropika faduo

(Originala titolo: Fado tropical)
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca

Muz' de mia faduo
Patrina ĝentilter'
Foriras mi, sen ĝuo
Pro l' puĉa afer'
Ne estu malavara
Al kiu amis vin
Kaj en voj' enarbara
Perdis sin kaj trovis sin

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal

Kaneje, rosmaren'
Vepreje, harfilik'
Likvoroj sen deten'
Kaj vino el tropik'
Kaj linda mulatino
Kun la Transtaĵa punto
Al kiu pro obstino
Mi kisas la frunton

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal

Gitar', akordiono,
Jasmen', kokoso, fontoj
Sardinoj, manioko
Sur la azuleĥaĵo
Rivero Amazono
Kuranta trans la montoj
En maskareta loko
Sin ĵetas al Taĵo

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj iĝos kolonia imperio en real'!


Rim:
- Portugal - La tradukinto preferis lasi la portugallingvan landnomon, por konservi kaj la rimon kaj la poezian forton de la vorto.
- Taĵo - Unu el la plej gravaj riveroj de Portugalio. Kvankam PIV donas la formon "Taĥo", oni trovas "Taĵo" en Vortaro de Túlio Flores kaj en Parnasa Gvidlibro.
- Transtaĵo - Portugala regiono (originale Alentejo) situanta centro-sude de la lando.
- En la unua registro de tiu ĉi kanto, Buarque enmetis, inter la strofojn, deklamitajn tekstojn (el kiuj unu estas perfekta soneto). Kelkaj artistoj kiuj poste registris la kanton konservis la tekstojn (ekz. Fafá de Belém, Zélia Duncan) kaj aliaj ne (ekz. Clara Nunes, Joyce). La tradukinto preferis lasi nur la kantatan parton, sed plezure ricevos el aliaj esperantistoj tradukon de la poemoj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vi certe sekvos min

(Originala titolo: Você vai me seguir)
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca

Vi certe sekvos min al ie ajn kaj plu
Vi certe servos min, vi certe klinos sin
Vi ja rezistos, sed alkutimiĝos vi
Vi ja agresos min, vi ja adoros min
Vi ja ornamos sin, vi certe ridos plu
Kaj ja ensorĉos min, posedos min, timigos min
Vi min perfidos ja, vi certe kisos min
Vi ja blindigos min kaj mi konsentos ja
Vi ja sukcesos tuj ponardi min en fin'
Vi ja prizorgos min, per plor' kovros min ja
Kaj lulos min, karulo lulos karulo karulo
Karulo karulo karulo lulos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mia

(Originala titolo: Minha)
Verkis: Francis Hime k Ruy Guerra
Traduko: Wel

Por mi...
Estis jam vi...
De l' naskiĝhor'...
Kaj por ĉiam...

Vin mi devas sekvi...
Ĉu for ĉu proksime...
Ĉu ĉi tie, en silento...
Ĉu ne plu...

Jes eĉ se laŭ l' voj'...
Via spuro...
Disperdiĝos...

Vin mi serĉos...
Ree serĉos...
Ĝis vin trovi...
Ĝis min doni...
Ĝis en am'...
Ni du en amkunfand'...
Ektimos ami pli...
Ne timu la grandan soifon...
Kiun vi sentos pro mi...

Vi por mi, jes mi por vi...
Ne tardu plu, mi petas vin...
Jam kio estos montru sin...

Kio ajn nu...
Estos por du...
Ĉiam kunaj...
Ĉiam kunaj...
Kunaj ĉiam...


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).