Mostrando postagens com marcador Délcio Carvalho. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Délcio Carvalho. Mostrar todas as postagens

En ĉiu loko, jen espero

(Originala titolo: Em cada canto uma esperança)
Verkis: Ivone Lara k Délcio Carvalho
Traduko: Flávio Fonseca

En ĉiu loko, jen espero,
En ĉiu tristo, jen deziro
Pri la feliĉo, kaj en vivo
Nur kareso, kaj momento
Sen doloro, stranga sento.

Kaj iru sambo trista
Montri, ke por ni ekzistas
Povo en la am'.
Certe pro vi ĝojon havos homo,
Kiu ne plu kredas, jam.

Pasas tag', monato, jaro,
Kaj pligrandiĝas dezerto,
Ambici', ĵaluz', eraro
Kaj tiel plu, jen la sperto.
Homoj pasas sur la mondo
Kaj ne lasas eĉ saŭdadon,
Do neniam havis ĝojon
Nek hazardan bonagadon.

Mi tre ŝatas mian sambon,
Kaj mia korsento aktivas.
Tiu estas la plej bela
Vojo en kiu mi vivas.
Mia sambo emocias
Kiam amo estas vero,
Kaj emanas, disradias
En la plej pura libero.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mia rev'

(Originala titolo: Sonho meu)
Verkis: Ivone Lara k Délcio Carvalho
Traduko: Vitor Mendes

Mia rev’
Mia rev'
Serĉe de iu forinto
Mia rev'

Montru vi
Tiun sopiron
Mia rev’
Montru tiun liberiron
Mia rev’
En ĉiel’ la gvida stelo estas for
Kaj tiu frosta mateno
Venas kun melankoli’ al mia kor'

Sentas mi ke l' vesperkanto per kanto de l’ vento
Faras la florojn dancantaj en mia korsento

Jen la pureco de l’ sambo
Jen sambo markita per amo-dolor’
Jen sambo svinganta al ni en la korp’
Kaj lulas la vento kaj ĝuas la flor’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Sonĝo mia

Perditaj esperoj

(Originala titolo: Esperanças perdidas)
Verkis: Délcio Carvalho k Adeilton Alves
Traduko: Sylla Chaves

Kiom da belo ni lasas kaŝita tra l' vivo!
Homoj neniam ĝin trovos... eĉ ne serĉos ĝin!
Cindras perditaj esperoj el flama kreivo.
Trista forgeso ekzistas en nia destin'.

Tamen, dum sambon mi faras, belecon mi trovas,
kaj la malgajo fariĝas kantado kaj ĝu'.
Lasi la sambon en koro mi certe ne povas,
ĉar sen la ritmo de sambo mi ne vivos plu...

Mi ne vivos plu...
mi ĵuras, ke ne.
Kaj estas nek "ĉu",
nek "eble", nek "se".
Mi estas markita
per sambo-sigelo...
Ĝi estas la ŝnuro,
kaj mi — la sitelo.

Sambo min ofte konsolis dum nokta amaro.
Tion ja povas atesti ĉi tiu gitaro.
Se al mi mankas la sambo, min prenas enu',
ĉar sen la ritmo de sambo mi ne vivos plu...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sonĝo mia

(Originala titolo: Sonho meu)
Verkis: Ivone Lara k Délcio Carvalho
Traduko: nekonata

Sonĝo mia, sonĝo mia,
Serĉu kiun vivas fore, sonĝo mia

Montru al li ĉi sopiron, sonĝo mia
Prenu vian liberecon, sonĝo mia
En mia ĉiel' perdiĝis gvida stel'
Frida aŭroro nur portas al mi melankolion, sonĝo mia

Sentas mi noktan kanton
En la buŝ' de vento
Kiu dancigas la florojn en miaj pensoj
Portas purecon de l' sambo
La sent' traigita per peno de am'
La sambo ekmovas la korpojn de homoj
Per vento vaganta luliĝas la flor', sonĝo mia


Rim: se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mia rev'