Restu

(Originala titolo: Fica)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Diru, ke vi ne min fidas,
Ke mi ne min bridas
Sen ia rezon'.
Diru, ke mi ofendivas,
Ke mi fiaktivas
Kaj ĉiam nocivas
Al komuna bon'.

Klaĉu pri domaĉo nia,
Ke ĝi estas fia,
Ne vidinda lok'.
Vipu min pro sambo mia,
Pro bilard' mania,
Kaj ĉar mi parolas per mok'.

Sed restu,
Sed restu apud mi!
Vi eliras kaj ne diras
Kien iras kaj mi miras
Sen eksci' pri la reven'.

Diru eĉ al kiu pasas,
Ke mi nur kaŝasas
Pli ol amas vin.
Vole vi min embarasas,
Insultoj amasas,
Hontplena min lasas, sen fin'.

Sed restu...

Diru, ke mi ne prosperas,
Ĉar mi malaperas
Kun gajnita mon'.
Diru, ke mi ja danĝeras,
Ke mi degeneras,
Kion plu malveras, pardon',

Sed restu!
Sed restu, mia am',
Ĉar eble io,
Misatent' aŭ poezio,
Kaŭzos ĝuon en restad'.


Rim: "Kaŝaso" estas brazila sukerkana tipa brando (laŭ Vortaro de Túlio Flores). Kaj la verba formo ĉi tie estas uzata kiel poezia licenco, kun la signifo "kaŝasumas", tio estas, drinkas tro da kaŝaso.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!