Mostrando postagens com marcador Tarcísio Lima - T. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tarcísio Lima - T. Mostrar todas as postagens

Tervento

(Originala titolo: Terral)
Verkis: Ednardo
Traduko: Tarcísio Lima

Mi restus ĉe l’ plaĝoj blankaj
La sopirdona dunar’
Mia rigardo tre lacas
Senfine serĉe de l’ mar’
Ĉielo plenas je pac’
Sen kamentub’ aŭ fummaso
Ĉebruste jen misoj mil
Enlande plenas april’

Jen mia mana malpleno
Suna, sabla malĝeno
Ame-rima son’
Ame-riĉa sun’
Amerika Sud’!
Jen mi la kremo de l’ krizo
Mi la kromo de l’ grizo
Jen mi Ceara’!

Vilaĝ’, vilaĝeto
Mi ĉepordas kun peto
Antaŭ la vila’!
Kontraŭ la vila’, ve al la vila’!
Jen mi la kremo de l’ krizo
Mi la kromo de l’ grizo
Jen mi Ceara’!

La Plaĝo “de l’ Futur’”
Lumturoj praa kaj nova
Okuloj de l’ mar’
La okuloj de l’ mar’
La okuloj de l’ mar’
La praa mallumigita
Kaj la nova ŝaltita
Vivo blovas ĉi kaj for
Memlume, subfrumatene
Korpe ŝvite ĝuplene
Sursable finas amor’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.




Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sentime senteme

(Originala titolo: Sanfona sentida)
Verkis: Dominguinhos k Anastácia
Traduko: Tarcísio Lima

Venu ja
Venu jam
Miaj larmoj
Verse verŝiĝas pro am'
Ni postlasu
Ploron tuj
Nias am'
La am' de Esperantuj'

Nia kanzon'
Kiu bildas la sentojn de l' brusto
Forte kontraŭas
Al ton' de malver' kaj maljusto
Ju pli ĝin kantas
La voĉoj de ĉiuj el ni
Des pli ĝi vibras
Kaj vibras la mondo kun ĝi.



Kantas kaj gitarludas: Tarcísio Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pluvu pluvo

(Originala titolo: Chove chuva)
Verkis: Jorge Ben Jor
Traduko: Tarcísio Lima

Pluvu pluvo
Pluvo pluvu plu

Mi hodiaŭ petos preĝe
Al Di’, Nia Sinjor’,
Ke Li ĉesigu pluvon
Malsekigan al mia trezor’,
Tiu belulin’, kiu ŝajnas je senlimo
Tre pura, tre bela
Kaj naiva kiel flor’!
Malfavora pluv’, al ŝi
Ne malsekigu daŭre tiel-ĉi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Celata kunesto

(Originala titolo: Encontro marcado)
Verkis: César Tucci
Traduko: Tarcísio Lima

Dum falis vesper’
En Kapernaum’
La dom’ de Simono, tre simpla,
Laŭ la komunum’,
Pleniĝis per pac’
Kaj per luma flu’
Dum sonis la vortoj eternaj
De l’ Majstro Jesu’

Surbilde jen mi,
Tiama infan’,
Ĉe l’ fratoj Simon’, Jakob’, Levi
Andre’ kaj Johan’
Mi vidis ĉe l’ maro,
Kaj ĉi en mi mem
De tiu momento por ĉiam
Ĝermadi fidsem’.

Mi tiel malgranda ankoraŭ,
Ĉe l’ situaci’,
Ho, eble Jesu’ min invitus
Promeni kun Li
Surkorte de l’ dom’ de Simono
Kaj sub la lunlum’
Dum blovis karese venteto
Kun mara parfum’
Li avertus min
Ke jam tempus, ke revenu mi
“Ni baldaŭ kunestos denove
Ĉe via Hejmevangeli’ ”



Kantas kaj gitarludas: Isabella Araújo



Kantas kaj gitarludas: Leandro Abrahão


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Verdblanka rozo

(Originala titolo: Ciranda da Rosa Vermelha)
Verkis: Antonio Baracho da Silva
Versio: Tarcísio Lima

La dolĉa kiso de la kant’ en nia buŝo
La espertuŝo de l’ Cirando inter ni
Ni ĉiuj, voĉe, paŝe, korpe, ĝudelice
Ĉiu kantas siavice, jen la festo tie ĉi

Ho, Verdblanka Rozo, ho, Kvinpinta Stel’
Verda flago, verda stelo
Super ni, sub la ĉiel’

Batas tamburoj laŭkadence de l’ vekiĝo
Flirta vertiĝo de la paŝ’ en nia kor’
Ni ĉiuj kantas, kaj sentame kaj sentime
Venas vortoj, fluge, rime, malkonkordo fuĝas for


Rim (N.T.): Dediĉita al la samideanoj Wilson Brígido kaj Benedicto Silva.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Rondodanco de la ruĝa rozo

Kanzon' por iu knabo surstrate

(Originala titolo: Canción para un niño en la calle)
Verkis: Felipe Titrovato k Armando Tejada Gómez
Traduko: Tarcísio Lima

Ekzakte tiun ĉi momenton
Estas knabo surstrate...
Estas knabo surstrate.

Estas honor’ al homoj malgrandulojn protekti,
Kun zorgoj, ke ne plu restu infanaro surstrate;
Eviti la ekdronon de l’ ŝipa kor’ infana;
Ties mirindan fabelon el pan’ kaj ĉokolado;
Donante al ili stelojn, surloke malsaton;
Ĉar aliel ja estas senutile, absurde
Ekzerciĝi surtere la feliĉo, la kanto,
Dum geknaboj restadas forlasitaj surstrate...

Ekzakte tiun ĉi momenton...

La am’ ne devas iri tra l’ mondo nud-piede,
Svingante al ĵurnalo kvazaŭ flugil’ ĉemane,
Grimpante sur la trajnojn, ĉerpante nian ridon,
Frapante nian bruston per flugilum’ tro laca;
Ne estu ĵus-naskito laŭpreze pritaksata,
La knabeco sub riskoj de profitem’ ambicia,
Ĉar do estus la manoj senutilaj pendaĵoj
Kaj la koro malplena iu mava diraĵo...

Ekzakte tiun ĉi momenton...

Ve al kiu forgesas, ke estas knabo surstrate,
Ke milionoj da knaboj vivadas sur la strato,
Ke amasegoj da knaboj kreskadas laŭ la strasto,
Ilin vidas mi, premantajn la tre malgrandan koron,
Fiksantajn al ni ĉiuj kun fablo je l’ okuloj,
Dum ekfulmo al ili malebligas rigardi,
Ĉar neniu privartas tiun vivon kreskantan
Kaj la am’ forperdiĝis, kvazaŭ knabo surstrate...

Ekzakte tiun ĉi momenton...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi ne vivas for de vi

(Originala titolo: Eu não existo sem você)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Tarcísio Lima

Mi scias kaj vi scias,
Tiel volis la destin’
Nenio ajn ĉi-monda
Disde vi forprenos min
Mi scias kaj vi scias,
La distanco ne ekzistas
Kaj ĉiu granda amo
Des pli grandas ju pli tristas
Ne timu do suferi,
Ho karega amatin’,
Ĉar ĉiuj el la vojoj
Min kondukas apud vin

Samkiel per la lun’
La ocean’ ornamas sin
Kaj kanto sin pravigas
Nur se oni kantas ĝin
Samkiel granda nub’
Sin nutras el eta pluver’
Kaj taŭgas al poeto
Lukti meze de sufer’
Samkiel viv’ sen amo
Samvaloras ol neni’
Ne vivus vi sen mi
Nek mi ekzistus for de vi.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ne estas mi sen vi

Tradukiĝi

(Originala titolo: Traduzir-se)
Verkis: Fagner k Ferreira Gullar
Traduko: Tarcísio Lima

Unu parto de mi estas konkordo
Kaj la dua senfundo kaj senbordo;
Unu parto reflektas hommultiĝon
Kaj la dua fremdecon kaj soliĝon;
Unu parto de mi pesas, mezuras
Kaj la dua plezuras;
Unu parto de mi manĝon devoras
Kaj la dua priploras;
Ĉiamdaŭre flamadas la unua,
Ekfulma, ekflagra jen la dua;
Jen ankoraŭ l’ unua nur vertiĝas
Kaj la dua vortiĝas;

Ĉu verŝiĝi en alian unu parto,
Kio estas demand’ de viv’ kaj morto,
— Estus arto? estus arto?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Tradukiĝo

Krom vivo-laciĝo

(Originala titolo: Além do cansaço)
Verkis: Petrúcio Maia k Antonio José Soares Brandão
Traduko: Tarcísio Lima

Kiam ne plu sonos tra aer’ muzik’,
Kaj la rido iĝos aborta,
Kaj nenio tra l’ tago morta
— Krom vivo-laciĝo — parolos pri l’ viv’;

Kiam la gorĝon malordigos la fumo
Kaj la lipojn bruligos drinkem’;
Kaj la tonoj de l’ kantoj de homo
Koratingos eĉ ne al li mem;
Kiam strato kaj domo kaj pordo
Ne pensigos pri ir’ aŭ reven’;
Kaj forfuĝos la ton’ poezia
De l’ gaja malĝoj’ de drinkeja refren’;

Estas nepre malkovri la straton,
Kiu kuŝas sub disaj paŝejoj,
Je l’ kompren’, ke malmultaj ŝoseoj
Ne enhavos ĉi nian serĉaton;

Estas nepre eliri tra l’ mondo
Nur por serĉi, por serĉi kaj nur;
Estas nepre ektrovi l’ aŭroron
Kaŝitan de l’ nokto per blinda terur’;

Nepre nia aflikta vivo
Kiel ajn rezistemas plu:
Ni do nepre komprenu, ke tiu
Aŭror’ ne prokrastos alveni tuj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bonvena

(Originala titolo: Benvinda)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Tarcísio Lima

Hava je sensava korafablo,
Mi sciigas laŭformale:
Estas lok’ ĉe mia tablo.
Eble vi alvenos jen pere de misfavor’,
Jen pere de plena amkor’;
Kiel ajn iros for mia ĉagreno.
Bonvena, bonvena, bonvenu,
Ke nin vokas la lunklaro,
Ke ekfloras la ĝardeno
Kaj mi restas sola…

Trema kaj revema pri bonŝanco,
Mi sciigas ĝenerale:
Estas lok’ en mia danco.
Eble vi alvenos jen por najbari ĉe mi,
Jen por min forigi des pli!
Venu ja tien ĉi, eĉ kun malbeno!
Bonvena, bonvena, bonvenu,
Ke petploras la gitaro,
Ke petsambas mia peno
Kaj mi restas sola…

Venu min sanigi aerpure,
Disradiu malobskure,
Kiel suna matenhel’;
Ho venu, mia stelo de l’ senfino,
Venu mia amkarino, korfratino,
Ĝojkialo, ĝojkiel’…
Bonvena, bonvena, bonvenu,
Ke dormadas la domaro,
Ke tardadas la mateno
Kaj mi restas sola…

Fida je senbrida fantazio,
Mi sciigas grandfinale:
Estas lok’ en poezio!
Eble vi ekbenos min per plej simpla amvol’,
Aŭ serĉos ĉe mi pri konsol’…
Estas tempe, la sol’ ne plu min ĝenu,
Bonvena, bonvena, bonvenu!
Vi ja venis, kiel bone!
Via belo ĉe mi plenu!
Trafe kantis mi:
Bonvena, bonvena, bonvena, bonvena,
Bonvenu tiun koron ĉi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Somerpluvoj

(Originala titolo: Chuvas de verão)
Verkis: Fernando Lobo
Traduko: Tarcísio Lima

De nun ni geamikoj povos esti,
Sed geamantoj ne plu.
Pasintan amon ni ne lasu resti,
Ĉar male nin forlasos ĉia ĝu’!
Resentoj sin disblovas tra la ventoj:
Jen plene vanaj sentoj,
Jen pluvoj en somer’,
Ĉar gardi en mi mem ian ĉagrenon
Ĝenas min, sed tiun ĝenon
Saĝo venkas, jen la ver’.

Ĉe l’ brusto kaj animo al mi vi fremde venas;
Mi tamen ekserenas kaj tuj konkludas, ke
De nun ni geamikoj povos esti,
“Amikoj”, sed “amantoj” tute ne.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kvazaŭ la ondoj

(Originala titolo: Como uma onda (Zen surfismo))
Verkis: Lulu Santos k Nelson Motta
Traduko: Tarcísio Lima

Io ne ekestos plu
Refoje samtrajte laŭ okazis iam.
Ĉio pasas, ĉio ĉiam pasos for.
La vivo ondas tajde kiel maro,
En ir-reir’ infinita.

Ĉio rigardata nun
Aspektas malsame ol ĝi mem ĵus-nune.
Ĉio ŝanĝas sin, senĉese, surmonde.
Kaj malprosperos al ni
Fuĝi for aŭ trompiĝi:
Nuntempe, tiom da vivo
— Ekstere kaj ĉi-ene!
Ĉiam!
Kvazaŭ la ondoj de l’ mar’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Kiel la maronda flu'

Returne al la amvarmo

(Originala titolo: De volta ao aconchego)
Verkis: Nando Cordel k Dominguinhos
Traduko: Tarcísio Lima

Jen mi returne al nia amvarmo,
Trenante plenplene pakitan sopiron;
Serĉante sinceran rideton, amplaĉon,
Por venki ĉi mian ĝenaĉon
Kaj tiun ĉi troan deziron.

Tre bone, ke mi ĉe vi revas denove,
Tuŝante la korpon kaj kisante vin!
Por mi vi estas la stelo plej bela,
Rigardo plej nerezistebla,
La pac’, kiu ja plaĉas min.

Domaĝe, ke mi sen vi solas fojfoje.
Eĉ ŝajnas, ke mankas peceto de mi.
Tre gaja min faras ekrevena hor’:
En mi antaŭĝuas la kor’
Feliĉon senfinan pro vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Denove ĉe l' nesto de l' hejmo

La homo

(Originala titolo: O homem)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Tarcísio Lima

Iame venis homo tien ĉi
La plej belrigarda restas li, de l’ tuta ter’.
Estis lia kanto diador’,
La plej bela himno la trezor’ de lia ver’;
Lia voĉ’ aŭdiĝis nur pri am’
Kaj li neniam gestis krom pro am’,
Kaj pacon portis li en sia kor’...

Tra la kultivejoj iris li,
Kaj sur montojn, predikante pri plej granda am’;
Milde disradiis kvazaŭ lun’,
Varmigis ĉies vivon kvazaŭ sun’, per la proklam’,
Ke de l’ nuna vivo poste, nu
Alian vivon ja ni vivos plu,
Kaj jen nova kompren’
Pri morto kaj reven’...

Liaj postlasaĵoj inter ni
Daŭras nun kaj ĉiam daŭros plu;
Floroj kie surpaŝetis li
Kaj la vera voj’ al vera ĝu’...

Mi scias, ke tuj-tuj revenos li,
Serĉe, sur la grundoj — nome ni —, de sia sem’;
Beni la kreskaĵojn de la bon’,
Bedaŭri la velkiĝon de l’ sezon’ de ve’ kaj ĝem’;
Tamen restas temp’ ankoraŭ nun,
Burĝoni, dum ne venas la aŭtun’,
Por mem oferti jen
Al li ĉe la reven’...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Akvarelo de Brazil'

(Originala titolo: Aquarela do Brasil)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Tarcísio Lima

Brazil’ ho Brazil’ brazillanda
Ho, brunul’ ĝoje granda
Pri vi kantos miaj versoj!

Ho, Brazil’, grava la grad’
Koksumado, sama sambad’
Ho, Brazil’, de mia kor’,
Lando de nia sinjor’
Brazil’, Brazil’,
Por mi, por mi

Ho, prezentu bildojn de konkero
Benu la homojn per libero
Ho tradici’ de mia tero
Brazil’, Brazil’

Lasu senfine kanti l’ trobador’
Sub la mildeco de lunlumo
Pri mia am’, sia trezor’

Venu laǔtakte kiel dancistino
En via glora destino
El paco amo kaj vero
Brazil’ Brazil’
Por mi, por mi

Brazil’, bela lando ĝuinda
Brunulino mirinda
De rigardo koketa

Ho, brazil’, de verda bril’
Ĉies rav’, genta ĝentil’
Ho, Brazil’ de mia kor’
Lando de nia sinjor’,
Brazil’, Brazil’
Por mi, por mi

Ho, via naturo-verd’ eternas
Tie ripoze mi min sternas
Dumnokte sube de lunklar’
Brazil’, Brazil’

Ha! Tre bele kantas la fontanoj
El kiuj trinkas karavanoj
Feliĉa la kunludantar’

Ho, bruna Brazilo siastila
Mia Brazilo brazila
Ritmado multperkutila
Brazil’, Brazil’
Por mi, por mi


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).