Mostrando postagens com marcador Vilma de Macedo Souza. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Vilma de Macedo Souza. Mostrar todas as postagens

Al la lumo survojas mi

(Originala titolo: A caminho da luz)
Verkis: Vilma de Macedo Souza
Traduko: Flávio Fonseca

Al la lumo survojas mi
Kantante kun ĝoj'
Ĉar Jesuo instruis al ni
Amadi ja en ĉiu foj'

Al la lumo survojas mi
En Jesua lernejum'
Studadante Evangelion
Mi antaŭen survojas al lum'



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Patro nia

Verkis: Vilma de Macedo Souza
sur biblia teksto (Mateo 6: 9-13)
tradukita de L. L. Zamenhof

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
Plenumiĝu Via volo,
Kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
Kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
Sed liberigu nin de la malbono.
Tiel estu!


Rim: Registrita en la albumo Evangelização em Notas Musicais: FEB, 2002.


KURIOZAĴO: Tiu teksta versio estas publikigita en Brazilo en la ĵurnalo O Paiz en la 12ª de aprilo 1898.



(Kantas: Vilma de Macedo Souza)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).