Mostrando postagens com marcador Paulo Soledade. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Paulo Soledade. Mostrar todas as postagens

La marostelo

(Originala titolo: Estrela do mar)
Verkis: Marino Pinto & Paulo Soledade
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Sonĝema eta mar-sablero,
Revante lume de l’ stelar’,
Imagis sin kaj foran stelon
Iĝante ge-amanta par’ (ha, ha, ha)

La jaroj pasis kaj l’ etulo,
En nur platona amo-sent’,
Ŝajne neniam renkontiĝis
Kun l’ amatin’ de l’ firmament’.

Ĝis nun neniu scias
Ĉu konkeris la sabler’
La koron tre amatan de l’ ĉiel’.
Sed inter ĉies duboj estas bela fakta ver’
Aperis iam la pra-marostel’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La revenantaj floroj

(Originala titolo: Estão voltando as flores)
Verkis: Paulo Soledade
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Jen, la revenantaj floroj
Jen, ĉarma maten’ aŭroras,
Jen, kiela vivo bela,
Jen, l’ esper’ ankoraŭ floras,

Jen, la nubo forvaganta,
Jen, tagiĝo portas ĝojon,
Jen, la sun’ disradianta
Pli da lum’ sur nian vojon


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).