Mostrando postagens com marcador Rafael do Ó. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Rafael do Ó. Mostrar todas as postagens

Evidentaĵoj

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Émerson dos Santos k Rafael do Ó

Kiam mi asertas ami vin ne plu
Vin mi daŭre amas
Kiam diras mi ne plu deziri vin
Daŭre mi deziras
Mi havas timon esti via mia kor’
Konfesi ke agadas mi laŭ via vol’
Sed ne eblas eĉ imagi kia estos mi
Se mi vin perdos iam

Mi forestas de ordonoj viaj, sed
Poste mi obeas
Diras mi aferojn, kiujn mi ne kredas
Sed mi poste neas
Verdire mi jam freneziĝis pro dezir’
Kaj min timigas eĉ pripensi perdi vin
Ja konsenti devas mi: ne eblas plu
Disigi niajn vivojn

Ene de l’ frenezo
Diri ke mi vin ne volas
Mi neadas la ŝajnaĵojn
Kaŝas mi evidentaĵojn
Tamen kial plu ŝajnigi
Se ne eblas kaŭzi trompon al la kor’
Mi certe vin amas

Ĉesu mi mensogi
Ĉesu nei mi deziron
Mi vin amas pli ol ĉion
Mi bezonas vian kison
Al vi donas mi la vivon
Faru ĉion, kion volas vi al ĝi
Mi nur deziras aŭdi “jes” de vi

Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo esti vi de mi
Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo vivi vi kun mi


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
L' evidenta

La ciklo sen fin'

(Originala titolo: The circle of life)
Verkis: Elton John k Tim Rice
Traduko: Émerson dos Santos k Rafael do Ó

Ekde kiam ni venis ĉi tien
Ni promenas en voj' al la sun'
Tiom por vidi estas, kiom vidi ne eblas
Pli por fari ol estas farebla

Estas multaj aferoj ĉi tie
Kiujn oni ankoraŭ ne trovis
La sun' estas la cel' tra l' safira ĉiel'
Kiu tenas la vojojn eternajn

La ciklo sen fin'
Kiu gvidos ĉiujn
Tra am' kaj sufer'
Dolor' kaj esper'
Ĝis kiam alvenos
Ni al nia loko
En la ciklo
En la ciklo sen fin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).