Mostrando postagens com marcador Tim Santos. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tim Santos. Mostrar todas as postagens

Mediumoj

(Originala titolo: Médiuns)
Verkis: Tim Santos k Gladston Lage
Traduko: Flávio Fonseca

Vere diras mi al ĉiuj,
Ke se tiuj ĉi silentos
La ŝtonoj mem ekkrios kaj
Maljunuloj havos sonĝojn,
Gejunuloj ja profetos mem.

Mosea paŝt-baston',
Mantelo de Elija,
Ŝtuparo de Jakob',
La vizi' de Jeremia...
Mediumoj, iam profetoj,
Kun fakultoj ne plu kaŝitaj:
La paroloj, la sentemo,
La aŭdado, fremdaj lingvoj...

Vere diras mi al ĉiuj...

En Kana, la edziĝ',
De l' vundoj la kuraco,
En la Transfiguriĝ',
Donante vivan akvon...
Ĉiam Majstro, ĉiam Profeto,
Dia esto, la Gvidanto.
Multaj mutas, multaj sentas,
Multaj aŭdas la Vivmediumon.

Vere diras mi al ĉiuj...


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu de la albuma aranĝo.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma do arranjo do disco.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitaro: Paulo Pose
Registrita dum COEZMUC - Spiritisma Kunfratiĝo de la Regiono de Mucuri - MG,
Voz: Ana Paula Pose
Violão: Paulo Pose
Gravado durante o COEZMUC  - Confraternização Espírita da Zona do Mucuri - MG
 


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Petro

(Originala titolo: Pedro)
Verkis: Tim Santos k Gladston Lage
Traduko: Flávio Fonseca

- Venu, kaj mi faros el vi homkaptiston,
Se persistos, vi fariĝos Petro, Ŝtono
Kaj en lokoj kie la malplen' imponas
Fruktodonos vi kaj la malsato distos.

- Mi deziras iri apud Vi, sed timas
Droni en la akvoj dum Vi supervadas.
Se Vi antaŭsentas en Ĝarden' vundadon,
Mi, Jakobo kaj Johan' en dorm' proksime...

Kvazaŭ ne sufiĉus, jen mi per la spad'
Vundas la soldaton arestantan Vin...
Estas timoplena eta mi, ŝafino
Beanta je nead'.

- Mi revenas kaj apudas man' en man'.
Kredu, Mi vin portos ĉien malgraŭ vi.
Petro, ĉu vi amas?
Al Mi, ĉu vi amas?
Petro, ĉu vi amas?

Kaj vi estiel roko
Konstruu mian domon
En koro de la frat'.
Aŭdu, Simon-Petro, mortos vi sur kruc'.

- Ne, ne indas mi esti honorigat',
Se depost la Majstro
Martiri estas cel'.
La man' sub Lia tuŝ',
Pied' post Lia duŝ'
Nur montros al
Ĉiel'.


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu de la albuma aranĝo.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma da melodia cifrada e uma com o arranjo do disco.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Iago Rocha


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉe l' montopiedo

(Originala titolo: Aos pés do monte)
Verkis: Tim Santos
Traduko: Flávio Fonseca

Sento ĉirkaŭas kaj ondas
Nedifinebla, ĝi novas por mi
Mia kor' sin renovigas
Min la espero invadas sen lim'
Mi volas esti humila kaj pura
Kaj milda en mia anim'

Via parolo min sondas
Rakontas pri l' Regno atendanta min
Mi vin ofertas la ploron,
Dolorojn animajn por la renaskiĝ'

Via voĉ' sonis pli
Ĉarmis min via vort'
Sekve mi en pluir'
Ien ajn paŝos for
Nun jen mi
Trankviliĝis dolor'


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu de la albuma aranĝo.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma do arranjo do disco.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Paulo Pose
Prezentita en spiritisma evento nomata COEZMUC, kiu okazis dum karnavalo 2025.



Kantas kaj gitarludas: Isabella Araújo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).