Mostrando postagens com marcador Tavinho Moura. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tavinho Moura. Mostrar todas as postagens

Batalaro

(Originala titolo: Cruzada)
Verkis: Tavinho Moura k Márcio Borges
Traduko: Flávio Fonseca

Solece mi ne scias
Tra stratoj iri
Pro la danĝeroj nin ĉirkaŭantaj
En ĉiu vojo
Vidiĝas ne la sun', sed
Min trankviligas via rigard'

Mi ne plu volas sangon
En vejnoj mortan
Mi volas ŝirmon en viaj brakoj
Min bruligantaj
Vidiĝas ne la kaj', sed
Min trankviligas via rigard'

Vi ja similas al mi, ho
Vin ne sinjor' akompanas
Kaj ankaŭ vi, se donas kison, do efikon
Flor' sur fenestroj de l' domo
Okul' sur la malamiko
Kaj ankaŭ vi, se donas kison, do efikon
Se donas ridon, donas pikon

Mi ne plu volas sangon
En vejnoj mortan
Mi volas ŝirmon en viaj brakoj
Min bruligantaj
Vidiĝas ne la pac', sed
Min trankviligas via rigard'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sankta Gralo

(Originala titolo: Calix bento)
Verkis: Tavinho Moura
Traduko: James Rezende Piton

Dio gardu ciborion
Dio gardu ciborion
Kie Di' faris loĝejon, zorgu Di'
Kie Di' faris loĝejon, ja

Kie loĝas Sankta Gralo
Kie loĝas Sankta Gralo
Kaj hostia konsekraĵo, zorgu Di'
Kaj hostia konsekraĵ', ho ja

De Jiŝaj' venis la branĉo
De Jiŝaj' venis la branĉo
De la branĉ' estiĝis floro, zorgu Di'
De la branĉ' estiĝis flor', ho ja

De la flor' venis Maria
De la flor' venis Maria
De Maria la Savinto, zorgu Di'
De Maria la Savint’, ho ja


Rim (Noto de la tradukinto): la originalo estas rikoltita de la aŭtoro kaj adaptita el tradicia kanto de religiaj procesioj dum kamparaj festoj de la Tri Magoj, de portugala deveno. Ili plu okazas inter la fino de la jaro ĝis la 6ª de januaro, ĉefe (sed ne nur) en malgrandaj urboj de la brazila ŝtato Minas Gerais.

Rim²: Unu el la plej famajn registraĵojn de tiu kanto faris Milton Nascimento.

Rim³: Partituroj de tiu ĉi muzikaĵo (ankaŭ korusa) estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Partituras desta música (inclusive para coral) estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko.