Mostrando postagens com marcador Rafas. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Rafas. Mostrar todas as postagens

Elegio

(Originala titolo: Acalanto nº 3)
Verkis: Elvis Matos k Rafas

Vekiĝu mia eta anĝelo
Ĉia dolor’ ĉesis nun
Leviĝu kerub’ 
Al glor’ de la sun’

La gepatroj vin lulis
Ili preĝis por vi:
“Di’, la kara filino
Revenas al Vi"


Rim: La originala senvorta komponaĵo de Elvis Matos titoliĝis "Acalanto nº 3"; Rafas verkis tekston originale en Esperanto por ĝi, kaj ĝi eknomiĝis "Elegio".


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lulkanto n-ro 2

(Originala titolo: Acalanto nº 2)
Verkis: Elvis Matos
Traduko: Rafas k Flávio Fonseca

Dormu mia anĝelo
en la nokto frida
dormu, sonĝu pri paco
en brakoj miaj
dormu anĝelo nun


Rim: La korusa partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura para coral desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lulkanto n-ro 1

(Originala titolo: Acalanto nº 1)
Verkis: Elvis Matos
Traduko: Rafas k Flávio Fonseca

Foriras sun', eknoktiĝas jam
la vento kantas por vi nun, karul'
kie estas vi?
Ja noktiĝis jen
Ha! Venu kaj kantu nun
venu ĉe mi
venu dormi en ĉi brakoj vi


Rim: La korusa partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la melodian partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Flugil' blanka

(Originala titolo: Asa branca)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: nekonata

Kiam vidis mi la teron,
Ja brulantan de dolor’,
Do mi demandis al kara Di’, ve,
Pro la sufero de mia kor’

Jen varmego de infero,
Ne naskiĝis la plantar’,
Pro la soifo mortis ĉevalo,
Kaj ankaŭ mortis tuta bovar’

Tre timema kaj fluganta,
Birdo fuĝis el teror’,
Tial mi iros, ho karulino,
Restu ĉi tie kun mia kor’

Nun mi estas tiel fora,
Tre malĝoja en angor’,
Urĝas, ke pluvo falu denove,
Ke mi revenu al mia glor’

Se plantar’ fariĝos verda,
Kiel via okulkolor’
Do mi promesas: - ne ploro plu, ĉu? -
Ke mi revenos, ho mia kor’!


Rim:
- Se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al ni!
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Se alguém sabe quem é o tradutor, por favor nos informe!
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.






Kantas: Rafas
Voĉaranĝo: André Vidal (adapt. Rafas)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Blanka flugilo
Flugil' blanka
Flugilo blanka
Kampar' en braĝo
Kolombetoj

Lulkanto

(Originala titolo: Acalanto)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Dormu, mia koro,
Ne estas horo
Veki sin.

Dum iros mi
Al la monda foro
Post l' aŭroro
Pli serena


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca



Voĉoj: Rafas
Voĉaranĝo: Elvis Matos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉia dolor'

Verkis: Tarcísio Lima

Ĉia dolor' flugu for, kiam mi kantos el la kor'
ĉagrenplenajn, grizajn kanzonojn,
por ke povu brili nova kolor'.
La lum' de l' sun' brilu ja de nun,
meze de la ombroj de ĉi mia pun';
ĉi-momente mi pensu pri neni',
krom la granda revo levi min al Di'.
Jen la plej alta valor', kiun trafas miaj versoj,
mia plej riĉa trezor':
Jene kantas mi: "Ĉiu dolor' ĉia dolor'!
el nia koro, nepre, FLUGU FOR!"


Rim: Registrita en la albumo Verdastelaj Brazilaĵoj, de Tarcísio Lima. UEA k BEL, 2001. (aĉetu ĉi tie)



Kantas: Rafas kaj Tuilla Claudia


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).