Mostrando postagens com marcador Milton Nascimento - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Milton Nascimento - I. Mostrar todas as postagens

Promesoj el Suno

(Originala titolo: Promessas do sol)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Vicente Sales

Volas vi min forta
Sed mi ne fortas plu
La lasta el raso, maljunece mi penas
Ho arĝenta Luno savu min, mi petegas
Ho arbaraj dioj al morto, nun mi preĝas

Volas vi min bela
Sed mi ne belas plu
Oni prenis for, ve, ĉiun bezonon mian
Min oni disŝiris, per tranĉil’, sed ne plene
Lasis min vivanta, sensange putriĝanta

Volas vi min justa
Sed mi ne justas plu
Promesoj el Sun’ ne plu varmigas la koron
Kia tragedio trafas ve, nian genton!
Kia tragedio trafas nin, nian genton!


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Novaĵoj pri Brazilo

(Originala titolo: Notícias do Brasil)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Bona novaĵo jen alvenas nun el Maranjan'
Ne per radio, televido aŭ per la ĵurnal'
Sed per la vento kiu blovas el la mara bord'
De Fortalezo, de Resifo, de Natal'

Oni aŭdadis la novaĵon en Belen', Manaŭs'
Ĵoan-Pesoo, Terezino kaj Arakaĵu'
Kaj de la nordo ĝi vojaĝis al la Pantanal'
Minas-Ĵerajso, sud-eosto, ĝis la sud'

Tie ĉi vivadas ĉi popolo respektinda
Sciu, bela estas la popolo, kiel belas am'
Tie ĉi vivadas ĉe la maro, ĉe rivero
La destino ĝia estas la kuniĝ'

La plej bela kanto estas ĉiam plej sincera
Sciu, ĉio kio belas estos ĉiam mirigaĵ'
Tie ĉi vivadas ĉi popolo bonfarema
Tre pli saĝa ol kelkia regvolul'

En ver' Brazilo estas klare ne nur mara bord'
Kaj multe pli, kaj multe pli ol suda region'
Ja bonaj homoj vivas dise tra nia Brazil'
Kaj certe faros bonan landon el ĉi lok'

Bona novaĵo jen alvenas nun el internland'
Ne per radio, televido aŭ per la ĵurnal'
Se oni frontos maron sed kun dorso al Brazil'
Oni ne faros bonan landon el ĉi lok'


Rim:
- Maranjan' kaj Minas-Ĵerajso (originale Maranhão kaj Minas Gerais) estas federacieroj de Brazilo.
- Fortalezo, Resifo, Natal', Belen', Manaŭs', Ĵoan-Pesoo, Terezino kaj Arakaĵu' (Fortaleza, Recife, Natal, Belém, Manaus, João Pessoa, Teresina kaj Aracaju) estas brazilaj urboj.
- Pantanalo (Pantanal) estas regiono en centro-okcidento de Brazilo.
- Ĉiuj geografiaj nomoj konformas al Vortaro Túlio Flores.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Todos os nomes geográficos foram traduzidos conforme o Vortaro Túlio Flores.

- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Miraklo de l' fiŝoj

(Originala titolo: Milagre dos peixes)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Mi vidas tiujn fiŝojn kaj iras per mia kor'
Mi vidas la arbarojn kaj iras per mia kor' al la naturo

La ekranoj per koloroj
Diras pri kolorinfanoj
El genia televidil'
Kaj laŭ irado de l' novaj sanktuloj
Jen signal' de oldaj tempoj
Morto, morto, morto al am'

Ili parolas pri ne mar' nek fiŝoj
Ne permesatas ino en la kanzon'
Nek la naskiĝ' de l' flor', nek la naskiĝ' de l' sun'
Mi nur estas jen unu pli, unu pli
Parolanta pri ĉi nia dolor'

Desegnante sur la ŝtonoj
Mi enhavas la kolorojn
Kiam krias pri la real'
Kaj en silento de tiu naturo
Mi amanta la amikojn
Volas diri kun pensliber'

Mi havas tiujn fiŝojn kaj donas el mia kor'
Mi havas la arbarojn kaj donas el mia kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

San-Visento

(Originala titolo: San Vicente)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Cícero Soares

Mia kor’ amerikana
mi vekiĝis post premsonĝo
saporo vitre tranĉa
ia gust’ de ĉokolado
en urbo kaj en la karno
la sapor’ de viv’ kaj morto
mia kor’ amerikana
kun sapor’ de vitr’ kaj vundo

La atend’ en vico vasta
la nigra korpo sen memor’
jen estis en San-Visento
la vilaĝ’ kaj ĝiaj lumoj
jen estis en San-Visento
la hominoj kaj la homoj
mia kor’ amerikana
kun sapor’ de vitr’ kaj vundo

La horoj sen konsidero
la nigro iĝis tuj vesper’
dumtempe de l’ atendo
staris mi en San-Visento
dumtempe de l’ plenumo
staris mi en San-Visento
mia kor’ amerikana
kun sapor’ de vitr’ kaj vundo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Misteroj

(Originala titolo: Mistérios)
Verkis: Joyce Moreno k Maurício Maestro
Traduko: Flávio Fonseca

Ekflamis fajrem' ene de mi
Ne plu estingebla per ia far',
Eĉ ne per la tuta akvo de l' mar'.
Bezonas mi lerni l' misterojn de l' fajro por via brular'.

Ekpasis river' ene de mi,
Sed ne transnaĝebla per ia far'.
Bezonas mi ŝipon sur tia bar'.
Bezonas mi lerni l' misterojn riverajn ĉe via akvar'.

Vivo kurta,
Natureco,
Kien vi, mia kor'?

Ekbatis ventum' ene de mi
Kaj ne eblis teni min sen erar'.
La vivo kunportis min en malklar'.
Bezonas mi lerni l' misterojn de l' mondo por via sciar'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kion supozas do vi?

(Originala titolo: O que será (À flor da terra))
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Kion supozas do vi?
Ke oni suspiradas en la alkovoj
Ke oni susuradas verse en blovoj
Ke oni kombinadas tra noktaj lokoj
Ke oni havas kape kaj en alvokoj
Ke pro ĝi la kandeloj lumas je dekoj
Ke en drinkejoj kvazaŭ aŭdiĝas blekoj
Kaj krioj en foiroj, ja kun certeco
Kun tuta natureco, supozas do vi
Pri kio mi ne certas, nun nek iam pli
Pri kio la riparo ekzistas ne pli
Kaj ĝi ne havas grandon

Kion supozas do vi?
Ke vivas en ideoj de geamantoj
Ke kantas la poetoj kaj delirantoj
Ke ĵuras la profetoj en vinaj gradoj
Ke estas en pilgrimo de la kriplado
Kaj en la fantazio de la kapricoj
Kaj en la ĉiutago de meretricoj
En planoj de banditoj, de nehelpitoj
En ĉiu infinito, supozas do vi
Pri kio jam ne decas, nun nek iam pli
Pri kio la cenzuro ekzistas ne pli
Kaj ĝi ne havas sencon

Kion supozas do vi?
Ke ĉiuj la avertoj evitos ne la
Ĉar ĉiuj ridoj certe defios pro ar'
Ĉar ĉiuj sonoriloj sonoros kun klar'
Ĉar ĉiuj himnoj trilos konsekrante ja
Kaj ĉiuj knaboj fine impetos el tra
Kaj ĉiuj la destinoj renkontiĝos, ha!
Kaj eĉ Eterna Patro, irinta ne al
Vidante ĉi inferon nur benos ĝin, pa!
Pri kio jam ne regas, nun nek iam pli
Pri kio jam ne hontas, nun nek iam pli
Kaj ĝi ne havas saĝon



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu ankaŭ la versiojn:
Kio okazas al mi
Kio okazas al vi
Lant' el lontan'

Lant' el lontan'

(Originala titolo: O que será (À flor da pele))
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Querino Neto

Kio kun lant' el lontan'
Agacas mian enon kun lant' el lontan'
Burĝonas ĝi, florpremo kun lant' el lontan'
Survojas en vizaĝon ruĝiga ĉikan'
Senkaŝe min perfidas kun dol' ĉarlatan'
Korpremas al konfeso sen vol' aŭ spontan'
Ne eblas plu afekto de sperta infan'
Sinmontras la obsedo kaj laŭtas rikan'
Devigas min, senhejma, almozi pro pan'
Pri kio senmezuras, kaj nun por ĉiam'
Pri kio senrimedas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio senreceptas

Kio kun lant' el lontan'
Subitas el la eno sen permes' nia
Primokas sindetenon eĉ anarkian
Kaj ardas ĝi, veneno afrodizia
Samkiel la mieno festanemia
Ne savas la advento nek haleluja'
Nek la medikamentoj de familian'
Nek ĉiu sorĉotento plenalkemia
Kaj aro da sanktuloj kun lant' el lontan'
Pri kio ne ripozas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne laciĝas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne limiĝas

Kio kun lant' el lontan'
Bruligas min el eno, kun lant' en lontan'
Malhelpas la dormemon, kun lant' el lontan'
Provokas mian ĝemon pro ardo je flam'
Incitas korpan tremon, forpreniĝas san'
Kaj ŝvitas mi pro ĝeno, inundo je van'
Kaj ĉiuj miaj nervoj suplikas en klan'
Impetas miaene tre febla organ'
Eruptas mi pro tim', kiel lafa vulkan'
Pri kio ne hontiĝas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne regeblas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne prudentas



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Kio okazas al mi
Kio okazas al vi
Kion supozas do vi?

Kio okazas al mi

(Originala titolo: O que será (À flor da pele))
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Kio okazas al mi,
Ke tuŝas min interne, okazas al mi
Ke ĝermas je la haŭto, okazas al mi
Kaj iras al la vangoj kaj ruĝigas min
Kaj iĝas okulfrapa, perfidanta min
Kaj premas mian bruston, montriĝas konfes’
Pri kio jam ne ĝustas, sen hipokritec’
Pri kio jam ne justas je ies forges’
Kaj kio igas min almozanto de pec’
Jen io sen mezuro, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen rimedo, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen klarigo

Kio okazas al ni,
Ke tohuvabohuas, senceremonia,
Ke malobeas nin, kvazaŭ revolucia
Ke ŝajnas kana brando senprohibicia
Ke ŝajnas malsaniĝo pro festo orgia
Nekontrolebla eĉ de ordon’ religia
Nekuracebla eĉ per ungvent’ farmacia
Eĉ ne per sorĉa provo, eĉ ne alĥemia
Eĉ ne per la sanktuloj, okazas al mi
Jen io sen ripozo, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen laciĝo, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen limigo

Kio okazas al mi,
Ke mi interne brulas, okazas al mi
Ke ĝenas mian dormon, okazas al mi
Kaj ĉiuj la tremadoj agitas al mi
Kaj ĉiuj la ardadoj incitas al mi
Ke ĉiuj la ŝvitadoj inundas al mi
Ke ĉiuj miaj nervoj petegas al mi
Ke ĉiuj la organoj postulas al mi
Kaj venas afliktego terura al mi
Jen io sen honteco, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen regado, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen saĝeco



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Kio okazas al vi
Kion supozas do vi?
Lant' el lontan'

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Marcos Campos

Kiam vi forlasis min, tuj
Malheliĝis mia viv’
Malgraŭ mia korforteco
Multe ploris mia kor’
Jam ne estas domo mia
Nek ĉi lokon havas mi
En soleco, mi suferas
Mi parolos do al vi

Jen survoje mi krias
Halti ne volas mi
El ŝton’ estas la vojo
Kiel revi pri ĝi?
El venteto konsistas
Mia revo jen ĝi
Haltos mi mian kanton
Kaj ĉe l’ fin’ mortos mi

Iras mi tra vivo mia
Dum forgesas vin en kor’
Ne deziras mi la morton
Sed vivadi kun honor’
Daŭre mi deziras ami
Sed mi ne suferos tro
Mi ne revas, mi konstruas
Mian vivon per klopod’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Trairado
Trairado

Sunleviĝo

(Originala titolo: Nascente)
Verkis: Flávio Venturini k Murilo Antunes
Traduko: Flávio Fonseca

Heliĝas maten',
La suno kaŝos tuj la klaran stelon
Ardantan,
Perlon de l' ĉiel' reflektanta
La vian.
La taga lum' kontemplas vian korpon
Soifan,
Plenan je plezur' kaj deziro
Ardantaj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Manio pri vi

(Originala titolo: Mania de você)
Verkis: Rita Lee k Roberto de Carvalho
Traduko: James Rezende Piton

Pro vi, karega, mi... eksalivumas,
Vestante fantaziojn, vi senkostumas
Humida de la ŝvit' pro nia multo da kisar',
Pro multe da frenez-imagoj.

Ni umas en amor' per telepatio
Sur grund', en mar', sublune, laŭ melodio,
Manio nur pri vi, pro nia multo da kisar',
Pro multe da frenez-imagoj.

Nenifaradon superas nenio
Kun cel' kuŝiĝi, ruliĝi kun vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Manio de vi

Maria, Maria

(Originala titolo: Maria, Maria)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Querino Neto

Maria, Mari'
estas dota, jen certe magia
la forto nin lertiganta
ŝi, la virin', kiel ajna alia, alia
ĝoj-plena, merite amanta

Maria, Mari'
estas son', la kolor' kaj l' odor'
jen la dozo plej forta, lanta
de ploro anstataŭ rido
de tuta homar'
ne plenviva: la vivon paŭsanta

Tamen necesas la forto, necesas kuraĝo
necesas sinteno tia:
havi surkorpe cikatron
Maria, Maria
samtempe funebra-gracia

Tamen necesas la sorto, necesas la saĝo
necesas la beno Dia:
havi surhaŭte cikatron
la pursinonimo de l'
esto porĉiame pia


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Podio

(Originala titolo: Palco)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Supren al podio
En anim' odor' de grio
Kiel talko sur bebet', sur bebet'
Mian nimbon klaran
Vidas nur klarvidaj uloj kun klarec', kun klarec'

Portas mi la bandon
Nur se vi konas Luandon,
Scias pri ĝia valor', pri l' valor'
Kostas laŭ la pezo
Laŭ aprezo de la bum bum de l' tambur', de l' tambur'

Fajro ĉiam por peli for
La inferon, ne en mia kor'
Fajro ĉiam por konsumad'
La infero, forira pad'
La laja laja laja la laja la
Forira pad'
La laja laja laja la laja la

Venas mi al festo,
Scias mi, ke por ĉeesto
De l' sun-di' estas signal', la signal'
Mi, kiel kredema,
Portas keston de ĝojaĵoj el la hal', el la hal'

Ankaŭ laŭ kantoro,
Dio sendas la muzikon
Por ke oni lasu ja, lasu ja
Verŝi la balzamon,
Fari kanton, kanti la kantaron da lalaja'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Studenta koro

(Originala titolo: Coração de estudante)
Verkis: Wagner Tiso k Milton Nascimento
Traduko: Paulo Nascentes

Ion paroli mi volas
Kien ĝi estas iranta
En la brust’ eble ĝi staras
Aŭ aeren ĝi flosadas
Povas esti niaflanke
Pli apude ol supoze
La foli’ de l’ junular’
Jen ĝusta nomo de ĉi am’

Jam stuciĝis la momentoj
Devojiĝis la destino
Ĉi rideto de knabino
Jam plurfoje kaŝis sin
Sed l’ espero renoviĝas
Jen l’ aŭroro brile iĝas
Nepras zorgi pri la sproso,
Por ke vivo ĉe ni floru, ĝi fruktu

Koro de l’ studentaro
Nepras zorgi pri la vivo
Nepras zorgi pri la mondo
Zorgi pri la amikeco
Ĝojo kaj multe da revo
Disaj ie sur la vojo
Verdaj planto kaj la sento,
Foliar' kaj la kor', junularo kaj fid'


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne kvereloj plu

(Originala titolo: Brigas nunca mais)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ŝi venis, ridis, venkis, poste ploris
Do mi tuj al ŝi konsolis pri tristeco
Laŭ certeco, ke la amo pasas tra vojtru'
Eĉ se agrablas repaciĝi, nu,

Mi poste ŝin bezonis miavice
Do ŝi trafe helpis min
Kaj nia amo montris sin reala kaj
Je plia fojo porĉiama

Bonas ĉiam amkonstru'
Ne kvereloj plu



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La feliĉo

(Originala titolo: A felicidade)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Sylla Chaves

Por trist’ ne estas ĉes’,
sed por feliĉo jes.

La feliĉo estas kiel roso
en fruo de maten’ sur bela flor’:
ĝi milde brilas,
kaj poste ĝi oscilas
kaj, kiel ama larmo, falas for.

Por la malriĉulo feliĉo similas
al la karnavala iluzio.
Li peze laboras dum tuta la jaro
por kelkaj horoj da sonĝo
en kostum’ de fantazio
- pirato, reĝo aŭ ĝardenistino –
ĝis la merkredmatena sonĝofino.

Por trist’ ne estas ĉes’,
sed por feliĉo jes.

La feliĉo estas kiel plumo
portata tra l’ aer’ de ventoblov’:
malpeze drivas,
sed tre mallonge vivas
dum estas vent’ en sia plaĉa mov’.

Por mi la feliĉo estas l’ okulparo
sonĝanta de mia amatino,
ne gravas la nokto, en klar’ aŭ malklaro,
ŝi belas ĝis noktofino...
Lasu ŝin en sia dorm’
ĝis ŝi vekiĝos gaje ĉe tagiĝo
vekite de la kisoj de aŭror’...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amerika kanzon'

(Originala titolo: Canção da América)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Amiko estas gardinda en
La sepŝlosila orujo
Ene de l' kora bon'
Tiel asertis kanzon' fama en Amerik'
Sed ploris eĉ la kantist'
Je vid' de l' forir' de amik'

Sed la restul' flugadis per sia pens'
Pro la kant' de l' alia memor'
Kaj la flugul' restadis per sia pens'
Kun memoroj de la kanta kor'

Amiko estas gardinda en
La liva flanko de l' brusto
Eĉ se la tempo kaj disto staros, jes
Eĉ en kanzona forges'
Ĉar kio gravas, jen ĝi:
La voĉo plena je kares'

Ĉar estu ja iel ajn
Venu ja io ajn
Iam ajn, amiko, denove
Mi vidos vin
Iam ajn, amiko, ni certe revidos nin



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne plu saŭdado

(Originala titolo: Chega de saudade)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, mia tristeco, diru al ŝi,
Ke sen ŝi nur estas mizer',
Petu ke komprenu, ke tuj revenu,
Ĉar min ĉagrenas la sufer'.

Ne plu ĉi saŭdado! La realo
Estas ke sen ŝi ne plu estas beleco,
Nur tristeco, melankolio
Restas nun en mi, kaj ne eliras plu.

Tamen, kiam ŝi revenos, ha!
Kia feliĉo! Kiel provoke!
Ĉar estas malpli da fiŝetoj en la mar'
Ol la kisar' kiun ricevos ŝi plurloke.

En ĉi miaj brakoj mankos vakoj,
Estos kvazaŭ mil atakoj
Fortaj tiel ĉi, mutema mi, mutama ŝi,
Brakumoj kaj kisetoj kaj karesoj, la sen fin',
Por ke finiĝu ĉi afero vivi tiel ŝi sen mi.
Mi ne plu volas ĉi aferon vivi fore ŝi de mi.
Ni du forgesu ĉi aferon vivi ŝi ne apud mi.


Rim:
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).