Mostrando postagens com marcador Newton Mendonça. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Newton Mendonça. Mostrar todas as postagens

Disputo

(Originala titolo: Discussão)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Flávio Fonseca

Se vi ja intencas
Teni vin ĉe opini'
Disputi nur pro la disput'
Strebante al praviĝo pri
Mi do certigas al vi, ke
Se la korvoĉo laŭtas pli
Kelkfoje preferindas perd'
Ol venko en situaci'

Mi jam komprenis nun, ke vi
Nur volas superregon de
Opiniam' super raci'.
Tio ne gravas, jes aŭ ne...
Do kial tia negaci'
Se la solec' estas rezult'?
Anstataŭ am', nur plorsingulto
Pravos kaj restos neni'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Unutona sambo

(Originala titolo: Samba de uma nota só)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Anglalingva traduko (One note samba): Tom Jobim
Esperanta traduko el la angla: Bertilo Wennergren

Jen mi ludas etan sambon
Kun nur unu sola ton'
Certe venos pli da tonoj
Baziĝantaj sur ĉi ton'
Jenas nun la tona sekvo
De l' antaŭa harmoni'
Kiel devas mi sekvadi
En la viv' malantaŭ vi

Ja troviĝas homoj
Kiuj povas paroladi pri nenio
Kvazaŭ nenio
Mi foruzis tutan gamon
Sed finfine venis al nenio
Preskaŭ nenio

Mi revenas al la tono
Ununura kaj al vi
Esprimante mian amon
El la koro nur per ĝi
Kiu volas la tonaron
Re mi fa sol la si do
Restas ĉiam sen la klaro
De la kanta a bo co


Rim:
- Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Tom Jobim en Esperanto, em Junho/2002.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca



Kantas: Alejandro Cossavella
Kromvoĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Sambo de unu noto nur

Medito

(Originala titolo: Meditação)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Francisco Wechsler

Kiu kredis pri
Kaj la amo, rideto kaj flor'
Do revis, revis li
Venis koragit'
Ĉar la amo, rideto kaj flor'
Modifiĝas kun troa subit'

Kiu en l' anim'
Sentis akran guston de sufer'
Pro tia malaper'
Kaj en malproksim'
Signon serĉis pri vera la voj'
Ne kredante pri tago de ĝoj'

Kiu larmis for,
Kaj tiom, ke sekiĝis jam la plor'

Tiu en reven'
Al la amo, rideto kaj flor'
Do venis al la sam'
Ĉar mem la dolor'
Lin kondukis al vojo de am'
Kaj malĝoj' ĉesis jam


Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Malagordata

(Originala titolo: Desafinado)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Aaron Köenig

Se vi diras ke malagordaĉas mi
Sciu kiom dolorigas tio ĉi
Nur privilegiuloj aŭdas ĉion, kiel vi
Mi nur havas kion donis Di' al mi

Se insistas vi en la klasifikad'
Ke malmuzikaĉas mia kondutad'
Permesu argumenton por defendi min
Ke estas bosanovo
Kun tia tre natura son'

Sed kion vi ne scias
Eĉ ne antaŭsentas
Ke la malagorduloj ankaŭ havas koron ja

Mi fotografis vin per mia Rolleyflex
Riveliĝis via maldankemegec'

Vi ne povas moki tiel ĉi pri mia am'
Estas la plej granda kiun vi povas ricevi
Pensante muzikante vi forgesas tion ĉi
Ke en la brusto de malagorduloj
Profunde en brusto kaŝite batante
Ke en la brusto de malagorduloj
Ankaŭ batas koro ja


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- Partituro por koruso de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Aaron Brazilumas Esperante, em Maio/1989.
- Partitura para coral desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, unu el la simbolaj kantoj de bosanovo, estas respondo al la tiamaj recenzistoj, kiuj konsideris la stilon kiel "muziko por malagordataj gekantistoj".
CURIOSIDADE: Esta música, um dos símbolos da bossa nova, é uma resposta aos críticos da época, que consideravam o estilo como "música para desafinados".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mistonulo

Mistonulo

(Originala titolo: Desafinado)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Jair Salles

Se vi diros ke la tonon misas mi
Jen al mia kor' doloron kaŭzos vi
Nur privilegiuloj kantus ĝuste en la ton'
Preskaŭ al mi mankas tiu Dia don'

Se insiste vi plu konsideros, ke
Ĉe l' muziko estas mi nur malutil'
Do eĉ mensogante diros mi ke ĝi
Estas bosanovo tre natura nova stil'

Sed ja okazas ke neniel vi komprenis
Ke ĉiuj havas koron, eĉ mistonuloj mem
Mi fotografis vin per mia Rolejfleks'
Riveliĝis via troa maldankem'

Tamen vi rekonu, ke neniam iu ajn
Povus vin adori kun plia am' ol mia, jes...
En via troa zorgo pri l' muziko vi
Ja forgesis ke en mistonuloj
Ankaŭ pulsas plena je ambruloj
Ke en brusto de la mistonuloj
Ankaŭ pulsas homa kor'


Rim:
- Registrita de la kantisto Alejandro Cossavella en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.
- Partituro por koruso de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada por Alejandro Cossavella no álbum Tom Jobim en Esperanto, em Junho/2002.
- Partitura para coral desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, unu el la simbolaj kantoj de bosanovo, estas respondo al la tiamaj recenzistoj, kiuj konsideris la stilon kiel "muziko por mistonuloj".
CURIOSIDADE: Esta música, um dos símbolos da bossa nova, é uma resposta aos críticos da época, que consideravam o estilo como "música para desafinados".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Malagordata

Sambo de unu noto nur

(Originala titolo: Samba de uma nota só)
(ankaŭ konata pro la anglalingva versio: One note samba)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Aaron Köenig

Jenas sambo konsistanta el unueca noto, nur
Venas pluraj notoj poste, sed la baz’ estas unu nur
Ĉi alia konsekvencas el kio ĵus parolis mi
Kiel mi maleviteble konsekvencas nur el vi

Tiom da geuloj babilaĉas tutan tagon sen enhavo, diras nenion
La tutan notaron mi nun uzis, sed finfine sen efiko, igis nenion

Al mia noto mi revenas kiel revenas mi al vi
Diras per mia noteto kiom vin ŝategas mi
Kiu volas ĉiujn notojn: A B C D E F G
Restas sen iu ajn ĉiam restu ununote nur!


Rim:
- Registrita en la albumo Aaron Brazilumas Esperante, en Majo/1989.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Aaron Brazilumas Esperante, em Maio/1989.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Unutona sambo