Mostrando postagens com marcador Jorge Teles. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Jorge Teles. Mostrar todas as postagens

Ekspresa trajno

(Originala titolo: Trem bala)
Verkis: Ana Vilela
Traduko: Jorge Teles

Ne gravas, ke vi posedu la homojn de la tuta mond’.
Sed gravas la scio, ke ie vi trovos zorganton pri vi .
Kaj gravas la kanto kaj aŭdo de io krom la propra voĉ’
Kaj gravas dancado sub pluvo de vivo, falanta sur nin,

Gravas scio pri senfina sento
Ene de ĉi vasta bela universo, kaj scio pri sonĝ’.
Pli gravas ke vi valorigu
Ĉiun verson de tiu poemo pri la homa fid’.

Kaj ne gravas atingi supraĵon de l’ mond’ kaj scii pri venk’.
Sed gravas grimpado kaj sento, ke l’ vojo tre fortigis vin.
Estu vi rifuĝejo kaj samtempe loĝu en alies kor’
Tiele vi havos amikojn ĉe vi dum la tuta temp’.

Neniu rajtas ĉion havi,
Ĉu ne estus enua la mondo laŭ ĉi manier’?
Ridetojn preferas mi ĉiam
Kaj donacojn, senhalte portitajn de l’ vivo por mi.

Ne temas pri ĉio, de vi aĉetebla ja per via mon’
Kaj jes nur pri ĉiu rideta momento por la kunvivad’
Kaj ankaŭ ne temas pri kuro despera por tuta posed’
Ĉar neatendite la vivo jam iras, la viv’ estas for.

Fileton vi prenu ĉebruste
Kaj ridante brakumu vivantajn gepatrojn ĉe vi.
La viv’ estas ekspresa trajno,
Amik’, kaj ni nuraj pasantoj al la forvetur’.

Laja’ laja’ laja’ laja’ laja’
Laja’ laja’ laja’ laja’ laja’

Fileton vi prenu ĉebruste
Kaj ridante brakumu gepatrojn vivantajn ĉe vi.
La viv’ estas ekspresa trajno,
Amik’, kaj ni nuraj pasantoj al la forvetur’.

Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.

Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose

Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Muzikaranĝita de artefarita intelekto.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La Bela Rozo Junulin'

(Originala titolo: A linda Rosa juvenil)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

La Bela Rozo Junulin', Junulin', Junulin',
La Bela Rozo Junulin', Junulin'.

Feliĉe vivis en kastel', en kastel', en kastel',
Feliĉe vivis en kastel', en kastel'.

Sed venis mava sorĉistin', sorĉistin', sorĉistin',
Sed venis mava sorĉistin', sorĉistin'.

Por vi, princin', jen longa dorm', longa dorm', longa dorm',
Por vi, princin', jen longa dorm', longa dorm'.

Tra l' tuta vivo dormu vi, dormu vi, dormu vi,
Tra l' tuta vivo dormu vi, dormu vi.

Ĉirkaŭe kreskis la arbar', la arbar', la arbar',
Ĉirkaŭe kreskis la arbar', la arbar'.

Sed jen aperis bela reĝ', bela reĝ', bela reĝ',
Sed jen aperis bela reĝ', bela reĝ'.

Vekiĝis tuj la Bela Roz', Bela Roz', Bela Roz',
Vekiĝis tuj la Bela Roz', Bela Roz'.

Ni kriu Hura! al la Reĝ', al la Reĝ', al la Reĝ',
Ni kriu Hura! al la Reĝ', al la Reĝ'.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Kantas: Eveline Paŭla

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Marŝu soldato

(Originala titolo: Marcha soldado)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Marŝu soldato
kun kasko el paper'.
Se vi malbone marŝas
vi restos sen liber'.

Brulas la kazerno,
kuru ĉiuj ni,
ni savu, savu, savu
la flagon de l' Naci'.

Registrita en la albumo Danka vivo, de la kantistino Bruna Brasil, 2017.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu aliajn tradukojn:
Antaŭen
Marŝu soldato

Sur ĉi strato estas bosko

(Originala titolo: Se essa rua fosse minha  Nesta rua tem um bosque)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Sur ĉi strato, sur ĉi strato estas bosko
Ĝi nomiĝas, ĝi nomiĝas Iluzi'.
En la bosko, en la bosko jen anĝelo,
Mian koron, mian koron rabis ŝi.

Se mi rabis, se mi rabis vian koron,
Mian rabis, mian rabis ankaŭ vi.
Se mi rabis, se mi rabis vian koron,
Estas nur, estas nur por am' al vi.

Se ĉi strato, se ĉi strato estus mia,
Mi ĝin garnus, mi ĝin garnus ĝis la fin',
Per ŝtonetoj, per ŝtonetoj diamantaj
Nur por ke, nur por ke vi uzu ĝin.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu aliajn versiojn de la sama kanto:
Floro kaj papilio
La anĝelo
Se ĉi strato estus mia

Dronis la boato

(Originala titolo: A canoa virou)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Dronis la boato
Pro manko de spert'
De vi, (Doriane),
Pro la rema mallert'

Krabeto jes,
Krabeto ne,
Ŝi estas bela
Kaj solas tre.

Se mi estus fiŝeto
Kapabla je naĝ'
Kunportus mi ŝin
Al trankvila plaĝ'.

Rim: En kelkaj porinfanaj kanttekstoj, estas kutimo enmeti nomon de unu el la infanoj partoprenantaj la ludadon. La tradukinto decidis uzi la nomon de Doriane, kiu helpis en reviziado de partituroj tiam lanĉitaj kune kun la versioj.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ni dancu en la rondo

(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Ni dancu en la rondo,
En la rondo dancu ni.
Duongiron ni tuj faru,
Giron kaj duonon pli.

De l'ringo donacita
Vitra gemo rompis sin.
Kaj la amo ricevita
Tre malforte tuŝas min.

Kaj nun vi, (Doriane),
Jen alvenas via hor'.
En la rondo kantu ion,
Adiaŭu, iru for.

Paŝante sur la monto
Estas bovo kaj bovino.
Se vi volas mian kison,
Petu tuj al la avino.

Rim: En kelkaj porinfanaj kanttekstoj, estas kutimo enmeti nomon de unu el la infanoj partoprenantaj la ludadon. La tradukinto decidis uzi la nomon de Doriane, kiu helpis en reviziado de partituroj tiam lancitaj kune kun la versioj.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
Rondodanco

Ho fratineto mia

(Originala titolo: Vamos, maninha)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Ho fratineto mia
Al plaĝo iru ni.
El ĉielo venis barko
En ĝi la patrin' de Di'.

La plej belaj anĝeloj
Kun remiloj en la man'.
Sankta estas la stiristo
Kaj Jesu' la kapitan'.

Super l'akvo, flugante,
Estas pli ol mil amoroj.
Vi remistoj dolĉe remu
Ĉar sur akvo estas floroj.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vergon ĵetis mi sur katon

(Originala titolo: Atirei o pau no gato)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Vergon ĵetis mi sur katon-ton
Sed la kato-to
Daŭre vivas-vas.
La virino-no
Surpriziĝis-ĝis
Pro la kri-
Pro la krio de la kat':
Mi-aŭ!

Ŝi alvokis policiston-ton
Sed mi daŭras-ras
En libero-ro.
La virino-no
Surpriziĝis-ĝis
Pro la kri-
Pro la krio de la kat':
Mi-aŭ!

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

KURIOZAĴO: Tiu ĉi versio estas fidela al la de jarcentoj kantata originalo. Tamen, kiam ĝi estis lanĉitaj en Esperanto KD-forme, leviĝis kelkaj voĉoj tra la mondo kontraŭ la mistrakto al la kato. Mi tute konsentas, kompreneble, kvankam mi vidas ĝin kiel folkloron, t.e. nematerian propraĵon de la socio. Tial, mi aldonas al ĉi tiu retejo ankaŭ la tradukon de versio kreita de la brazila popolo en la dua duono de la 20ª jarcento (Mi amu katidojn). Malgraŭ malpli konata kaj kantata, ĝi certe estas pli akceptebla laŭ vidpunkto de la respekto al la bestoj.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu aliajn versiojn:
Frapo sur la katon
Mi amu katidojn
Miskompreno
Per bastono frapis katon mi

Blato diras ke ĝi havas

(Originala titolo: A barata diz que tem)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Blato diras ke ĝi havas
Belan ringon el rubeno.
Jen mensogo de la blato,
Estas ringo el fadeno.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ringo el fadeno
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ringo el fadeno.

Blato diras ke ĝi havas
Belan ŝuon el kristalo.
Jen mensogo de la blato.
Estas ŝuo el ĵurnalo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ŝuo el ĵurnalo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ŝuo el ĵurnalo.

Blato diras ke ĝi havas
Belan domon el marmoro.
Jen mensogo de la blato.
Estas domo el vaporo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas domo el vaporo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas domo el vaporo.

Blato diras ke ĝi havas
Belan liton el platano.
Jen mensogo de la blato.
Estas lito el banano.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas lito el banano.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas lito el banano.

Rim:
- Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
- Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Ni dancu en la rondo, em Abril/2000.
- Álbum disponível na Brazila Esperanto-Ligo.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu alian version:
Blato diras ke ŝi havas

Marŝu soldato

(Originala titolo: Marcha soldado)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles (unua strofo) k Flávio Fonseca (dua strofo)

Marŝu soldato,
Kun kasko el paper'.
Se vi malbone marŝas,
Vi restos sen liber'.

La kazerno bruliĝas,
Avertas sonoril'.
Tuj kuru, helpu, savu
Standardon de Brazil'.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Rim: Kiam tiu albumo estis registrita, tiam ne ekzistis traduko por la dua strofo de la kanto. Tial, Flávio Fonseca ĝin faris. Poste, Jorge Teles tradukis ĝin, kaj la nova versio estis reregistrita en alia albumo, nome Danka vivo, de Bruna Brasil, en 2017.

Vidu aliajn tradukojn:
Antaŭen
Marŝu soldato

Paĉjo Franĉjo

(Originala titolo: Pai Francisco)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Paĉjo Franĉjo en la rondo
La gitaron ludas li,
Do ro ron don don do ro ron don don,
Sed tuj aperas policisto,
Jen Paĉjo Franĉjo en la prizon'.
Nun revenas li,
Gaja burleskulo,
Per sia paŝo
De somnambulo.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu aliajn versiojn:
Esperanto estas bela
Franĉjo en la rondo

Samba Lele'

(Originala titolo: Samba Lelê)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Samba-Lele' malsaniĝis
Al ŝi rompiĝis la kapo.
Tamen mi pensas ke ŝi nur
Saniĝos per forta frapo.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Ho mulatino gracia
Instruu pri amindumo.
Elektu la amatinon,
Konkeru per palpebrumo.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Ho mulatino gracia
Instruu pri kuirado.
Metu la paton sur fajron,
Foriru por promenado.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Ho mulatino gracia
Diru nun vian adreson.
Tion mi ne rajtas fari.
Paĉjo ne donas permeson.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu alian version:
Ĉiu en sia loko

Bufo Kururu'

(Originala titolo: Sapo Cururu)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Bufo Kururu'
En rivera farm'.
Se la bufo kantas, fratino,
Fortas la malvarm'.
Se la bufo kantas, fratino,
Fortas la malvarm'.

Bufo Kururu'
En marĉa ravin'.
Se la bufo kantas, fratino,
Kantas por bufin'.
Se la bufo kantas, fratino,
Kantas por bufin'.

Kururu' bufin'
Kantas en la kest'.
Ŝi preparas punton, fratino,
Por la nupta vest'.
Ŝi preparas punton, fratino,
Por la nupta vest'.

Rim:
- Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000 (disponebla ĉi tie).
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Ni dancu en la rondo, em abril/2000 (disponível aqui).
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu aliajn versiojn:
Bufo Kururu'
Plibonigante la mondon

Ĉe mi Bitu'

(Originala titolo: Vem cá Bitu)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Ĉe mi, Bitu'! Ĉe mi, Bitu'!
Ĉe mi, Bitu', ĉe mi!
Ĉe vi, ne, ĉe vi, ne, ĉe vi, ne,
Baton timas mi de vi.

Ĉe mi, Bitu'! Ĉe mi, Bitu'!
Infan' de mia kor'!
Jen mi ĉi, jen mi ĉi, jen mi ĉi,
Kaj por vi jen tiu flor'!

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Al Tororo' mi iris

(Originala titolo: Eu fui no Tororó)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

Al Tororo' mi iris,
Sed la akvon mi ne trovis.
Mi trovis brunulinon
Kiu ĉe la puto dormis.

Ni profitu tutan nokton
Ĉar ekiĝas la festeno.
Se ni ne dormas nun,
Dormu ni dum frumateno.

Nun vi, (Doriane),
Nun vi, (Doriane),
En la rondon venu,
Sola restu vi.

Sola mi ne restu,
Jen plej bona ŝanco,
Ĉar mi havas vin
Por amuza danco.

Metu, metu la piedon
Ĉe la mia, tie-ĉi.
Kaj ni kantu, kaj ni dancu,
Kaj ni giru ĝis ebri'.

Preterpasis mi la pordon,
Hundo mordis min, ho Di'!
Ne prizorgu, ne prizorgu,
La doloron sentis mi.

Rim: En kelkaj porinfanaj kanttekstoj, estas kutimo enmeti nomon de unu el la infanoj partoprenantaj la ludadon. La tradukinto decidis uzi la nomon de Doriane, kiu helpis en reviziado de partituroj tiam lanĉitaj kune kun la versioj.

Registrita en la albumo Ni dancu en la rondo, en Aprilo/2000.
Albumo disponebla ĉe Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En vendej' de Sinjor' Andre'

(Originala titolo: Foi na loja do Mestre André)
Tradicia
Traduko: Jorge Teles

En vendej' de Sinjor' Andre'
Mi aĉetis la pianeton.
Plin, plan, plan, la pianeton.
Aŭi', aŭe', en vendej' de Sinjor' Andre'

En vendej' de Sinjor' Andre'
Mi aĉetis sonorileton.
Dlin, dlin, dlin, sonorileton.
Plin, plan, plan, la pianeton.
Aŭi', aŭe', en vendej' de Sinjor' Andre'

En vendej' de Sinjor' Andre'
Mi aĉetis la korneteton.
Te, te, te, la korneteton.
Dlin, dlin, dlin, sonorileton.
Plin, plan, plan, la pianeton.
Aŭi', aŭe', en vendej' de Sinjor' Andre'

En vendej' de Sinjor' Andre'
Mi aĉetis la violonon.
Fin, fin, fin, la violonon.
Te, te, te, la korneteton.
Dlin, dlin, dlin, sonorileton.
Plin, plan, plan, la pianeton.
Aŭi', aŭe', en vendej' de Sinjor' Andre'

En vendej' de Sinjor' Andre'
Mi aĉetis la tambureton.
Dum, dum, dum, la tambureton.