Mostrando postagens com marcador Josias Barboza. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Josias Barboza. Mostrar todas as postagens

Adiaŭ al Val-Vilaĝo

(Originala titolo: Red River Valley)
Tradicia
Traduko: Josias Barboza

El ĉi valo vi morgaŭ foriros
Ĉe ni restos pri vi la memor'
Vi reiros al patra la hejmo,
Sed amikoj vin tenos en kor'

Venu sidi ĉe mi dum momento
Lastan kison mi petas de vi.
Vi ne hastu eldiri adiaŭ
Vi amikojn plorigos, ho ve!

Morgaŭ frue ni vin liberigos
Sekvu vi laŭ la voj' de l' destin'
Ĉi vespere vi trinku kaj dancu
Kun amikoj ĝis nokta la fin'

Vi feliĉon alportu al hejmo
La gepatroj sopiras pri vi.
Sed kunportu koloron de l' valo
En la kor' kaj memoron pri ni.


Rim: El la libro Esperanto por Lernejaj Klasoj – Vol. 1, 2008.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Dimanĉa promeno

Sopiro al hejmolando

(Originala titolo: Old folks at home -aŭ- The Swanee River)
Verkis: Stephen Collins Foster
Traduko: Josias Barboza

Malĝojon mi momente sentas
For de mia ter'.
Ne plu mi aŭdas sonorilon
de la preĝej' de l' kor'.
La belaĵoj ĉi-tieaj ne allogas min.
De la gepatra lando flora
Ne plu mi restos for.

Sopiras mi al la rivero
Al la infanaĝ'
Imagas mi montarojn, fontojn,
pensas pri kolegar'.
Al patrujo mi sopiras kaj al amikar'
De la gepatra lando flora
Ne plu mi restos for.


KURIOZAĴO:
Way Down Upon the River Swanee, Swanee RibberSuwannee River (aliaj titoloj, laŭ la originala teksto) estas menestreleca kanto verkita en 1851, kaj ekde 1935 ĝi estis la oficiala ŝtata kanto de Florido, Usono. En 2008 la originala teksto, kiu estis kontroversa dum jardekoj, estis forigita, ĉar Foster ĝin verkis kvazaŭ sklavo memorante karesplene la plantadan sudan vivstilon, per diraĵoj kiel "banĝo fingrumata" kaj "Ho karulino, kiel mia koro lacas".
Laŭ Pop Memories 1890-1954 (1986), de Joel Whitburn, Old folks at home estis la plej vendita partituro en la periodo, je pli ol dudek milionoj da venditaj ekzempleroj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Alfabeto de Esperanto

(Originala titolo: Eu sou pobre, pobre, pobre -aŭ- De marré de ci)
Tradicia
Versio: Josias Barboza

A B C Ĉ D E F
G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R
S Ŝ T U Ŭ V Z

Jen la alfabeto de
Esperanto por la mondo.
Mi recitas alfabeton
kaj mi literumas nomon.


Rim: El la libro Esperanto por Lernejaj Klasoj – Vol. 1, 2008.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu aliajn versiojn:
La unuaj tri numeroj
Literoj kun ĉapelo

Bufo Kururu'

(Originala titolo: Sapo Cururu)
Tradicia
Traduko: Josias Barboza

Bufo Kururu' en rivera bordo
Kiam bufo kantas, fratinjo,
Regas plena ordo.

Kururu' Bufino eĥas en la marĉo
Ĉar la bufo kantas, fratinjo,
Kantas por bufino.

Kururu' Bufino ŝi preparas feston
Ŝi kroĉetas punton, fratinjo,
Sur la nupta vesto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu aliajn versiojn:
Bufo Kururu'
Plibonigante la mondon

Blato diras ke ŝi havas

(Originala titolo: A barata diz que tem)
Tradicia
Traduko: Josias Barboza

Blato diras ke ŝi havas-vas
belan ĉambron en hotelo.
Jen mensogo de la blato,
estas truo en la tero.
Ha ha ha! He he he!
Estas truo en la ter'.

Blato diras ke ŝi havas-vas
belan ŝuon el veluro.
Plu mensogas ja la blato,
estas ŝuo sen poluro.
Ha ha ha! Hu hu hu!
Estas ŝuo sen polur'.

Blato diras ke ŝi havas-vas
belan ringon el plateno.
Mensogantas plu la blato,
estas ringo el fadeno.
Ha ha ha! He he he!
Estas ringo el faden'.

Blato diras ke ŝi havas-vas
belan domon kaj havaĵojn.
Plu mensogas nia blato,
ĉar ŝi vivas en kavaĵo.
Ha ha ha! Ha ha ha!
Jes, ŝi vivas en kavaĵ'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu alian tradukon:
Blato diras ke ĝi havas

Feliĉeco

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Josias Barboza

Feliĉo mia nun foriris
Kaj sopir' en bruston mian
Nun enloĝis
Kaj pro tio al mi plaĉas
La soleco
Ĉar mi fuĝas de perfido
Kaj falseco

Dometo mia, kiu kuŝas trans la monto
Estas mia rifuĝejo je la sono de l' gitar'
Sur la flugiloj de la penso mi vojaĝas
Mi forfuĝas de l' saŭdado de l' virino en kantar'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Feliĉeco
Feliĉo
Feliĉo nia