Mostrando postagens com marcador Zé Ramalho. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Zé Ramalho. Mostrar todas as postagens

Mallonga ŝoto

(Originala titolo: Um pequeno xote)
Verkis: Zé Ramalho
Traduko: James Rezende Piton

Ĉiu persono meritas pli da feliĉo
Tiu kondiĉo por bona vivoesper'
Bonas la mond' laŭ kompren' pri la afer'
Ke la prospero fontas el la vol-liber'

Sed lasu, fajro incendias
Lasu en urb' estu fandem'
Ĉar la popolo nostalgias
Mia deziro estas ene de vi mem


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Luna taksio

(Originala titolo: Táxi lunar)
Verkis: Alceu Valença k Geraldo Azevedo k Zé Ramalho
Traduko: James Rezende Piton

Al mi ŝi venis kun amor', en engaĝ'
En la deksesa tag' de majo, ekvojaĝ'
De kosmoŝipo mi trafita, je miraĝ'
En maltranvkvila amoserĉo

Refreno:

Jen mi ĉe la marbord', jam en taksi'
Survoje al la lun-staci'
Ĉe l' marbord', jam en taksi'
Survoje al la lun-staci'

Bela, linda kreitaĵo, tre bela,
Nek knabino, nek virin'
Kun spegulo en la neĝa vizaĝo
Nek knabino, nek virin'

(Refreno)

Kaj tra ŝiaj ruĝaj haroj, la marko,
Tra radioj de la sun-pafarko
Kaj tra ŝia korpofajro, la sparko
Belradioj de la sun'

(Refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Admirinda nova brutaro

(Originala titolo: Admirável gado novo)
Verkis: Zé Ramalho
Traduko: Vitor Mendes

Jen vi en tiu ĉi amasiĝado
subtenas la projektojn de l’ futuro
Jen vi pene marŝanta tra la strato
donant’ ja multe pli ol ricevant’
Jen vi deviga pruvi la kuraĝon
Kaŝanta ja ke vi estas timant’
kaj pensas iri sur alian plaĝon
pro rust’ al la dentrad’ jen vi restant’

He, oo', jen la brutaro
Popol’ markita ve
Feliĉas ĝi

Ekstere la veter’ estas agrabla
Kaj la polico zorgas pri l’ normal’
Aŭtomobiloj aŭdas la novaĵojn
de homoj publikitaj en ĵurnal’
Kaj homoj kuras tra la frumateno
La nura majuneco alvenanta
kaj restas ĉi homar’ en la malpleno
surstrate la restaĵojn rakontanta

He, oo’, jen la brutaro...

Popolo fuĝas de l’ malscia emo
Malgraŭ ke de ĝi estas tre proksima
Kaj revas pri la forpasinta viv’
kaj miras vivon en la kaĝo ŝlima
Esperas iun novan eblon ian
la vidon de la krev' de l' mondo-rad'
Noela bark', balono direktebla
Ne ŝvebas kaj ne eblas la flugad’

He, oo’, jen la brutaro...


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).