Mostrando postagens com marcador Paulo Sérgio Valle. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Paulo Sérgio Valle. Mostrar todas as postagens

L' evidenta

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Erick Fishuk

Se mi diras, ke mi plu ne amas vin
Vere mi vin amas
Se mi diras, ke mi plu ne volas vin
Vere mi vin volas
Mi timas diri: Via estas mia kor’
Kaj montri, ke vi min subigas per kontrol’
Sed en mia penso ne aperas la destin’
Sen via amĉeesto

Mi forpelas vin, forlasi provas vin
Sed finfine cedas
Mi pretendas, ke mi estas aliul’
Sed finfine neas
La frenezeco pro vi: jen la tuta ver’
Kaj vin forlasi devas esti ne afer’
Mi agnoskas, ke ne estas eble plu
Detrui la komunan neston

En tiu deliro
Kiam mi ne vin akceptas
La videbla neglektiĝas
L’ evidenta forkaŝiĝas
Mia masko prete falas
Ĉar ne povas plu trompiĝi mia kor’
Mi nepre vin amas

L’ iluzi’ sufiĉas
Ne sin tenas la deziro
Mi vin volas pli ol ĉion
Al mi mankas via kiso
Mi oferas mian vivon
Por ke via volo farus min adres’
Mi volas aŭdi nur vin diri: Jes

Estu sincera
Pri l’ manko vera
Konstanta estas mi en via pens’
Estu sincera
Pri l’ manko vera
Nur mia vin ĝojigas la kares’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Evidentaĵoj

Evidentaĵoj

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Émerson dos Santos k Rafael do Ó

Kiam mi asertas ami vin ne plu
Vin mi daŭre amas
Kiam diras mi ne plu deziri vin
Daŭre mi deziras
Mi havas timon esti via mia kor’
Konfesi ke agadas mi laŭ via vol’
Sed ne eblas eĉ imagi kia estos mi
Se mi vin perdos iam

Mi forestas de ordonoj viaj, sed
Poste mi obeas
Diras mi aferojn, kiujn mi ne kredas
Sed mi poste neas
Verdire mi jam freneziĝis pro dezir’
Kaj min timigas eĉ pripensi perdi vin
Ja konsenti devas mi: ne eblas plu
Disigi niajn vivojn

Ene de l’ frenezo
Diri ke mi vin ne volas
Mi neadas la ŝajnaĵojn
Kaŝas mi evidentaĵojn
Tamen kial plu ŝajnigi
Se ne eblas kaŭzi trompon al la kor’
Mi certe vin amas

Ĉesu mi mensogi
Ĉesu nei mi deziron
Mi vin amas pli ol ĉion
Mi bezonas vian kison
Al vi donas mi la vivon
Faru ĉion, kion volas vi al ĝi
Mi nur deziras aŭdi “jes” de vi

Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo esti vi de mi
Ion nun diru pri la sopiro
Kaj pri la volo vivi vi kun mi


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Manno Montanna


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
L' evidenta

Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Wel

Vidu nur, kia am',
Preterpasa knabin'.
Malaperis sen dram',
Sed rigardis nur min.

Se ŝi venos ja mi
Diros tuj re kaj re
Ke am' estas pasi'
Por ĝu' de du, ĉu ne?

Kun brul' kvazaŭ de somer' 
Ardas en desper',
Saltas, mia kor' nur por
Renkonti l' knabinon, ŝi: jen!

Kaj kun si portas ŝi
Maron en la rigard'.
Mokas min la destin',
Ĉi senfina hazard'.

Nur promes', mi sen jes',
Longas en ĉi desper'.
Sen ripozi en dorm',
Kun la pens' al tener'. 

Ho ve, grandas la sufer'.
Kion do faru mi?
Mi en preĝ' , vi sur la: ter'!


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Komenco, mezo kaj fin'

(Originala titolo: Começo, meio e fim)
Verkis: Tavito k Ney Azambuja k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Vitor Mendes

En viv’ estas sonoj
Al kiuj aŭdad’
Nur eblas per lern’
Ke estas la vera amo
Kvazaŭ kanzon’ poemo aŭ vin’
Kun sia komenco, la mezo, la fin’
En viv’ estas sonoj,
Al kiuj aŭdad’
Nur eblas per lern’
Pri rekomenci ĉiame
Kvazaŭ ludad’ per sama gitar’
Kaj nova kanzono de ĝi estas far’
Temanta pri am’
Ploriga kanzon’
Kaj maltrankviliga
Al ĉi mia kor’
Ho, mia kor’
Pretiĝu por rekomencad’
Ho, mia kor’
Forgesu la timon
Denove ami.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vjolo lunlumplena

(Originala titolo: Viola enluarada)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Marcos Campos

Man’ kiu ludas la gitaron,
Se necese ja militos
Kaj jen morto sur la Tero.
Voĉo kantanta ja kanzonon,
Se necese himnon kantas,
Laŭdas morton.

Vjolo sonante dum plenluno
Kvazaŭ glavo en kamparo,
Vere estas venĝa espero.
Piedo kiu sambon dancas,
Se necese vere luktos,
Kapoejro.

Tiu havanta kunulinon,
Konas la pacon vere veran,
Kaj leviĝante ĝin defendas,
Kaj krias: jen mi!

Mano, gitar’, kanzon’ kaj glavo,
Ankaŭ vjolo lunlumplena;
Tra l’ kamparo kaj tra l’ urboj.
Standardistino, kapoejro
Defilantaj jene kantas:
Liberecon.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Gitar' sub lunlumado

Mi bezonas ellerni pri l' sol'

(Originala titolo: Preciso aprender a ser só)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Jair Salles

Ho! se la komprenon mi portus al vi
Ke sen la amo ne plu vivas mi
Ke sen ni du restas nur mi en sol'
Kia solo, ve!

Kaj mi bezonas ellerni pri l' sol'
Kaj dormi sen via varmo ĉe l' kor'
Nur revo estis kaj nun pasis for

Ho! la am'
Forprenas pacon, ĉe l' iro, tro-am'
Revis mi en forges'
Ke la saŭdad' ekzistas
Kaj kiel ĝi tristas, ve!

L' okulojn viajn vi donis al mi
Nun miaj ploras sen ili ĉe si
Pro Di', komprenu,
Mi tiel ne vivas
Kaj mortos pensante
Pri nia am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nova tempo (Ĉies ajn)

(Originala titolo: Um novo tempo (Hoje é um novo dia))
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle k Nelson Motta
Traduko: Flávio Fonseca

Ekde la nuna tago
La nova tempo fariĝas fajn’
Kaj en novaj tagoj feliĉaj agoj
Fariĝos ĉies, de iu ajn
Ĉiuj niaj revoj fariĝos veraj
La futuro ja estas nun

Kaj hodiaŭ tiu festo estas mia, via,
Ĉies ajn, de iu ajn
Hodiaŭ tiu festo estas mia, via,
Ĉies ajn, de iu ajn


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Gitar' sub lunlumado

(Originala titolo: Viola enluarada)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Leopoldo Knoedt

La mano lude sur gitar', militen, se bezone, iras,
mondon murdas, teron ŝiras.
La voĉo kanta, al kantar' aldonas, se bezone, himnon,
laŭdos morton.

Gitar' sub nokta lunlumado en kampar' similas spadon
esperlumo, venĝplenumo.
Piedo kiu dancas sambon, se bezone, iras lukti
Kapoera.

Havante noktan kunulinon
scias ke paco havas finon
kaj por defendi ĝin sin levas
kun krio: Jen mi!!

Gitaro, mano, kanto, spado, kaj gitar' sub lunlumado
tra la kampo kaj la urbo.
Flagoportisto, kapoera, defilante kaj kantante
Libereco! Libereco! Libereco!!!!


Rim: Kiam Knoedt faris tiun ĉi version, la tiamaj vortaroj ne menciis tradukon por la portugallingva vorto "capoeira" (t.e. lukto-sporto enkondukita en Brazilon de afrikanoj, kaj ankaŭ la praktikanto de tiu sporto). Do, li elektis simple esperantigi la prononcon. Nuntempe, kelkaj vortaroj (kaj verŝajne la ĝenerala uzo) adoptis la formon "kapoejro". Tamen, mi decidis respekti kaj lasi lian elekton.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Vjolo lunlumplena