Mostrando postagens com marcador Marcelo Fromer. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Marcelo Fromer. Mostrar todas as postagens

Dormiga insulo

(Originala titolo: Sonífera ilha)
Verkis: Branco Mello k Carlos Barmak k Ciro Pessoa k Marcelo Fromer k Tony Bellotto
Traduko: James Rezende Piton

Ne eblas plu la viv' en via
Kompanio
Mi nun alkroĉas min al sonoj
De radi-aparato
Por agordigi vin
Insule, sen kontakto

Dormiga insulo
Ripoz' al l' okuloj
Pacigu la buŝon
Plenigu je lum'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La pulso

(Originala titolo: O pulso)
Verkis: Arnaldo Antunes k Marcelo Fromer k Tony Bellotto
Traduko: James Rezende Piton

La pulso pulsas plu
La pulso pulsas plu

Pesto, kancero, pneŭmonio
Rubeolo, kolero, tuberkolozo, anemio
Venĝemo, cisticerkozo, parotidito, difterio
Encefalito, faringito, gripo, leŭkemio
La pulso pulsas plu
La pulso pulsas plu

Hepatito, skarlatino, stulteco, paralizo
Ulcero, trombozo, kokluŝo, hipokondrio
Toksoplasmozo, skizofrenio, sifiliso,
Morbilo, ĵaluzo, astmo, kleptomanio
La korpo malmultas plu
La korpo malmultas plu

Brucelozo, tifo, arteriosklerozo, miopeco
Reŭmatismo, rakitismo, cistito, disritmio,
Kulpo, pedikozo, tetano, hipokriteco
Variolo, kramfo, kario, lepro, afazio
La pulso pulsas plu
La korpo malmultas plu


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).