Mostrando postagens com marcador Fátima Guedes. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Fátima Guedes. Mostrar todas as postagens

Aromo de herbo

(Originala titolo: Cheiro de mato)
Verkis: Fátima Guedes
Traduko: Cícero Soares

Aj, aj, la herb' odor' ĉiel'
La najtingal' en mezo de Brazil'
Ujrapuru' kantas al mi
Feliĉa mi
Nur pro la ĉeest’
La ĉeesto de maten' maten' maten' maten'
En maldensej' la sun'
Petole senvestigas sin
kaj varme vindas
al ĉiu aĵo viva
anakardi' cinamarbo gramine'
Ne, ne, ne, ne,
Ne mi ekfaru
Ke ĝi ĝenu frenezetan birdetaron
Aŭ inhibu ajnan herbon dormovolan
Aŭ timigu simiojn petolemajn
En kontrapunkto kun parkaj paseroj
Tre feliĉaj lozaj laŭ miaj esperoj
Pli mirantaj ol miaj dudek jaroj
Malcedaj, liberaj kiel mi


Rim: Ujrapuru' (originale uirapuru) estas komuna nomo por diversaj birdoj de Sudameriko, ĉefe de Amazona arbaro.
Obs: Ujrapuru' (no original uirapuru) é um nome comum para diversos pássaros da América do Sul, principalmente da floresta Amazônica.



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉielarko

(Originala titolo: Arco-íris)
Verkis: Fátima Guedes
Traduko: Flávio Fonseca

Gnomoj kaj feinoj
Ĉiuj la koboldoj de arbaraj sinoj
Ĉiuj la ŝtonejoj, akvofluoj, akvofaloj,
Ĉielarkaj koloroj

Estas ja sekretoj
Mi dezirus kanti pri ĉiaj estetoj
Kiuj el aero faras brizon, kaj el brizo venton,
El vento plion

Tiu magio
Tiu forto kiu regas la elementojn
Jen poezio
De rekreo kaj elekto de la momentoj

Esti kvazaŭ rozo
Kaj la elfo kiu loĝas en la rozo
Kun intensa brilo kvazaŭ sun' kaj kvazaŭ oro
Fine de l' ĉielarko



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).