Mostrando postagens com marcador Ezequiel Neves. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Ezequiel Neves. Mostrar todas as postagens

Mi troigemas

(Originala titolo: Exagerado)
Verkis: Cazuza k Ezequiel Neves k Leoni
Traduko: Vitor Mendes

Trezor' de l' mia vivo
De nun kaj ĝis la eternejo,
Niaj destinoj
Estis planitaj en la akuŝejo.
Pasi' kruela kaj senbrida
Al vi mi portas mile rozojn
Por pardonigi min mensogojn,
Miajn neŭrozojn

Mi troigemas,
Sur viajn piedojn
Mi ja tro tro troigemas,
Al am' inventita mi emas

Neniam plu ja spiros mi,
Se vi ne rimarkos min
Mi povos morti pro malsato
Se ĉi am' estos fin'.
Kaj ja pro vi al mi ne gravas
La karier', mono, diplomo,
Kaj eĉ la plej malgranda ĝu'
Por mi ĉiamas aŭ ne plu.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Paŭlo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).