- Maria, jen la horo!
Labor' postulas haston!
Ruĝiĝas jam aŭroro,
kaj mia estro punas la prokraston...
- Jen via manĝskatolo!
Kaj zorgu pri la san'!
Ne vivu sen kontrolo!
Alvenas trajno, kuru tuj, Johan'!
Peza destino,
tiu de Johano Hasta:
Loĝas trans la mondo-fino...
Ĉiu horo ŝajnas lasta...
Kuras ekde l' frumaten'!
La homoj svarmas
en vagon', kiel sardeloj.
Ĉiuj ŝvitas, ĉio varmas.
- Ne min puŝu al la reloj!
Mi laboras por viv-ten'!
Johano glitas
en vagonon, bole ŝvitas,
sed la trajno ĉion spitas,
malrapide kaj sen ĝen'...
Rim:
- El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Esperanto, 1989.
- Registrita en la albumo Karnavale.
Obs:
- Do livro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Esperanto, 1989.
- Gravada no álbum Karnavale.
- Do livro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Esperanto, 1989.
- Gravada no álbum Karnavale.