Mostrando postagens com marcador Zé Dantas. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Zé Dantas. Mostrar todas as postagens

Sabiao

(Originala titolo: Sabiá)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: Flávio Fonseca

Al ĉiuj mi ripetas "psiŭ" (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Demandante pri ŝi ja (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Mia koro estas tiu
Kiu ade diras "psiŭ"
Ankaŭ al la sabia'

Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Ĉar vi ĉien flugis jam (sabia')
Ĉar vi bone aŭdas ĉiujn
Estu via dir' balzam' (sabia')

Kompatu min (sabia')
Kaj diru nun (sabia')
Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Kie estas mia sun' (sabia')


Rim: "Psiŭ" estas sonfiguro uzata por alvoki iun (ankaŭ uzatas la formo "psst").


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Turdo

En Rio estas ĉio ŝanĝita

(Originala titolo: A dança da moda)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: Darcy Gaia

En Rio estas ĉio ŝanĝita
en fest' de Sankta Johano
anstataŭ polko, ranĉero,
dancata, petata nur estas bajano.

Kaj sur la ŝoseo
estas bajano,
estas brulaĵo,
estas vidfajraĵo
kaj ĉe la balejo
de ni dezirata
nur estas bajano.

Aj, aj, aj, aj, Johano
Aj, aj, aj, aj, Johano
ĝi estas de l' mondo
ĉar en ĉia rondo
nur estas bajano.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Brazilaj noktoj

(Originala titolo: Noites brasileiras)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: James Rezende Piton

Ve, kiel mi resopiras
La noktojn de Sankt-Johan'
La noktojn plene brazilajn, fajrobrilajn,
Sub la plenlun' en lontan'

La knaboj en la ludo-rondoj
Olduloj ĉirkaŭ balon'
Junuloj ĉe lignofajro
Ludadis per koro-ĵeton'
Hej, Sankt-Johan', miaj sonĝoj,
Hej, resopira lontan', ve, ve...


Rim: Sur la foto, pentraĵo de la brazila pentristo Assis Costa.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Turdo

(Originala titolo: Sabiá)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: James Rezende Piton

Al ĉiu hom' mi diras "hej!",
(hej, hej, hej)
Por demandi nur pri ŝi,
(hej, hej, hej)
En la koro, malplenej',
Mi nur daŭre diras "hej!",
Venu, turdo, ankaŭ vi.

(refoje)

Vi, kiu vagas tra la mondo (hej vi, turd')
Vi, kun fluga la labor' (hej vi, turd')
Vi parolu al la birdoj, (hej vi, turd')
Por mildigo de l' dolor'

Kompatu min (hej vi, turd'),
Estu favor' (hej vi, turd'),
Vi, la mondotravagant' (hej vi, turd'),
Kie estas la amor'? (hej vi, turd')


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Sabiao

Ŝoto de la knabinoj

(Originala titolo: Xote das meninas)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: James Rezende Piton

Jamakaru', kiu floras en senpluvo
Indikas pluvon tuj, por la baldaŭa hor'
La junulino, kiu lasas sian pupon
Montras, ke ies am' instaliĝas en la kor'...
Ne nur pri ŝtrumpoj kaj la ŝuoj kun talono
Revas ŝi ankaŭ pri rob', la ĉemizoj iru for!

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...

En la maten' ŝminkaĵ' preludas
Ŝi reve nur suspiras,
La patro senkonkludas...
Vizit' al kuracist' - jen kion li altrudas
Ŝi fastas kaj ne lernas,
Ne dormas, ne plu ludas...

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...

Sed la doktor' sen ekzameno
Tuj vokas ŝian patron kaj diras kun sereno
Normale por la aĝo, daŭros la ĉagreno,
Ne estas kuracilo por tiu fenomeno...

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).