Mostrando postagens com marcador Guilherme de Souza Lima. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Guilherme de Souza Lima. Mostrar todas as postagens

Elprovo

Verkis: Daniel Couto Vale k Aldrin Gandra k Markone Froes

Sole restas la ludiloj
Pro la tempo jam pasinta
Pasas tagoj, pasas noktoj
Ŝi kuŝinte plene revas
Pri la princo, kiu ne venas
Kaj neniam trovos vere
Pri deziroj malkonataj
Kiujn ja elmontros oni
Tenti al si, tenti al si

Ŝia pasinto senkolora
Registrita sur la fotoj
La vizaĝo surspegule
Estas nur mortantaj floroj
Ŝi perdiĝas en imagoj
De estinto kaj povinto
Unuope suferantaj
Uraganoj forgesitaj
Plori pravas, plori pravas

Sur la vojo naskas florojn
Ŝi kaj ŝtormo trankviliĝas
Leviĝante en ventego
Ŝi tuj povas vidi sin mem
El fajrego restas cindroj
El la cindroj feniks' venas
Nun ŝi povas plene vidi
Belaj floroj surspegule
Elprovo de viv'


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin:
Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima



Dum koncerto de bando Merlin kadre de la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto,
en la urbo Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Estis unu fojo

Verkis: Guilherme de Souza Lima k Markone Froes

Mi konas tiom da historioj
Kiun mi povas diri al vi
Mi konas ankaŭ tiom da vojoj
Kie mi povas renkonti vin
Sed se la pluvo falas
Kaj la suno neniam brilos plu…
Estis unu fojo, jam de longa tempo
Mi ne memoras plu, kiam ĉio okazis

Mia kastelo restas en ruinoj
Mia armaĵo kaj miaj armoj
Jam de longa tempo ĉiuj perdiĝis
Kiel la malveroj kiujn mi diris
Sed ĝis nun, tute bone
Mi faris elektojn kiuj konvenas min
Estis unu fojo, mi ne memoras plu
Kiam ĉio okazis, jam de longa tempo


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin:
Voĉo kaj akustika gitaro: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima



Koncerte dum la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto en la urbo Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).